| May 2012 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
Enkonduko
Tvitero (Twitter 2012) estas mikroblogilo, per kiu la uzanto povas afishi tekstmesaghojn (angle: "Tweets"; Esperante: "pepajhoj") de po maksimume 140 signoj; pli: Vikipedio (2012). Tiu chi artikolo prezentas unu relative tempo- kaj monoshparan manieron, kiel tion oni povas utiligi, por reklami por Esperanto. Temas pri speco de gerilo-reklamado; pli: Wikipedia (2012a). Jamaj aliaj iniciatoj rilate la temon Tvitero kaj Esperanto estas priskribitaj en Redakcio de Libera Folio (2009, 2010). En la unue menciita iniciato temas pri tio, jam instrui Esperanton. La dua iniciato celis atingi tion, ke "Esperanto" estu unu fojon inter la (siatempe) aktuale dek plej ofte afishitaj esprimoj (en la sekvo nomataj ankau "furor-esprimoj"). La maniero priskribata en tiu chi artikolo celas atentigi plej eble multajn homojn ne nur pri la ekzisto de Esperanto, sed ankau videbligi ghian konkretan rilaton al almenau unu el la furor-esprimoj.
Maniero por reklami por Esperanto per Tvitero
La maniero bazighas sur jenaj eble ne pruveblaj hipotezoj:
- Ju pli da atentigoj pri Esperanto estas, des pli da novaj esperantistoj estos. (La eventuala krom-efiko "ankau pli da eternaj komencantoj" estas neglektata chi-kuntekste.)
- Tviteranoj en Germanujo emas legi tiujn pepajhojn, en kiuj aperas unu el la furor-esprimoj de la germana Tviterujo ("Deutschland Trends"; la uzanto vidas respondan rangliston kaj povas alklaki la tie listigitajn esprimojn, por vidi priajn pepajhojn)*).
*) Analoge pri aliaj landoj. - Inter la tviteranoj estas tiom da homoj kun mensa malfermiteco al Esperanto, ke, por reklami por ghi, entute indas utiligi Tviteron.
Tial reklamanto por Esperanto afishu pepajhojn, kiuj entenas a) unu el la furor-esprimoj de la germana (au alilanda) Tviterujo kaj b) oportunan rilaton de tia esprimo al Esperanto.
Jen konkreta ekzemplo: En la 18a de Aprilo 2012 unu el la furor-esprimoj de la germana Tviterujo ("Deutschland Trends") estis: "Letzte Sendung am 7. Juni" (= lasta elsendo en la 7a de Junio). Fono: Antaue estis anoncite, ke en la 7a de Junio 2012 okazos la lasta elsendo el la serio de la televida konversaci-rondo nome "Gottschalk Live". Ties gvidanto Thomas Gottschalk estas eminentulo en Germanujo (Wikipedia 2012b). Tio instigis la autoron afishi jenan pepajhon (en la germana; sekvas la traduko): "#Gottschalk: Lasta elsendo en la 7a de Junio? Chu estos io pli bona en tiu tago? Jes, en Herzberg ekos #Esperanto-kursoj (esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910)"**). Interesitoj do ekscios, ke estas ech "Esperanto-urbo". Kaj la "pasigo de l' pilko" (germane: "Vorlage") al tio chi venis de tute bagatela, sed en Germanujo evidente furora afero.
**) La krado (numer-signo) # estas uzata por marki grupojn au temojn.
Pliaj ekzemploj
Jen pliaj ekzemploj; fonto: Tviterejo de Andreas Kueck (2012).
8a de Majo 2012; kvar el la furor-esprimoj de la germana Tviterujo: "Berliner Flughafen" (= flug-haveno de Berlino), "Eröffnung" (= malfermo), "Mai 2012" (= Majo 2012) kaj "#BER"; pepajho de la autoro (en la germana, sekvas la traduko): "Flug-haveno de Berlino: Chu malfermo prokrastita? Ne gravas: #Esperanto-kongreso chiuokaze estos antaue: #BER 25a-28a de Majo 2012 www.esperanto.de/kek2012/?lang=de".
7a de Majo 2012; unu el la furor-esprimoj de la germana Tviterujo: "wieeinfahrrad" (= kielbiciklo [en unu vorto!]); pepajho de la autoro (en la germana, sekvas la traduko): "#kielbiciklo Per biciklo chirkau la mondo kaj similo: vojaghoj de #Esperanto-parolantoj: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantistoj-voja%C4%9Dintoj".
4a de Majo 2012; du el la furor-esprimoj de la germana Tviterujo: "Mai 2012" (= Majo 2012) kaj "rp12" (t. e. "Re:publica", t. e. konferenco pri blogado kaj interretaj sociaj komunikiloj; la Re:publika de 2012 finighis ghuste en la 4a de Majo 2012); pepajho de la autoro (en la germana, sekvas la traduko): "Post #rp12: Chu kuriozaj, kiel bone #Esperanto funkcias? Komuna Esperanto-Kongreso, Berlino, 25a ghis 28a de Majo 2012 http://www.esperanto.de/kek2012/?lang=de".
23a de Aprilo 2012; unu el la furor-esprimoj de la germana Tviterujo: "Welttag des Buches" (= monda tago de la libro); pepajho de la autoro (en la germana, sekvas la traduko): "Monda tago de la libro. Kaj tie estas ofertataj libroj en #Esperanto, la kredeble plej facila lingvo de l' mondo: http://www.esperanto-buchversand.de".
23a de Aprilo 2012; unu el la furor-esprimoj de la germana Tviterujo: "Tag des Bieres" (= tago de la biero); pepajho de la autoro (en la germana, sekvas la traduko): "Tago de la biero: Libro en #Esperanto pri biero estas ofertata en http://www.esperanto-buchversand.de/SchickeHarald--Germanajbierokajbierkulturo---L2111--- ".
20a de Aprilo 2012; du el la furor-esprimoj de la germana Tviterujo: "LG Hamburg" (= landa tribunalo de Hamburgo) kaj "Musiktitel aus dem Netz" (= muziktitoloj el la reto); temis pri verdikto pri la autorrajto; pepajho de la autoro (en la germana, sekvas la traduko): "Muziktitoloj el la reto (muziko en #Esperanto) estas en http://www.vinilkosmo.com #Künstler #Gema #LG Hamburg #youtube #Urheberrecht".
17a de Aprilo 2012; du el la furor-esprimoj de la germana Tviterujo: "Bayern" kaj "Real"; temis pri la futbala matcho de Bayern München kontrau Real Madrid; pepajho de la autoro (en la germana, sekvas la traduko): "#Bayern #Real #Heynckes: Fakvortlisto #Futbalo de #Esperanto-Klub #München www.esperanto-muenchen.de/Fakvortlistoj/fussball/fussball_unua.htm ".
Jam per tiuj chi malmultaj pepajhoj estis atentigite ne nur pri tio, ke Esperanto ekzistas, sed ankau, ke en ghi estas libroj, muziko, kongresoj kaj futbalterminoj.
Malhelpajhoj
Oni devas atenti pri jenaj malhelpajhoj:
- La propra pepajho (do tiu kun rilato al Esperanto) estas legata – se entute – kredeble sole en tre mallonga tempofenestro, char sekvos multaj aliaj pepajhoj, kiuj shovas la propran pepajhon malsupren en la tempa sinsekvo de pepajhoj (angle: "Timeline").
- Legantoj povas elekti unu el du modoj, en kiuj – de supre malsupren – la pepajhoj estas montrataj sinsekve: "Top" (t. e. nur la plej gravaj, iel de la sistemo filtritaj pepajhoj), kaj "Alle" (t. e. chiuj). La modo "Top" estas antauagordita, kio malaltigas la probablon, ke la propra pepajho entute estas rimarkata de aliaj tviteranoj.
Resumo
Estas prezentita relative tempo- kaj monoshpara maniero reklami por Esperanto per la mikroblogilo Tvitero (Twitter), do uzi tiun chi por gerilo-reklamado. Per Tvitero la uzanto povas afishi mallongajn tekstmesaghojn ("pepajhojn"). La maniero por per ghi reklami por Esperanto bazighas sur la hipotezoj, a) ke, ju pli da afishoj pri Esperanto estas, des pli da novaj esperantistoj estos, b) ke tviteranoj emas legi tiujn pepajhojn, en kiuj aperas unu el la aktuale dek plej ofte afishitaj esprimoj de la germana (au alilanda) Tviterujo, kaj c) ke inter la tviteranoj estas tiom da homoj kun mensa malfermiteco al Esperanto, ke, por reklami por ghi, entute indas utiligi Tviteron. Tial reklamanto por Esperanto afishu pepajhojn, kiuj entenas a) unu el la aktuale dek plej ofte afishitaj esprimoj de la germana (au alilanda) Tviterujo kaj b) oportunan rilaton de tia esprimo al Esperanto. Ekzemple kiam al tiaj esprimoj apartenas "Welttag des Buches" (= monda tago de la libro), oni povas afishi tian pepajhon (en la germana): "Monda tago de la libro. Kaj tie estas ofertataj libroj en #Esperanto, la kredeble plej facila lingvo de l' mondo: [sekvas ligilo al la libroservo de la landa Esperanto-asocio]". Kvankam povas esti, ke pro la amaso da pepajhoj la propra pepajho rilate Esperanton ne estas perceptata, indas elprovi tiun eblon por reklami: Ju pli da homoj reklamas por Esperanto per lauaj pepajhoj, des pli problable estas, ke ghi estas perceptata.
Referencoj
Redakcio de Libera Folio (2009): Esperantistoj planas inunde pepi. En: Libera Folio. http://www.liberafolio.org/2009/kvitero . 5-a de Majo 2012.
Redakcio de Libera Folio (2010): Anoj de Twitter lernas Esperanton en pecoj de po 140 literoj. En: Libera Folio. http://www.liberafolio.org/2010/esperantistoj-planas-inunde-pepi . 5-a de Majo 2012.
Tviterejo de Andreas Kueck (2012): Andreas Kueck. Esperanto. https://twitter.com/#!/imnej7 . [Necesas alighi.] 5-a de Majo 2012
Twitter (2012): Twitter. https://twitter.com . 5-a de Majo 2012.
Vikipedio (2012): Twitter. http://eo.wikipedia.org/wiki/Twitter . 5-a de Majo 2012.
Wikipedia (2012a): Guerilla-Marketing. http://de.wikipedia.org/wiki/Guerilla-Marketing . 8-a de Majo 2012
Wikipedia (2012b): Thomas Gottschalk. http://de.wikipedia.org/wiki/Thomas_Gottschalk . 5-a de Majo 2012.
Send a message
Search for a member
