About this blog

Pensoj pri la sociologio de la Esperanto-movado, la strategio de UEA, kaj diversaj aliaj kuriozaĵoj

  • 13 posts
  • 6 907 visits
July 2010
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

July 6th, 2010

Transmoderneco

Ĵus aperis mia artikolo en la 2a numero de Interlingvistikaj Kajeroj: http://riviste.unimi.it/index.php/inkoj/article/view/602, sub la titolo "La (inter)lingva ekologio de la edukado".

Mi kopias ĉi tie la konkludan parton:

Ĉu do konkludi, ke la ludo estas jam perdita, ĉu por la lingva diverseco ĝenerale, ĉu por la aspiroj de Esperanto fundamente ŝanĝi la lingvajn rilatojn inter la homoj? Nu, tio similus al la argumento, ke ni jam tiugrade fuŝis nian rilaton kun la planedo, ke restas nur ekkonstrui la kosmoŝipojn por iri al Marso. Mi mem preferas serĉi alternativojn, kiuj eble ne plene realiĝos sed tamen prezentas celojn alstrebindajn.

El ĉio dirita devas esti klare, kian kernan rolon ludas la edukado en la lingva ekologio de la moderneco, kaj sekve en kiu ajn anstataŭa sistemo. Alivorte, ni devas pensi atente kaj profunde pri niaj manieroj eduki, se ni deziras lingvan estontecon alian ol tiu, kiun ni jam ekvidas ĉehorizonte — en kiu la plimulto de la lingvoj jam malaperis el praktika uzo kaj la restantaj nur pene vivtenas sin kontraŭ la premo de la angla. Mia preferata etikedo por tiu alternativa estonteco estas transmoderneco. Kiel eduka vizio, ĝi premisas renovigon de la ligoj inter la homoj kaj iliaj loĝlokoj – ties kulturoj, historioj, naturaj apartaĵoj kaj tiel plu – tamen komprenante iliiajn rolojn en pli vastaj fenomenoj de la regiono, la nacio, la planedo. Kiel lingva vizio, ĝi signifas malstriktigi la unuecigan premon de la naciaj lingvoj favore al konscie kultivata multlingvismo, en kiu Esperanto ludas gravan sed ne superregan rolon. Kaj kiel ekologia vizio, ĝi implicas vivi malpeze sur la tero per la revalorigo de loka produktado, malnocaj teknologioj, kaj la prizorgado de aliaj vivantaĵoj kaj vivsistemoj. Same kiel la moderneco koheras sisteme trans ĉiuj siaj facetoj, la transmoderneco elmontras alternativan koherecon, en kiu povas hejmi multaj diversaj klopodoj kontraŭi la diseriĝemon de la modern mondo.

La interlingvistiko, en tiu kadro, povas ludi nemalhaveblan rolon. Ne temas nur pri ĝia prilumado de la disigaj kaj kunigaj fortoj de lingvoj, sed ankaŭ pri tio, ke ĝi plejparte ligiĝas al konkreta praktiko: al la uzado kaj kultivado de Esperanto, lingvo konstruita sur idealoj transmodernaj. Por la realigo de tiu potencialo tamen necesas multe pli vasta dialogado kun la lingvaj, edukaj kaj ekologiaj sciencoj. Nur la plej ĝeneralajn trajtojn de tiu dialogado mi skizis ĉi tie. Plenigi la bildon per la detaloj estas inda projekto por la nova generacio de interlingvistoj.

Published at 02:28PM ( 1 comment / 1399 visits )
This post is public

June 29th, 2010

Memkontento

Kun intereso mi legis la intervjuon kun Nikola Rašić en Libera Folio pasintsemajne: http://www.liberafolio.org/2010/nikola-rasic-esperantistoj-tro-kontentas-pri-si-mem

Nikola estas malnova amiko el mia tempo en la Centra Oficejo de UEA, kiam dum kelkaj jaroj li laboris kiel Konstanta Kongresa Sekretario kaj mi kiel redaktoro de la revuo. Mi lernis multon de li pri socilingvistiko kaj pri la etnoj kaj historioj de centra kaj suda Eŭropo. Sed lian kapablon pri ŝercoj kaj anekdotoj mi neniam sukcesis sorbi, bedaŭrinde!

En la intervjuo Nikola rakontas pri sia enketo ĉe la UK-publiko en 2002. Fakte la rezultoj estas neniel surprizaj, laŭ mi: la kongresanoj estis ĝenerale kontentaj pri la kongreso, ili estis iom pli idealismaj ol la meza movadano, ili estis relative maljunaj, ktp. Sed la esploro estas verdire nur preteksto por remalfermi la demandon pri la estonteco de UEA, kiu komisiis la enketon.

Nikola elstarigas tion, kion li nomas la "memkontento" de la kongresanoj. Por li tio estas danĝera: ĝi malhelpas al la movadanoj konscii pri sia maljuniĝo, pri la perdo de gajnitaj terenoj, pri la stagnado ĉe la organiza flanko. Mi tamen pensas, ke tiu kontento ne estas vere kritikinda, se oni rigardas ĝin tra la lenso de la "movadara" analizo kiun mi proponis antaŭ deko da tagoj. Ĝi estas danĝera nur, se ĝi superregas kaj sufokas la aliajn movadajn tendencojn.

La "kontenta" parto de la movado estas tiu, kiu serĉas personan kontentiĝon per Esperanto, por kiu ĝi prezentas kvazaŭ spiritan praktikon – specon de lingva kredo, oni povus diri. La kontento ne estas samgrada por ĉiuj – iuj estas pli misiemaj, sentantaj grandan bezonon je novaj konvertitoj – sed ĝi estas la gluo kiu kuntenas tiun bazan tavolon de la movado. Se malaperus la kontento, ĉio disfalus.

La aliaj du movadaj tavoloj – la politika kaj la kultura – estas konstruitaj sur tiu bazo. Kompreneble ili ne estas tute dependaj de ĝi: oni povas argumenti por lingvopolitika rolo de Esperanto eĉ ne parolante la lingvon, oni povas kree verki en la lingvo kaj neniam partopreni kongreson aŭ eĉ renkontiĝon. Praktike, tamen, tiuj movadaj tavoloj ĉerpas energion kaj inspiron el la pli baza spirita tavolo.

Sed jen kio ofte okazas, en UEA kaj aliloke: serĉante komunan bazon por la agado, E-organizoj ofte trovas ĝin nur en tiu plej memkontenta, enfermita tavolo. Kiam oni provas elekti alian fokuson por la agado, signifa parto de la movadanoj ne sentas sin inkluzivitaj. Nikola mem mencias bonan ekzemplon en la intervjuo, el la nederlanda movado. Kompreneble tio estas iom freneziga por la aktivuloj de aliaj movadaj tavoloj (mi inkluzivas min mem!), kiuj sopiras al pli da agemo kaj malpli da memkontento. Tamen, se per ĉi-speca analizo ni povos pli klare kaj ekvilibre agnoski ĝian rolon, ni eble sukcesos trovi pli kreajn kaj sukcesajn strategiojn por la pluevoluigo de nia movadaro.

Published at 09:28AM ( 3 comments / 520 visits )
This post is public

June 21st, 2010

foresto, 21-24 julio

Mi biciklos tra Irlando dum tiuj tagoj, kaj respondos al eventualaj komentoj post mia reveno.

Published at 11:06AM ( 0 comments / 332 visits )
This post is public

June 18th, 2010

Ĉu ĝi estas movado aŭ senmovado?

La titolan demandon memorinde elformulis kanto en la kasedo Baf!, kiun realigis junaj italaj movadanoj en la 70aj jaroj. Laŭ mia memoro, "la respondon scias, ho kamarado, nur la centra oficejo de uea..." Eble tiel ankoraŭ estas.

Tamen la demando ankoraŭ meritas esploradon. Oni ja tradicie parolas pri "la Esperanto-movado," ankaŭ en aliaj lingvoj. Sed nur mallonga ekzamenado montras, ke nia "movado" estas de nekutima tipo.

Unu speco de socia movado direktas sin al ŝanĝo de registara politiko, aŭ eventuale de socia sinteno. Tiel kondutas ĝenerale movadoj por homaj rajtoj, por paco, por ekologio kaj tiel plu. Ili mezuras sian sukceson precipe laŭ la efiko kiun ili havas ĉe nemovadanoj.

Alia speco de movado estas la spirita, morala, religia. Ĝi direktas sin al la ŝanĝo de individuoj, kaj la sukceson ĝi mezuras ĉefe laŭ la nombro de aliĝintoj. Ofte tiaj movadoj ne havas apartajn politikajn ambiciojn: ili estus kontentaj, se oni lasus ilin en paco. Sed kompreneble povas okazi, ke pro etika malkonsento kun la reganta politika direkto tiuj movadoj serĉas influon ankaŭ en tiu sfero.

Tria speco de movado, malpli ofta kaj pli elita, celas ŝanĝon en iu kultura sfero. Oni parolas pri literatura movado, arta movado, eduka movado. Tiaj movadoj celas ŝanĝi la ideojn kaj metodojn en tiu sfero, ofte por atingi alispecan rezulton ol la kutimaj.

Kompreneble povas esti, ke difinita movado partoprenas en la ecoj de du aŭ eĉ ĉiuj tri tipoj. La ekologia movado, ekzemple, havas kaj politikan kaj spiritan/personan dimensiojn. La movado de Steiner-lernejoj havas kulturan kaj spiritan dimensiojn. Ŝajnas al mi, ke Esperanto prezentas raran kazon de movado, en kiu ĉiuj tri tipoj kunrolas. Sed ne tute harmonie. La malsamaj ambicioj kaj valoroj de tiuj tri movadaj flankoj ofte kondukas al miskomprenoj, frustriĝoj, kaj konfuzo.

Ni estas do nek movado nek senmovado. Ni estas movadaro. Konscii tion estus utila paŝo al pli ekvilibra strategia pensado.

Published at 02:47PM ( 6 comments / 650 visits )
This post is public

June 17th, 2010

Imagata komunumo

Antaŭ kvarona jarcento, la usona historiisto Benedict Anderson inventis novan priskribon de la socia bazo de modernaj ŝtatoj. Anderson estis specialisto pri la kolonia epoko en sudorienta Azio, precipe Indonezio. De tiu perspektivo li komencis kompreni, kiel la postuloj de kolonia regado naskis ideojn, kiuj poste enradikiĝis kaj disfloris en la koloniigaj landoj de Eŭropo. La moderna naciismo, li argumentis, estis ĝuste tia idearo. Inter ĝiaj ĉefaj trajtoj estis la konscia fabrikado de komuna identeco, pere de simboloj, institucioj, oficialaj historioj, naciaj herooj kaj simile. Tiel, super la malnovaj lokaj komunumoj, ĉiam rezistemaj al centra regado, povus diskreski imagata komunumo, kies anoj sentos sin kunligitaj kaj kunlaboremaj.

Kunligiteco kaj kunlaboremo estas gravaj valoroj ankaŭ por esperantistoj. Tial ne estas surprize, se kelkaj trajtoj de Esperantujo aspektas kvazaŭnaciaj: la Himno, la flago, la kulto de Zamenhof, kaj simile. En la historio de la movado ne mankas pliaj provoj sekvi tiun logikon, ekzemple krei propran monon, fondi malgrandan kvazaŭŝtaton, kaj estigi plene reprezentan decidorganon, kiu funkciu kiel parlamento.

Mi tamen kredas, ke estas facile troigi la kvazaŭnaciecon de la esperantistaro. Ni emas fari tion, ĉar la modelo de la moderna nacio estas tiel potenca; mem sopirante al pli da povo en la verda vivo, ni facile kaptiĝas. Sed nia imagata komunumo estas esence alispeca. Unue, ĝi estas tute malfermita: ĝia enmigropolitiko estas laŭdifine senbara. Due, ĝi estas libervola: por fariĝi aŭ resti esperantisto, neniu devas akcepti la regulojn aŭ postulojn de iu ajn persono aŭ instanco. Trie, ĝi estas denaske disa: mankas al ĝi eĉ la flegata memoro pri historia hejmlando, kiu foje sukcesas kunteni nacian diasporon. Kaj tiuj ecoj eĉ ne tuŝas la ekonomiajn kaj instituciajn aspektojn.

Imagi nian komunumon kvazaŭ nacio do malhelpas klaran pensadon kaj klarvidan agadon. Sed pro tio ne malaperas la bezono imagi ĝin ia. Alternativajn viziojn mi esploros en venontaj tagoj.

Published at 09:55AM ( 4 comments / 587 visits )
This post is public

June 16th, 2010

Lingvocentrismo

Ĉu "lingvo" estas la plej uzata substantivo en Esperanto? Almenaŭ en tekstoj pri la organizita movado, la vorto troviĝas scenej-centre. De la diskutoj pri tio, kiel nomi Esperanton (planlingvo, internacia lingvo, lingvo neŭtrale homa), ĝis konsideroj pri ĝia politika signifo (lingva demokratio, lingvaj rajtoj, lingva justeco), ŝajne ne eblas ĝin eviti. Ĝi kondutas kiel fanfaronema aktoro kiu ĉiam volas kaperi la spoton.

Mi komencis konsciiĝi pri la negativaj flankoj de tiu lingvocentrismo, kiam en la 90aj jaroj iuj Unesko-funkciuloj esprimis dubon pri la valoro de ĝiaj konsultaj rilatoj kun UEA. Estas ja fakto, ke tra la jaroj sufiĉe multaj iom marĝenaj grupoj gluiĝis al Unesko, kies agadkampo – edukado, scienco, kulturo kaj komunikado – estas tiel vasta ke ĝi povas ampleksi preskaŭ ĉion. Afrtefarita lingvo sufiĉe memevidente troviĝas inter tiuj marĝenaĵoj.

Kiel la tiama Ĝenerala Sekretario de UEA, mi verkis nian oficialan respondon. En tiu letero mi montris, kiel la agado de UEA fakte kovras preskaŭ la saman terenon kiel tiu de Unesko mem. La lingvaj ecoj de Esperanto estas kvazaŭ nur substrukturo por ĉiuspecaj kulturaj, intelektaj, kaj solidaraj interrilatoj inter homoj de diversaj landoj kaj fonoj. En malgranda skalo, niaj celoj kaj defioj kvazaŭ ĝemelas al la uneskaj.

La letero ŝajne efikis ĉe Unesko: ni ricevis afablan respondon, kaj oni ne plu parolis pri la ĉesigo de konsultaj rilatoj. Sed mi foje pensas, ke la saman leteron oni devus sendi al la movado mem, kvazaŭ epistolon de Sankta Paŭlo. Tiu ideo revenis en mian kapon antaŭnelonge, kiam mi tralegis la malnetan strategian planon de UEA, kiun la Komitato pritraktos en Havano. La kerna ideo tie estas "slogane resumita" kiel “Konsciigo pri lingvoj kaj lingvaj komunumoj.” Laŭ la plano, tiu fokuso devus gvidi nian agadon tra tuta jardeko.

Mi certe ne volus nei, ke prilingva konscio estas grava eduka valoro por esperantistoj kiu meritas disvastigon. Tamen min jam iom tedas la gestoj de tiu atent-akapara aktoro, kiu ne lasas aliajn disvolvi sian rolon en la dramo. Rigardi kaj aŭskulti ĉefe lin dum tuta jardeko ŝajnas tro.

Ni urĝe bezonas pli inkluzivajn strategiojn, kiuj nutras nian komunumon kiel tuto. Certe UEA ne povas ĉion fari tiurilate; sed ĝi tamen devas montri la vojon. Laŭ mi, tiu vojo devus pliproksimiĝi al la inkluzivemo de Unesko, por kiu lingvaj demandoj estas nur unu ero en longperspektiva strebado por krei pli solidaran, justan, kaj daŭripovan mondon. Tio estas ankaŭ nia strebado. Ni agnosku kaj flegu ĝin.

Published at 08:31AM ( 5 comments / 522 visits )
This post is public

June 10th, 2010

Kuniga arto

La parado de landaj salutantoj, per kiu finiĝas la Inaŭguro de ĉiu Universala Kongreso, ĉiam elvokas en mi du sentojn.

Unuflanke, mi aprezas tiun buntan ekspozicion de internacia amikeco, aŭ almenaŭ bonvolo. Dum kvarona horo, ni povas senti nian movadon vere terglob-ampleksa. La enhavo de tiuj salutoj ests apenaŭ memorinda, sed ĉiam bonhumora kaj pacetosa. Sen granda peno, oni povas senti sin partoprenanto en la "granda rondo familia," pri kiu oni ja kantos tuj poste.

Sed postrestas sento de malpleno. Apenaŭ troviĝas en tiu rito io komune esperanta, krom la lingvo mem. De la ŝtatoj ni prenas la landoliston, de niaj lokaj kulturoj la kostumojn kaj parolmanierojn. Eventuale kelkaj salutantoj raportas kelkvorte pri iu atingo sialanda, sed la lokaj kondiĉoj tiel diversas, ke neniu kohera tapeto teksiĝas el tiuj fadenoj. Nia unueco restas funde disa.

Nu, bone, eble tio devas resti la funkcio de la landaj salutoj, ĉar tiu bunta diseco estas parto de nia realo. Sed tiukaze, ĝin devas kontraŭpezi io forte kuniga – kaj la kantado de la Himno apenaŭ plu havas tian efikon, laŭ mia sperto. Necesas, en tiu plej granda jarkunveno de la esperantistaro, sentigi al la ĉeestantoj ke ili ja partoprenas en unu kulturo, en unu movado, eĉ se tiuj estas kulturo kaj movado tre multflankaj.

Mi revas pri ia videoprezento, ekzemple, kiu per centoj da bildoj kaj intervjuetoj kaptas la ĝojaj sindediĉon de aktivuloj ĉirkaŭ la mondo. Mi revas pri mallonga kaj sprita recenzo de la ĉefaj eldonaj atingoj de la jaro. Mi revas pri muzikaĵoj, kiuj ne simple provizas paŭzon inter la paroladoj, sed diras ion signifan pri la serĉado de alternativoj en epoko de civilizacia krizo. Mi revas, duvorte, pri kuniga arto.

Kiel flegi tiun arton? Mi ankoraŭ ne scias, sed ĝi ŝajnas al mi nepra prioritato, fronte al la distiraj fortoj de la nuna epoko. Ni bezonas strategion ne nur por la cerboj, sed ankaŭ por la koroj.

Published at 03:12PM ( 0 comments / 312 visits )
This post is public

June 9th, 2010

Kaj kaj kaj, sed...

La strukturo de UEA estas kompromiso: tio estas elementa historia fakto. Sed kompromiso inter kiuj flankoj?

Supraĵe temas pri la landaj asocioj unuflanke kaj la hodlera UEA, kun nur individuaj membroj, aliflanke. Tiu plej evidenta kompromiso ankoraŭ videblas en la Komitato, kun ĝiaj A- kaj B-komitatanoj, kaj en la membrotabelo, kie oni daŭre listigas individuajn kaj "aligitajn" membrojn. Eksteran observanton povus iom mirigi la fakto, ke ĉe la gvidorgano ege superregas la flanko de la landaj asocioj (54 kontraŭ 6), dum ĉe la kotizoj ege pli gravas la individuaj membroj (lastjare, 207.000 eŭroj kontraŭ 11.500). Sed bone, en kompromiso oni ne serĉu perfektecon. Ĉar UEA funkcias laŭ tiu sistemo jam ekde 1947, ĝi evidente estas vivipova.

Pli profunde, tamen, tiu strukturo spegulas profundan mankon de konsento pri la fundamentaj ecoj de la movado: ĝia memkompreno, ĝiaj celoj, ĝia strategio. Ĉu Esperanto estas internacia lingvo, intergenta lingvo, aŭ interpersona lingvo? Ĉu ĝi rolas kiel helplingvo, interlingvo, aŭ aŭtonoma kulturlingvo? Se ĝi havas propran kulturon, ĉu ĝi estas internacia, supernacia, au sennacia? Ĉu oni pli bone rigardu la esperantistaron kiel malgrandan kvazaŭetnan minoritaton, kiel hobian societon, aŭ kiel mondoŝanĝan movadon?

Tiu sama ekstera observanto, juĝante senpasie, certe agnoskus iom da pravo en ĉiuj ĉi vidpunktoj. Ĉiu unuopa esperantisto altiriĝas malsamgrade al tiuj diversaj kredoj kaj komprenoj, kaj elserĉas samideanojn por kune kultivi la preferatajn. Se oni sentas grandan ligitecon an sia nacia identeco, ekzemple, oni nepre preferos vidpunktojn, agadojn kaj strategiojn inter-naciajn. Se oni emas kultivi propran identecon ekster la naciaj kadroj, oni sentos pli alloga la aŭtonomecon de Esperanto, ĉu kulturan, ĉu politikan. Kaj tiel plu.

Sociologie, do, temas pri kaj kaj kaj. Tiu estas la reala situacio, kiun devas konsideri ĉiu klopodo organizi la esperanitstojn je monda nivelo. Restas esplorenda la demando, ĉu tiun tutan gamon povas ampleksi unusola Asocio kaj samtempe fari strategiajn elektojn kaj evoluigi koheran idearon. Pri tiu kompleksa sed sed sed... tamen necesos skribi alifoje.

Published at 03:11PM ( 24 comments / 1067 visits )
This post is public

June 7th, 2010

Bezonoj

Lastatempe en diversa retforumoj oni levas la demandon, ĉu UEA vere plu necesas? Kun la faciliĝo de internaciaj kontaktoj kaj la interŝanĝo de informoj, la movado ne plu bezonas iun centran, tegmentan, gvidan organizon, kies bezonon oni sentis dum la unua jarcento de Esperanto. La nuna epoko favoras malcentrismon, plurecon, laŭokazan iniciatemon; por tiaj aferoj UEA simple ne estas ĝuste tajlita. Eĉ se oni volus peli ĝin en la novan epokon, sur ĝi pezas la tuta akumulita tradiciaro de centjara ekzisto. Pasis ĝia tempo. Oni iru paŝti aliajn ŝafojn.

En tiuj tekstoj ĉiam senteblas bedaŭro; eĉ, ne malofte, la kolero de frustrita amo, de perditaj iluzioj. En tiu subteksto mi trovas pli da vero. La kerna signifo de UEA por la esperantistaro neniam kuŝis en ĝia praktika graveco, sed en ĝia kapablo re-prezenti iliajn esperojn. Tiu verbo havas du flankojn: ĉe la interna, ĝi signifas redoni, respeguli en kohera formo la ideojn kaj idealojn de la membroj; ĉe la ekstera, ĝi signifas aserti ilian indecon kaj gravecon kontraŭ la indiferento kaj skeptiko de la mondo. Ĉiuj agadoj de UEA ĉerpas sian ĉefan signifon el tiuj du funkcioj.

Ĉu malaperis la bezono de tiu re-prezentado? Nepre ne. Ĉar temas esence pri spirita bezono, kiu ne ŝanĝiĝas kun la epokoj: la bezono senti, ke per la propra agado oni partoprenas en io pli granda kaj pli bona. Kiam mi unue renkontis la nomon de UEA, min strange impresis tiu "Universala," kiu intertempe (de post 1908) fariĝis vere eksmoda. Sed nun mi pensas, ke ĝi ĝuste kaptas tiun kernan signifon de la projekto de Hodler. Ne temas pri organizo, kiu devas regi ĉion, sed pri organizo, kiu donas kvazaŭ ĉievideblan orient-punkton al la movado – eĉ al tiuj, kiuj fervore kritikas ĝin aŭ konceptas sian agadon kvazaŭ opozicie aŭ alternative al ĝi.

Ĉu la Asocio adekvate plenumas tiun rolon nuntempe, estas alia demando. Sed pri la bezono ne devus ekzisti dubo. Se mi rajtas misciti Volteron: "Se ne ekzistus UEA, oni devus inventi ĝin."

Published at 08:00AM ( 0 comments / 257 visits )
This post is public

June 4th, 2010

Preter Potemkin

Hieraŭ mi tralegis la novan strategian planon de UEA – t.e. la tekston, kiun oni proponos al la Komitato por akcepto en Haveno.

Estas interese konstati, kiel la struktura logiko de UEA – la "solvo de la organiza problemo," kiel Lapenna prezentas ĝin en Esperanto en perspektivo – ankoraŭ muldas la pensmanieron de la plano. La "centra UEA," la landaj kaj fakaj asocioj, la individua membraro, la vasta nacilingva "publiko" ĉirkaŭ ni... tiuj distingoj restas kernaj.

Bedaŭrinde, tiu strukturo similas al la vilaĝoj konstruitaj de Potemkin, ministro de la rusa imperiestrino Katarina la Granda. Kiam ŝi vojaĝis tra la kamparo, Potemkin aranĝis, ke oni konstruu fasadojn de novaj, prosperaspektaj domoj apud la imperiestra vojo. Malantaŭ la fasadoj, la mizera vilaĝa vivo daŭris senŝanĝe.

Mi ne volus diri, kompreneble, ke ĉiuj vilaĝoj de Esperantujo estas mizeraj. Sed la simplaj etikedoj de "landa asocio" aŭ "faka asocio" kaŝas grandegan gamon de realaĵoj – de domegoj ĝis domaĉoj, se tiel diri. Ege ofte la vigleco dependas de nur unu-du, eble manpleno da talentuloj. Kaj tiel estas ankaŭ pri la "centra UEA", se per tio oni komprenas la Estraron, Komitaton kaj Oficejon.

Strategia plano, kiu ne povas agoski tiujn malfortojn, nek la ŝlosilan gravecon de individuaj aktivuloj, riskas misgvidi nin pri la reala farto de la movado kaj pri tio, kio estas prioritate farebla kaj farinda. Kompreneble, ni ne rezignu pri la eblecoj de kresko kvanta kaj kvalita: plano devas ja prezenti vizion preter la nunaj realaĵoj. Sed ni ne lasu la fasadojn kaŝi la veran vivon.

Published at 03:02PM ( 7 comments / 655 visits )
This post is public

June 3rd, 2010

La esperanta boataro

Post la hieraŭaj kritikoj, mi eble devus turni la paĝon. Sed io ankoraŭ jukas en tiu junia artikolo.

"Ni estas ĉiuj en la sama boato." Oni povus bedaŭri la elekton de tiu ŝablona metaforo, sed ĉu la ideo ne estas tamen pozitiva kaj inspira? Ĉu ĝi ne donas ĝuste tiun pozitivan kadron, pri kies manko mi plendis hieraŭ?

Io povas esti vere inspira, nur se ĝi estas inspire vera. Kaj mi efektive dubas, ĉu la ideo de "unu boato" trafe kaptas la realon de Esperanto. Granda parto de la vivanteco de la lingvo fontas el tute lokaj, fakaj, kaj personaj interligoj, kiuj neniel bezonas "kunveli" – almenaŭ ne tiugrade, ke la partoprenantoj sentus sin kvazaŭ ŝipanoj sub la gvido de markapitano. Ni bezonas metaforojn, kiuj kaptas tiun indivduemon, tiun disvelemon, kiu karakterizas la movadon jam de ĝiaj plej fruaj jardekoj.

Antaŭ pli ol dek jaroj mi verkis mallongan eseon por festlibro dediĉita al Tove Skutnabb-Kangas. Responde al pli frua metaforo de Probal, kiu bildigis Esperanton kiel ŝipon kiu navigas inter la solidaj havenurboj de la naciaj lingvoj, mi sugestis ke estus pli trafe imagi ĝin kiel boataron. Ĉar fakte nia anarkia, disputema, kreema, kaprica, amikeca, malpacienca, sopirema, disideologia lingvanaro jam multfoje montris sin nur kondiĉe kunvelema: oni ĉiam gardas la rajton turni la rudron kaj fosi la propran sulkon en la ondoj.

Mi ege ŝatas tiun econ de la esperanta popolo. Ĝi spegulas la emancipan forton de la lingvo, pri kiu temas la sepa tezo de la Manifesto de Prago. Kaj tio signifas, ke oni devas nur tre singarde paroli pri la esperantistoj (aŭ la anoj de UEA) kiel kolektivo. Kiam mi legas, ke "ni estas en la sama boato," mi subaŭdas la tintadon de katenoj.

Published at 09:14AM ( 13 comments / 752 visits )
This post is public

June 2nd, 2010

Pri gajo kaj morno

Antaŭ unu semajno mi tralegis la junian numeron de la revuo Esperanto, kiu enhavas la estraran raporton pri la jaro 2009. Kiam mi estis redaktoro (en la jaroj 1986-1992) mi mem verkis grandan parton de la tiutempaj raportoj, simple char mi disponis pri la necesaj informoj. Mi ne scias, ĉu ankoraŭ estas tiel. Mi ankaŭ reformis la prezenton de la raportoj, kiuj kutimis aperi kiel seninterrompa tekstego sen ilustraĵoj. Per koncizigo de la informoj, aldono de atentokaptaj subtitiloj, kaj ornamado per bildoj, mi esperis logi pli da legantoj tra la tuto. Restis almenaŭ spuroj de tiuj aliro… sed mi ne certas, ĉu ili tute trafas la celon.

Aparte frapis min ĉi-kaze la ege malgaja aspekto de la UK-publiko, kiu aperas en la enkonduka bildo. Laŭ mia koncepto, la estrara raporto devas trafi bonan ekvilibron inter ĝoja rekonado de sukcesa laboro kaj sobra pritakso de la mistrafoj kaj defioj - sed estas la ĝoja flanko, kiu devas enkadrigi ĉion. Tial mi nepre evitus tiajn mornajn mienojn, almenaŭ en loko, kie ili minacas difini la etoson de la tuto.

Bedaŭrinde, iom similan impreson mi ricevis de la unua artikolo en la junia numero, mallonga eseo de Renato kaj Probal. Ambaŭ homojn mi konas kaj estimas, ankaŭ kiel verkistojn. La kombino tamen ŝajnas al mi sufiĉe katastrofa. Ne temas nur pri stila kolizio, sed pri tute malsamaj mondrigardoj. Pri tio eblus longe esei; sed kio plej ĉagrenis min, tio estis la reganta etoso en la teksto, kiu ŝajnas perfekta spegulo de la UK-foto sur paĝo 127.

Jen kelkaj ŝlosilvortoj, de alineo al alineo: la ĉefa problemo… la ĉefa problemo… ni ne sukcesis… kio dividas nin kaj malhelpas solvon… mallaboremaj estraranoj… sentas sin solaj… baraktas… koleras… kuriozaĵoj… ne plu plenumas… nur malrapide. La tuto sonas kiel poemo de Miĥalski! Venas en mian kapon ŝerco pri la slava spirito de Esperanto… sed nun estas la okcidentanoj, kiuj vartas pesimismon.

Kompreneble problemoj ekzistas, kaj ilin oni devas kuraĝe alfronti. Tion tamen oni faros sukcese, nur se la mornon venkas la gajo, en niaj koroj, niaj vortoj, niaj agoj. Se tiu venko ne senteblas en la paĝoj de nia ĉefa revuo, ja urĝas ŝanĝoj.

Published at 10:47AM ( 1 comment / 263 visits )
This post is public

June 1st, 2010

UEA-komitatano denove - kaj nun?

Hodiau mi trovis min ĉekape de la mallonga listo de elektitaj B-komitatanoj de UEA. Mi estis laste komitatano (kaj estrarano) en 1998, do mi sentas min honorata, ke la membroj ankorau memoras min!

Jen ĉerpaĵo el la komuniko de UEA (n-ro 382):

Balotilo estis sendita al 4801 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1550, t.e. 32,3%. Estis 1527 validaj kaj 23 malvalidaj balotiloj. La balot-aktiveco klare superis tiun de la antaŭa fojo en 2004, kiam 29,0% de la membroj voĉdonis, sed ĝi ne atingis la rekordon de 33,6% en 1998.

Plej multe da voĉoj, 1010, ricevis Mark Fettes. La aliaj kvin sukcesaj kandiatoj estis Probal Dasgupta (973), Barbara Pietrzak (876), Amri Wandel (820), José Antonio Vergara (816) kaj Wu Guojiang (732). Ne elektitaj estis Petr Chrdle (653), Jukka Pietiläinen (613), Marija Belošević (529), Tomasz Chmielik (491), Paulo Branco (443), Josip Pleadin (309) kaj Johan Derks (282).

Kvankam mi ĝojas reveni en la gvidorganojn de UEA, verdire mi ankaŭ sentas iom da pezo. Neniu povus pretendi, ke la Asocio tre bone fartas nuntempe. Multaj homoj esprimis al mi la senton, ke al UEA mankas klara direkto, ke ĝi ne restas aktuala nek allogas talentulojn el la novaj generacioj. Kaj mi scias proprasperte, kiom malfacile estas ŝanĝi ion vere esencan en volontula organizo kun membraro disssemita ĉirkaŭ la mondo.

Tial mi nun komencas blogon: por malfermi komunik-kanalon el tiu esperantista popolo, kiun mi klopodos reprezenti digne kaj inciateme en la centraj rondoj de UEA dum la venontaj jaroj.

Published at 07:39PM ( 3 comments / 404 visits )
This post is public


( 13 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Mark Fettes

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...