Estimataj:

Hieraŭ estis efektivigita la 125-a sendo de la kampanjo "Esperanto en la
bibliotekojn", aŭspiciata de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio de
Ĵanejro. Ĉi-foje la elektita biblioteko estis "Biblioteca Pública Municipal
Cid de Almeida Carvalho", en la urbo Petrolina (PE), al kiu oni sendis la
jenajn verkojn:

1) O Desafio das Línguas - Claude Piron;
2) Esperanto para Principiantes - Aloísio Sartorato;
3) Essência e Futuro da Ideia de Língua Internacional - L.L. Zamenhof;
4) La Konversacia Klubo - Jair Salles
5) Poŝa Vortaro - Edgar Monteiro Machado;
6) La Magia Ĉevaleto - Elma do Nascimento
7) Ne nur Idealistoj sed ankaũ Instruistoj - Elma do Nascimento
8) Vere aŭ Fantazie - Claude Piron;
9) KD Ho! Mia Kor'! - Merlin Esperante;
10) KD Ni Dancu en la Rondo (Brazilaj infanaj kanzonoj) - Cristina Pancieri,
Flávio Fonseca kaj Jorge Teles.

Ekde la komenco de la kampanjo, en Julio/2001, estis senditaj pli ol 1.200
libroj en aŭ pri Esperanto al 113 brazilaj kaj 12 alilandaj bibliotekoj danke
al la malavaro de deko da brazilaj esperantistoj, kiuj libervole kontribuis al
iu fonduso tiucele kreita.

Jen la mapo:
mapsengine.google.com/map/edit?mid=zORo9NnDafvc.kJG9-hljyqxU

Informis:
Karlo Alberto
Rio de Ĵanejro, Brazilo