TRANSSENDANTE...

Forpasis en Argentino, elstara esperantisto ERGOTO de BONAERO (1931-2013).


Ergoto en lastatema fotografio.

S-no Adam Hrynkiewicz, pli konata en la Esperanto Movado per sia plumnomo: Ergoto de Bonaero, naskiĝis en Bonaero-urbo en 1931 kaj aŭtodidakte lernis Esperanton en 1959.
Forpasis hodiaŭ.

Laŭ propraj membiografiaĵoj, li estis unue instruisto de la angla, kaj sufiĉe mastris la francan kaj la rusan lingvon. Tamen leginte artikolon pri Esperanto, verkita de Prof. Enriko Balech, en ĵurnalo “La Prensa”, je la tago 13-a de decembro 1959, tuj aĉetis manlibron de Jorge Hess “Sabe Ud. Esperanto”, kaj rapide lernis la lingvon kaj tre entuziasmiĝis pri la afero. Tuj eniris en la “Bonaera Asocio de Esperanto”, fariĝis instruisto, membro de AEL poste dumviva membro de UEA, SAT, ktp.

Unue sub la plumnomo de “Diego Celso”, komencis tre aktive verki, traduki kaj plubliki.

En la jaro 1967 vojaĝis al Eŭropo kaj restis en Londono dum unu jaro gastigita de Filipo Buttinger(tre konata de sia aŭtobiografio kaj la senpaga hotelo por esperantistoj) kaj fariĝis helpsekretario en la sidejo de la “Brita E-Asocio” (en 140 Holland Park Avenue) kaj komencis multe publiki en esperantaj revuoj kiel verkisto kaj grava polemikisto sub la plumnomo de Adam Rink.

Reveninte hejmen plie reaktiviĝis kaj daŭrigis publikadon en Revuoj. Ktp.

En 1970 estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Poste por pli libera agado iom sendependiĝis kaj kun grupeto de kunlaborantoj fondis propran“Instituto de Esperanto”, kiu dum dudekkvin jaroj eldonis kvindekon da verkoj en Esperanto kaj multajn revuojn… Tiam prenis novan plumnomon: Ergoto de Bonaero”, kaj strebe laboradis pro la disvastigo de la internacia lingvo.

Jam en 1974 aperis “Ekflorado ĉe Plata Rivero" kun iom da historio pri la Movado en Argentino kaj ĝiaj ĉefaj verkistoj...

Tre kunlaboris en la “Argentina E-Lernejo” de Prof. Hugo Lingua (en Rosario) kaj kune al Horacio Re kaj Anastasio Lopez Luna kaj aliaj kunlaborantoj eldonis ne kredebla kvanto da verkoj, afero ne facile komprenebla mane de unu sola homo.

En 1994, kiam emeritiĝis, ne trovante pli da kunlaborantoj por daŭrigi agadón de la Instituto,, fermis ĝin kaj ĉesis aktivadon en la Movado.

Daŭrigis tamen ĝis lastatempe, kiel kritika komentaristo de la argentina literaturo kaj ĵurnalaro eldoninte monatajn bultenon kun liaj “pantunetoj” (speco da sonetoj) kaj famaj aliaj “ergotaĵoj”.




Sen dube la plej elstara argetina esperantisto kaj verkisto.- RIP.