Estimataj:

De la 12-a ĝis la 17-a de Aŭgusto okazos promenado tra naturo kaj Vikipedio kun Alain Favre, fungologo. Malkovro de specioj de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj kaj krome interesaj medioj; verko de artikolo por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn, kiujn oni krome provos plibonigi, en la Kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio.

(laŭ informo aperinta en la gazeto "Esperanto", julio-aŭgusto 2013)

Informis
Aloísio Sartorato
Rio, Brazilo