Esperanta Retradio trijariĝas. Kun granda ĝojo mi bonvenigas la novan kontribuanton Mireille COROBU, kiu aldonis tiom bezonatan virinan voĉon al la teamo de laŭtlegantoj kaj eĉ riĉigas niajn programerojn per sia kantado! Gratulon, kara Mireille! Mi esperas, ke ankaŭ aliaj aŭskultantoj kaj radioemuloj sekvos la ekzemplon de Mireille, por igi niajn programerojn kiel eble plej buntaj koncerne la temojn, la stilojn kaj la personajn akĉentojn.

Tiuokaze, mi rememoras kun kia ĝojo mi gratulis mian amikon Gian-Piero SAVIO, kiam li rekomendis al mi la radiostacion ERR kaj instigis ankaŭ min kontribui al tiu agado. Mi tuj konsentis, eĉ entuziasmiĝis, sed… hm… de la vorto ĝis la ago pasis ne malpli ol ok monatoj! Jes, ok monatojn mi bezonis por trapasi la barilon de timo antaŭ la nekonataj teknikaĵoj… Por mia generacio (mi estas avino) kaj precipe por la virinoj de mia generacio, temas ofte pri iaspeca retiriĝemo fronte al komputiloj. Tiu retiriĝemo, fontas en nia edukado. Laŭtradicie, dum ĉiuj miaj lernejaj jaroj, la knabinoj estis devigataj lerni kudri kaj triki, dum la knaboj estis devigataj lerni diversspecajn teknikaĵojn. Iel eniris mian menson la fantazia ideo ke, ĉar mi naskiĝis ino, mi devas honti pri tio, ke mi maltalentegas pri kudrado kaj trikado (inter aliaj aferoj…) kaj mi devas forigi el mia menso ajnan intereson pri tekniko. Verŝajne tiu edukado lasis spurojn en mia subkonscio…

Krom tio, eĉ la viroj miaaĝaj sentas ofte retiriĝemon antaŭ komputilaj novaĵoj, ĉar nia generacio ne vidis komputilojn en la ĉirkaŭaĵo dum la infaneco... Mi komencis rimarki komputilojn en bankoficejoj kaj aliaj institucioj, kiam mi estis preskaŭ 40 jaraĝa. Mi estis 44 jaraĝa kiam mi ricevis mian unuan hejman komputilon, malbelan, grandegan, kun nigra-blanka ekrano kaj tre primitiva sistemo. Mi uzis ĝin nur por tajpi. Interreto ankoraŭ ne ekzistis tiam (almenaŭ ne ekzistis por hejma uzo). Ĉiu elektronika novaĵo ektimigis min en la komenco. Kiam mi aŭdis unuafoje pri “muso”, mi ektremis kaj pensis: “Ĉu mi devos tuŝi ian rapide moviĝantan aparateton? Eble mi ne kapabos kapti ĝin per la mano… Eble ĝi pikos miajn fingrojn…”

Kiam mi promesis al Gian-Piero registri mian voĉon, mi provis per la simpla programo de mia komputilo. Mi ja sukcesis realigi sondosieron, sed mi ne kapablis editi ĝin, nek kapablis kunglui du aŭ tri sondosierojn. Do, por la plej sensignifa eraro aŭ tusado, mi devis forviŝi la tutan sondosieron kaj rekomenci. Mi tiom embarasiĝis kaj tiom multe klopodis por ne fuŝi la registradon… ke mi komencis tusi ĉiuminute kaj parolis kiel raŭka roboto… Mi alvenis al la konkludo, ke registrado estas tro malfacila afero por mi kaj longtempe forgesis pri tio. Post kelkaj monatoj, Gian-Piero komprenis miajn malfacilaĵojn kaj konsilis min uzi la programon “Audacity” kiu elŝuteblas senpage el la reto. Sed mi mem ne kuraĝis elŝuti la programon. Mi atendis ankoraŭ kelkajn monatojn, ĝis mia edzo havis tempon por elŝuti la programon en nian komputilon.

Ekde tiam, la tuta afero jam progresis pli rapide. Unue mi legis la helpilon de la programo kaj faris kelkajn testojn. Poste mi bombardis mian amikon Gian-Piero per la plej absurdaj demandoj, kiujn li pacience respondis. Evidentiĝis, ke la programo “Audacity” venis en mian komputilon fiksita por stereofona registrado, kiu estas multe pli malsimpla ol la monofona registrado kaj ne taŭgas por la sondosieroj bezonataj de ERR. Mi devis refiksi la programon por monofona registrado. Evidentiĝis, ke la programo estis fiksita por eksporto per sondosieroj “wav”, dum ERR postulas sondosierojn “mp3”. Mi devis do refiksi la programon por eksporto per sondosieroj mp3. Kaj finfine mi sukcesis sendi al Anton miajn unuajn provojn.

Mi rakontis tiujn ridindajn aventurojn, por eventuale ŝpari tempon al niaj venontaj kontribuantoj kaj kuraĝigi ilin fari registradojn.

Multajn ĝojajn naskiĝtagrevenojn al Esperanta Retradio! Dankon al ĉiuj geaŭskultantoj, al la tuta teamo de kontribuantoj kaj precipe al Anton.

Ĝis revido!
Luiza Carol, el Israelo