Estimataj:

De la 28-a de aŭgusto ĝis la 3-a de septembro okazos en Obzor, Bulgario, la 79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj. Por esperantistoj kun viddifektoj kaj iliaj geamikoj, por ĝui la veluran maron kaj priparoli gravajn aferojn (E-movado inter blinduloj). Pliaj informoj: libe.narzan.com

(El revuo Esperanto, julio-aŭgusto 2013)

Informis
Aloísio Sartorato
Rio, Brazilo