| August 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
Estimataj:
| August 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
Estimataj:
Estimataj:
Ĉi-dimanĉe, la 5-an de Julio, okazis en la bieno "Esperanto", proprietaĵo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, lasta omaĝo al la antaŭnelonge forpasinta brazila esperantisto SYLLA CHAVES.
Plenumante lian deziron, oni ĵetis liajn cindrojn sur grundon sub arbo nomata "Cambucá". Ĉirkaŭ 30 gesamideanoj kune kun familianoj de Sylla ĉeestis al la evento. Oni parolis pri la forpasinto, oni deklamis poeziaĵojn liajn, oni kantis muzikojn. Estis la lasta omaĝo al tiu valorega brazila esperantisto.
Vidu fotojn pri la eventoj en mia spaco!
Karaj:
Hodiaú, la 21-an de junio, okazis unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraíba-Valo, kun partopreno de 44 homoj, en la Urbo Barra Mansa, che la kultura institucio GREBAL. En tre agrabla etoso oni aúskultis prelegojn: "Euclides da Cunha - nia tragika geniulo" (P.S.Viana), "Everardo Backeuser, pioniro de Esperanto en Brazilo" (A. Flores). Aliaj programeroj estis "Guto da Gramatiko" (M. Monken), kvizo (L.A. Coelho), omagho al la eminenta Esperantisto Alberto Flores, el la najbara urbo Volta Redonda. Matene, pluraj samideanoj informis pri sia loka agado kaj Milton Serra legis la protokolon de la pasinta kunveno. Paulo Carvalho salutis en la nomo de Asocio Esperantita de Rio-de-Jhanejro. La programo finighis per kanzonoj, poemoj fare de Neide B. Rego, Vicente Werneck kaj liaj tre charmaj nepinoj, kaj aliaj gesamideanoj. Okazis ankaú prezento por komencantoj kaj oni vendis diskojn kaj librojn. La tutan eventon gvidis Vicente Werneck kaj (tre kompetente!) organizis Sílvio Márcio.
La proksima renkonto en la Paraíba Valo okazos je la 20-a de septembro 2009.
Paulo Segio Viana
Okazis pasintsabate, la 28-an de Marto, en la urbo Barra Mansa, ŝtato Rio de Janeiro, Brazilo la Unua Trejnado de Esperanto-Instruistoj, sub aŭspicio de la loka E-klubo "Nia Espero Esperanto-Grupo (NEEG).Partoprenis en la evento, organizita de Márcio Santos Nascimento (AERJ) kaj Silvio Marcio Camargo Bruno (NEEG), la motoro de la renkontiĝo 17 personoj venintaj el proksimaj urboj (Barra Mansa, Volta Redonda, Resende, Guaratinguetá) kaj el malproksimaj urboj (Japeri, Rio de Janeiro kaj São Paulo).
La evento konsistis el prelegoj kaj trejnado faritaj de Silvio Marcio (Interpersonaj Rilatoj), Aparecida Soares (Metodologio kaj Teknikoj pri Instruado); Silvio Marcio (Preparo de Instru-plano); Jair Salles (Instruado per "Esperanto Conversacional") kaj Aloísio Sartorato (Instruado per "Esperanto para Principiantes".
La evento okazis en la tre taŭga sidejo de NEEG kaj ĉe la fino oni regalis ĉiunj partoprenantojn per bongusta lunĉo.
Ĉi-vendrede, la 20-an de Marto, okazis, en la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio de Janeiro, Brazilo, prelego de la muzikestro ALFREDO ARAGÓN pri la temo LA HOMA VOĈO. Ĉirkaŭ dudek da personoj ĉeestis al la evento kaj atente sekvis la prelegon. Fotoj pri la evento en mia galerio.
Pasintdimanĉe, la 15-an de Marto, okazis ceremonia plantado de nova arbo, nomata Kambuka' en la grundo de la bieno Esperanto, kampara proprietaĵo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio de Janeiro, Brazilo. Al la ceremonio ĉeestis, samideanino Maria das Graças Carâp, kiu donacis ekzempleron de la arbo por plantado, Givanildo Ramos Costa, prezidanto de KKE, kaj samideano Aurélio, la administranto de la bieno. En la tuta areo de la bieno (90.000m2), oni protektas la naturon kaj respektas la ekologian ekvilibron.
(raportis Paulo Sérgio Viana)
Rekomenciĝis hodiaŭ, vendrede, la kutimaj vendredaj kulturkunvenoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio de Janeiro, Brazilo.
La unua preleganto de la ĉi-jara serio estis la geologo FERNANDO MAIA JR., kiu prelegis pri la temo "ĈU VI KONAS GEOLOGION? - LA SCIENCO KAJ TIES PARTOPRENO EN ESPERANTO". Ĉirkaŭ dek kvin personoj atente sekvis la tutan prelegon kaj starigis plurajn demandojn al la preleganto.
Fernando trafe dividis la temon en du partojn. Unue li parolis pri la scienco mem: historiaj informoj, ĝiaj ĉefaj trajtoj kaj nuntempa aplikado de geologio. En la dua parto, li informis pri kio ĝis nun estis farita rilate al geologio en Esperanto. La tuta prelego estis bele ilustrita per trafaj diapozitivoj.
Informis:
Aloísio Sartorato
Rio, Brazilo
Hodiaŭ, sabate, la 14-an de Februaro, je la 10-a, okazis, en Rio de Janeiro, la inaŭgura ceremonio de la nova sidejo de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro (AERJ), institucio kiu estis fondita la 30-an de marto 1942.
Ĉirkaŭ 30 gesamideanoj ĉeestis la eventon, kiu estis malfermita de Paulo Carvalho, prezidanto de AERJ. En sia parolado li faris omaĝon al la fondintoj de la Asocio. Sekve li invitis la ĉeestantojn kanti la himnon "La Espero". Poste komenciĝis la transdono de omaĝplatoj al pluraj personoj, kiuj iam aŭ iamaniere helpis la Asocion en la daŭro de ĝia ekzistado. Sekve Walter Fontes, vic-prezidanto de AERJ, legis la protokolon pri la fondo de AERJ kaj iun alian, kiu registris la ŝanĝon de la nomo de la asocio de Asocio Esperantista do Meyer al Asocio Esperantista de Rio de Janeiro. Poste oni transdonis la parolon al la veterana esperantisto Jorge Campos de Oliveira, la plej malnova ano de AERJ, kiu faris mallongan trarigardan prelegon pri la historio de la institucio. Prezidanto Paulo alvokis la ceterajn membrojn de la estraro por kuninaŭguri platon omaĝantan la kunfondintojn de AERJ. Ĉe la fino okazis koktelo kun manĝaĵetoj.
Vendrede, la 19-an de Decembro, okazis en la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj la Zamenhofa Festo de tiu organizaĵo. Salutparoladis la prezidanto de KKE, Givanildo Ramos Costa. Sekvis arta prezentado fare de la kantistino NEIDE BARROS RÊGO, gitare akompanata de ARGEMIRO SPÍNDOLA. La festo finiĝis per transdonado de kristnaskaj donacoj al la "nekonata amiko" kaj bongusta lunĉo. Ĉirkaŭ 50 samideanoj ĉeestis al la evento.
Dimanĉe, la 21-an de Decembro, okazis en la aŭditorio Machado de Assis, de la kvartala biblioteko de Botafogo, Zamenhofa Festo en la kadro de la V-a Esperantista Forumo de Botafogo Esperanto-Nukleo kaj de la II-a Esperantista Renkonto de Sudkvartaloj de Rio. Ĉeforganizita de Sueli Santos la evento konsistis el prelego de Sylla Chaves pri "Esperanto kaj Publikaj Rilatoj", diskutforumo pri la ĉeftemo de la evento "Esperanto kaj Frateco", kun la partopreno de Givanildo Ramos Costa, Sylla Chaves, Jair Salles kaj Aloísio Sartorato, kaj artaj programeroj fare de Neide Barros Rêgo (kantistino), Dirce Sales (kantistino) kaj Geny Sardenberg (deklamistino). Ĉirkaŭ 50 homoj ĉeestis al la evento.
Maria Otilia M. Camillo estas poetino, deklamistino kaj esperantistino, kiu loĝas en Niterói, Brazilo.
Ĉiujare ŝi organizas Poezian Recitalon sub la aŭspicio de Muzika Konservatorio de Niterói omage al Sankta Cecilio, patronino de muzikistoj. Sed en la ĉi-jara programo enestis ankaŭ parto kun esperantaj poeziaĵoj, nome:
Interpretisto / Titolo de la poeziaĵo / Aŭtoro / Tradukinto
André Varella /Janela da Paz - Mia Fenestro / André Varella - Aloísio Sartorato
Graça Eliana Thuler / Nudez - Nudo / José Meira Mendonça
Maria Otilia M. Camilo / Motivo - Motivo / Cecília Meireles - Sylla Chaves
Edmo R. Lutterbach / Na praia sem ela - Sur la plaĝo sen ŝi / Edmo Lutterbach - Geraldo Mattos
Neide Barros Rêgo / Ho, Mia Kor' ! - Meu coração / Lazaro L. Zamenhof - Sylla Chaves
Neide Barros Rêgo / Cinco náufragos / Kvin dronintoj / Sylla Chaves
Walter Fontes / Hino - Himno / J.G. de Araújo Jorge - Sylla Chaves
La evento okazis la 21-an de Novembro 2008 en la sidejo de Muzika Konservatorio de Niterói, en Niterói, Brazilo. Fotoj pri tiu evento estas troveblaj ĉe "Dokumentoj".
Estimataj:
Legu sube la raporton verkitan de Paulo Sérgio Viana pri la 74-a Renkonto de Esperanto de la Paraíba Valo:
Karaj:
Pasintvendrede, la 12-an de Septembro, okazis en la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio de Janeiro, portugallingva prelego de APARECIDA MOREIRA pri la temo "STENOGRAFIO EN ESPERANTO". La prelegantino informis al la ĉeestantaro pri la ĉefaj aspektoj kaj utileco de la stenografio en la nuntempa mondo kaj prezentis sian proponon pri metodo stenografi en Esperanto.
Okazis, hodiaŭ, vendredo, la 5-an de Septembro, en la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio de Janeiro, Brazilo, la lanĉo de la DVD "Zamenhof, um Cidadão do Mundo".
Ĝi estas portugallingva dokumenta filmo pri la vivo de Zamenhof, produktita de s-ano Djalma Pessata. Trafe li prezentas dum 45 minutoj la ĉefajn aspektojn de la vivo de la iniciatinto de Esperanto. Baldaŭ li intencas prepari alian version de la DVD kun subtekstoj en Esperanto.
Al la evento ĉeestis pli ol 30 personoj. Vidu fotojn aliloke!
Antaŭ nelonge mi komencis gvidi bazan kurson de Esperanto ĉe Niteroi E-Klubo, urbo kun 500.000 enloĝantoj, najbara al Rio de Janeiro. En la klaso partoprenas 12 gelernantoj. La kurso daŭros de aŭgusto ĝis novembro kaj la lecionoj okazas unufoje semajne (ĉiuĵaŭde).
Estimataj:
Hodiaŭ mi tagmanĝis kun japana samideano HARADA Tsukuru, kiu antaŭnelonge partoprenis la 43-an Brazilan E-Kongreson kaj nun vizitas nin en Rio de Janeiro. Estis kelkaj agrablaj horoj da babilado en Esperanto. Ankaŭ ĉeestis aliaj samideanoj: Alfredo Aragón, Alvaro Motta kaj Felipe Emanuel.
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Aloisio Sartorato