About this blog

  • 106 posts
  • 13 988 visits
October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

October 13, 2009

MONPUNO, SE ONI RIFUZAS LERNI LA LINGVON

Ne, ne timu, ne la anglan!! He-he-he!

La germanan, se oni estas enmigrinto en Germanujo.

de.news.yahoo.com/2/20091013/tpl-bosbach-fordert-strafen-fuer-verweig-ee974b3.html

Estas ankoraŭ nur propono venanta de la estrarano de la konservativa partio. La argumento: oni devas plibonigi siajn dungoŝancojn.

Kolbaso, kiel oni diras germane, t.e. sensencaĵaĉo.

La komencaj kursoj de la lingvo estas tre malbone instruataj. La plejparto de la "instruistoj" mem estas la hieraŭaj senlaboruloj kun universitata diplomo. Se la scipovo de la germana apenaŭ helpas ilin trovi laboreton, kiel ĝi helpos iliajn lernantojn?

La sola senĝene akirebla dungo estas manlaboro (ekz. pakado de io ajn), por kiu necesas nenioma ajn lingvokapablo.

El ĉiuj enmigrintoj la lingvon ne scipovas nur virinoj, plejparte edzonhavaj, do ne bezonantaj laboron.

Konkludo: kompreneble oni scipovu la lingvon de la nova loĝlando. Tamen naski novan artikolon por jam tro peza leĝaro estas tipe germana kvadratkapaĵo.



Published at 09:00 ( 1 comment / 171 visits )
This post is public

October 3rd, 2009

Tempesteto pri la angla

En Germanujo oni elektis novan parlamentanaron. Kiel ĉefministrino pluagos (pli ĝuste dirite, pluneagos) s-ino Merkel. Nun ŝia kunsidanto estas liberala partio FDP kiu proas pli liberan ekonomion. La socialdemokratojn oni puŝis flanken, do ili falis planken.

La nova stelulo d-ro Guido Westerwelle dum renkontiĝo kun fremdaj ĵurnalistoj rifuzis respondi angle al la demando de angla ĵurnalisto. Kaj en sia parolo diris ke en Germanujo oni parolu germane, kaj la germana estu ŝtatlingvo konstitucie.

Dume la insistaj onidiroj jam nomumas d-ron Westerwelle eksterafera ministro. Kun lameta lernejangla.

Pli da 300 opinioj estis esprimitaj sub la novaĵo. Ĉar en Okcidento oni ĉiam opinias plate, la opinioj apartenas al du ĉefaj kategorioj.

La unuaj diras (kvankam ni ne subtenas la liberalulojn), tamen brave d-ro Westerwelle, la germana estu la ŝtatlingvo.

La duaj diras: jen eksterafera ministro netaŭga por la posteno, ĉar malbone parolas la anglan.

Al la unuaj mi diras: ĉu ne sufiĉas ĉiuj jam verkitaj leĝoj? Ĉu post la konstitucia enskribiĝo de la ŝtatlingvo oni malpermesos paroli alilingve en la publikaj lokoj, same kiel en Turkujo?

Al la duaj mi respondus: se ministroj de ekonomio rajtas ne esti kompetentaj pri ekonomio, kial do la eksterafera nepre parolu bone la anglan?

Mia propra opinio: Schopenhauer malŝatis la francan tamen bone scipovante ĝin. Ies kontraŭstarado al la angla fontas el la nescipovo de ĝi. Homoj lernintaj neniun fremdan lingvon rabas sin kaj ne meritas la nomon de kulturhavuloj. Kaj leĝaj artikoloj ne estas taŭga rifuĝejo por tiaj uloj.

P.S. Viaj komentoj bonvenas. Tamen se oni mencios Esperanton, mi respondos, kien oni enŝovu ĝin.

Published at 20:27 ( 7 comments / 170 visits )
This post is public

September 18, 2009

Kiom kostas via retpaĝo

Iru al la retadreso

www.websiteoutlook.com/

kaj entajpu en la fenestreton URL-on de la paĝaro por ekscii, kiom ĝi kostas.





Published at 08:21 ( 3 comments / 148 visits )
This post is public

September 14, 2009

Konstantinopolo

Urbo invadita de la gento nenion en ĝi konstruinta, kiu vivas en iam reĝindaj loĝejoj multope, ratosimile.

Mi vagis rigardante la konstruaĵojn de la 19a jarcento. La muroj, la fenestrokadroj kaj balkonoj konservas ankoraŭ ornamaĵojn tute fremdajn al la malbelema nuno.

Nur foje vidas oni surskribon ĉu grekan, ĉu francan, ĉu armenan. La multgenta multlingva urbo iĝis unukolora, unulingva, blinde naciisma. La ruĝaj flagoj kun kvaronluno kaj stelo flirtas ĉie ĉirkaŭe. La viro kun kuntiritaj brovoj alrigardas onin de ĉie.

Nokte la preĝalvoko subite traŝiras la horizonton. La voĉo sonas nehomece. La senhejmaj hundoj surstrate kunululas.

Poste, antaŭ matenheliĝo sonas tamburo, oni trairas ĉiujn apudajn stratojn.

Tamen mi rapidas al la tombejoj. Pli ol la vivantaj homoj mi rendevuas kun la mortintoj.

www.ipernity.com/doc/37378/album/148079

Published at 12:30 ( 3 comments / 123 visits )
This post is public

September 11, 2009

Hodiaŭ estas la 11a de septembro

Jen dato en la plejĵusa historio, kiun ĉiuj memoras sen mencio de la okazaĵo, kvazaŭ la dato mem iĝis ia titolo.

Estas la limdato, tranpaŝinte kiun la homaro ne plu povas vivi kiel antaŭe.

Fakte ekis la milito, la tria mondomilito. Ĉar ĝi malsimilas al la du antaŭaj, iuj tute malatentas ĝin. En ĉi tiu milito militas du flankoj, ne tri aŭ pli. La triaflankuloj trompas sin, ĉar envere ili apartenas al unu el du flankoj.





Published at 07:17 ( 5 comments / 175 visits )
This post is public

August 19, 2009

MI SUBITE KOMPRENIS ION

Mi ne studis psikologion (krom iom da, interalie kaj superfluge). Tamen hodiaŭ subite komprenis ion.

Multaj esperantistoj estas gehomoj kiuj ne havis, ne travivis junecon. Ili naskiĝis, pasigis la infanecon kaj tuj poste iĝis avinjoj kaj avĉjoj.

Ne temas pri aspekto aŭ la nuna sanstato, kiuj povas esti tute enorde. Estas la nekaptebla aveco kaj avineco malantaŭ ĉiu vorto kaj ago.



Published at 15:28 ( 5 comments / 201 visits )
This post is public

August 17, 2009

Teorio de Feliĉo

Verŝajne iuj memoras la asocion PORTOS kaj ties anojn arestitajn en Ruslando.

Jen ilia "esperantlingva" paĝo:

fakel-portos.ru/espero.php

SAT klopodis pro ili kaj subtenis ilin. Valentin Melnikov male, ripedadis, ke ili estas regavida subpremema sekto, do ne subteninda.

Lastatempe PORTOS-on subtenis Valeria Novodvorskaja, fama rusa batalema homrajtistino. Jen kion ŝi diras:

La ideoj de la asocio PORTOS fremdas al ni, tamen la puncela psikiatrio (animkuracado) estu aplikata nek al dekstruloj, nek al kulpuloj, nek al komunistoj, nek al liberemuloj. ( Fonto ds.ru/ )



Dume en Ruslando oni malpermesis ekspozicion de ŝercaj bildoj inter kiuj videblis jena:

www.kasparov.ru/images/materials/4A714C15BD058.jpg





Published at 18:47 ( 0 comments / 94 visits )
This post is public

August 15, 2009

SOMERA FORESTO KAJ NEĈEESTEMO

Somere mi estas ofte for.

Krome, mi konfesu ke po iom perdas intereson pri Esperanto. Ne scieblas, kial.



Published at 05:54 ( 7 comments / 130 visits )
This post is public

July 30, 2009

Moskitonombrado

Edziĝinte

Gigo pensis

kiom da moskitoj estas en la ĉambro

la duono surflugos lin

la alia duono surflugos la edzinon

la moskitoj disduoniĝos



tamen la moskitoj multobliĝis aŭtune

jen denove samtiom da ili

kaj krome-aldone

jen la edzino


Zahrad (1924-2007)

Armena poeto ĉiam loĝinta en Konstantinopolo

Published at 11:05 ( 0 comments / 127 visits )
This post is public

July 28, 2009

Ĉajkovskij (aŭ kiel ajn oni skribas la nomon diverslingve)

Czajkowski, Tschaikowski, Çaykovski,

تشايكوفسكى

read more
Published at 18:40 ( 7 comments / 147 visits )
This post is public

July 28, 2009

TILIO

Ĉu iu povus klarigi, kio okazis al Tilio, kiu blokigis ŝin kaj kial?

Published at 16:44 ( 5 comments / 201 visits )
This post is public

July 23, 2009

Kio estas Twitter ?

Mi aŭdis la nomon jam delonge, sed nur antaŭhieraŭ vizitis la paĝon kaj aliĝis.

twitter.com/

Tamen mi ankoraŭ ne komprenis, kiel ĝi funkcias. Vikipedio sciigas

en.wikipedia.org/wiki/Twitter

ke ulo arestita en triamonda lando sukcesis sendi ekde sia poŝtelefono unuvortan mesaĝon "arestita!" al Twitter, kaj liaj familio kaj amikoj tuj ekagis haviginte al li advokaton. La sekvan tagon la ulo jam forlasis la malliberejon.

Mi tute ne volus partopreni plian senutilan ludaĉon, ĝeni kaj esti ĝenata. Mi jam naŭzas pro la abundaj aliĝpetoj aŭtomate sendataj al mi nome de apenaŭkonatuloj.

Alia demando jenas: kiel uzi Twitteron per poŝtelefono. Kiom oni pagas pro ricevado kaj forsendado de mesaĝoj ?

Published at 08:09 ( 2 comments / 180 visits )
This post is public

Published at 07:52 ( 4 comments / 116 visits )
This post is public

July 18, 2009

Afrikaĵo

Ne temos pri danco, manĝo aŭ alia etnografiaĵo.

Semajnkomence mi ricevis (ne unuafoje, ne mi sola) longan leteron de ĉi tie nestanta afrikano. Li diris ke sinjoro John Winston Kato mortis nehavante heredonton, kaj mi estas la unua en la vico. Temas pri kelketaj milionoj.

Vi jam komprenis, ĉar la afero estas konata.

La afrikano petis mian plenan nomon, precizan stratadreson, telefonnumeron kaj (ial ajn) la familian staton.

Mi afable sciigis ĉion, elpensinte ĉion de A ĝis Z.

Li tuj reagis dirinte ke li ĵus malsukcesis atingi min telefone. Mi respondis ke ve, la linioj en mia lando treege aĉas, kaj ke li nepre reprovu.

Li reskribis, ke tre fidas min kaj preĝas ke mi ne friponu, ĉar temas pri granda monsumo.

Mi respondis ke mi dekomence ludaĉis kun li doninte impreson ke mi estas naivulo kaj tuj trafis en lian kaptilon.

Nun respondu al mi: ĉu mi agis rasisme? Ni ja scias, ke la afero estas pure afrikana, kaj por ili ni, la blankuloj estas nenio plia ol predo, ĉasataĵo.

Published at 07:58 ( 4 comments / 155 visits )
This post is public

July 14, 2009

LA HONTOTAGO

Oni festas ĝin, ĉar onidire estas "liberama". Kiel eblas ami ion neniam gustumitan?

Tamen la revolucio daŭras, kaj nenio kapablas ĉesigi ĝin. Eble nur la nova ordo kaj la novaj regontoj.



Vous servez-vous, mon Dieu, des bourreaux musulmans
Pour punir les païens d’Occident trop superbes ?

Max Jacob

Published at 08:06 ( 4 comments / 165 visits )
This post is public

July 10, 2009

LA SKANDALO DAŬRAS

Kvankam Michel Jackson per sia morto kaj la financa krizo per sia nemortemo iomete mildigis ĝin.

Do nun oni malkovris pluajn milojn da eks-sekretpolicanoj orientgermanaj en la ŝtata oficaro de la unuiĝinta kaj laŭkrede demokratia Germanujo...

Aŭdiĝis jam la voĉoj dirantaj "ni forgesu ja, pasis dudek jaroj".

Ĉu ankaŭ la sekretpolicanojn agintajn pli frue, nome inter la jaroj 1933 kaj 1945 oni lasu trankvile? Pasis ja eĉ pli da tempo ekde tiam.

La reganestrino firme kredigis ke la anoj de Stasi ne restos sur siaj nunaj postenoj.

Tamen eĉ en ŝia korpogardistaro ili ĉeestas, he-he.



Published at 14:44 ( 9 comments / 173 visits )
This post is public

July 5, 2009

Meso en la serba preĝejo

Ĉi-matene mi ĉeestis la meson en la loka serba preĝejo. Fotilon mi ne kunportis, ĉar albiciklis.

Plaĉis al mi la virina ĥoro. Ne bleka, kiel ĉe la rusoj. Iomete malĝojigis la malmulto da preĝantoj.

La pastro eldonas novaĵleteron kun predikoj kaj kalendaro. Predikante li ĉiufraze substrekis: ni la ortodoksuloj, ni la ortodoksuloj, ni la ortodoksuloj. Ĉiukaze kiam mi aŭdas la "ni-sameklezianoj" ŝajnas al mi, ke oni forgesas Kriston.

En la enirhalo estis vendataj multaj ekleziaj libroj. Mi havis la impreson ke en la ekleziaj aferoj de la serboj ĉeestas multe da politiko.

Published at 15:01 ( 10 comments / 231 visits )
This post is public

July 3rd, 2009

NEFORSKUITA FIPASINTECO

Se vi serĉas laboron de vendisto en ŝuvendejo, vi devas havi magistran gradon pri ŝuvendado, komerco, sperton de laboro en ŝuvendejoj.

Se vi serĉas laboron de purigisto, vi devas esti sukcese studinta purigadon kaj prezenti atestojn pri tio, kion kiam kaj kiel vi purigis ĝis nun.

Se tamen vi volas dungigi vin ĉe kriminalpolico, via pasinteco interesos neniun. Eble nebuleca sinatesto ke vi "laboris en la domeno de leĝoprotektado" sufiĉos.

Ĉar antaŭnelonge oni malkovris ke 100 (cent) kunlaborantoj - kaj inter ili ankaŭ altrangaj - de la landero Brandenburg en Germanujo laboris antaŭe ĉe la orienta sekretpolico, la fifama Stasi.

Mi konas proverbon kiu diras ke "la trigroŝan ŝteliston oni pendumas, sed la arĝentmoneran oni honoras".



Published at 08:20 ( 2 comments / 123 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 6 next →

( 106 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Milokula Kato

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...