Parton de la ghustigendaj tekstoj pri h-skribo jam pritraktas mia chi-koncerna pli frua blogero. Jen pli:

En BK I (2015-04), p. 118, tekstas: "LR 60 (1907), la sola postfundamenta respondo de Z pri la temo, surprizas, i.a. char Z mem post 1905 neniam uzis la h/u-skribon krom en telegramoj."

LR 60, cetere redonita en tiu blogero, ne surprizas. Jen ekstrakto el letero de Zamenhof al Javal (dato: 2a de Januaro 1907):

"Mi estis decidinta skribadi de nun chion per 'h' nur en tia okazo, se estus publikigita mia motivita letero al la Lingva Komitato; sed char ni nun interkonsentis, ke mia projekto ne devas esti publikigita, tial mi nun ne povas tiel facile shanghi mian manieron de skribado.
Nun, kiam mia projekto ne estos publikigata, mi povus skribi nur per 'h', sed mi ne povus uzi aliajn shanghojn ('y' anstatau 'j', 'k' anstatau 'hh'); sed pri tia maniero de skribado, t.e. uzado de 'h' sen uzado de aliaj shanghoj, s-ro Moch tute prave skribis al mi, ke mia skribado trovus neniajn imitantojn, char la esperantistoj scias, ke ili havas plenan rajton tion chi fari, sed ili ne volas tion chi fari. Sekve uzante 'h' sen aliaj shanghoj, mi kontentigus nek la partion konservativan, nek la partion reformistan, kaj tial mi ne povas tion chi fari. Tamen, se Vi kaj s-ro Lemaire kaj s-ro Peltier kaj s-ro Moch (almenau Vi kvar) sciigos min, ke Vi estos kontentaj de mia skribado per 'h' kaj ke Vi imitados min, tiam mi tre volonte komencos la skribadon per 'h'. En miaj artikoloj publikigataj en la 'Revuo' mi ne povus tion chi fari, char s-ro Bourlet skribis al mi tute decide, ke li ne publikigos ech unu mian linion kun shanghita skribmaniero; sed mi povus uzadi la skribmanieron kun 'h' en miaj leteroj privataj kaj en miaj artikoloj publikigataj ne per Hachette."

Fonto:
Kanzi, Ito (1980): "iam kompletigota verkaro de l. l. zamenhof kajero 8 - por kaj kontrau reformoj!", kioto, eldonejo ludovikito, p. 11-12.

Tio montras:
  1. Zamenhof klare distingis inter
    a) tio, kio estas jam permesata de la ekzistanta normo, ekzemple universale skribi per "h" (= neniu reformo), kaj
    b) tio, kio postulas apartan antauan aprobon fare de autoritata centra institucio, siatempe la Lingva Komitato, ekzemple uzi "y" anstatau "j" (= reformo, char temas pri formo nova en la senco de la 8a alineo de la Antauparolo).
    El liaj korespondantoj konsciis tiun chi distingon almenau Moch, kredeble ankau Bourlet.
  2. La kialo de tio, ke almenau Zamenhof ne publikigis ekzemple artikolojn en h-skribo, ne estas manko je rajto, sed ne-volado flanke de redakcianoj – temas pri demando de gusto.

Dubon pri tiuj du aferoj semas BK I (2015-04), p. 117-122.