Pri jena teksto en BK (2015-04), p. 122, koncerne la Akademiajn decidojn pri la alfabeto kaj ortografio de Esperanto el la jaroj 1982 kaj 2007 mi konsentas: "La decidoj estas ghustaj kaj konfirmas la respondojn, kiujn jam Zamenhof donis pri la temo."

Tamen ghustigendaj estas interalie jenaj asertoj en BK I (2015-04), p. 120: "Uzo de h/u-skribo sen teknika neceseco kaj kiel fakta samranga anstatauigo de la diakritaj literoj ne plu falas en la apliksferon de la esceptoregulo kaj pro tio estas kontraufundamenta, do malghusta Esperanto", kaj plu en p. 121: "... manskribo: kondicho neniam plenumita, h-skribo malghusta ..."

Tiuj asertoj estas eraraj, char ili ne havas juran bazon; ili mem estas ech rigardeblaj kiel private enkondukita nova regulo (se ion tian oni akceptas, oni ne miru, se iam iu private enkondukos novan regulon, lau kiu literkoloro alia, ol nigra, estas kontrau la Fundamento, char en ghi chiuj literoj estas nigraj – ech sen ia licenco). Nek en la supre menciitaj Akademiaj decidoj nek en la Fundamento estas ia regulo, kiu malpermesas h-skribon au kiu asignas la jughadon pri ne-efektivigebleco je la supersigna skribsistemo al iu alia, ol la respondeculo pri la teksto (do kutime la autoro). Estas en lia kompetenteco (kaj eventuale ankau en tiu de kun-autoroj, redakcianoj, eldonejanoj kaj presejanoj) konsideri la cirkonstancojn kaj determini krome interalie tion, kiujn formon, grandon kaj koloron havu la signoj, kiom da distanco estu inter ili kaj pliaj redaktaj aferoj. Por determini tiajn aferojn, la lingva normo ne estas aplikebla. Tre simple dirite: La normo permesas uzi la anstatauan skribsistemon okaze de ne-efektivigebleco je la supersigna, sed la normo ne estas aplikebla por determini, kiam tia ne-efektivigebleco trafas.

Tion, ke apliko je la h-sistemo neniaokaze estas malghusta Esperanto, subtenas ankau la priaj lingvaj respondoj de Zamenhof, komplete redonitaj en BK I (2015-04), p. 115-117. Jen la lau mi afer-koncernaj ekstraktoj; mi transprenas el BK I (2015-04) la numerojn de la lingvaj respondoj.

Mi komencas per ekstrakto el la pria lingva respondo post akcepto je la Fundamento kiel legho de Esperanto; tiu chi lingva respondo estas el 1907 (LR 60):

"La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi 'h' anstatau supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankau estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstatau per literoj ordinaraj, au per literoj presaj anstatau skribaj, tiel same ankau neniu povas protesti, se vi skribos per 'h' anstatau supersignoj. Sed la demando estas, chu viaj korespondantoj estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron kun h anstatau la pli simpla kun supersignoj. Tio chi sekve estas ne demando de permeso au malpermeso, sed simple demando de gusto" (el LR 60).

H-skribo estas chie kaj chiam aplikebla sen pekado kontrau ia normo. Se estus alie, tiam Zamenhof estus atentiginta pri koncerna lingva regulo kaj plu: Jughanto de teksto en h-skribo ne povus decidi surbaze de nur la teksto mem, chu ghi estas ghusta au malghusta Esperanto; li bezonus ekster-tekstajn informojn pri la cirkonstancoj; alie li sen jura valideco simple spekulativas, kiel prezentita en BK I (2015-04), p. 122. Teorie povus estighi la absurda situacio, ke ekzemple nur oficiale ordonita polica traserchado je la presejo rezultigos, chu ekzemple "chapelo" estas ghusta Esperanto (char oni ne trovis supersignojn) au malghusta Esperanto (char tiajn oni trovis).

Kun mia supra kompreno je LR 60 koheras la kompreno je LR 60 fare de Helmuto Velger: "La uzado de la H-sistemo estas ghenerale kaj chiukaze permesata, ne nur – kiel iuj opinias – sub la kondicho, ke presejoj ne disponas pri supersignitaj literoj. La koncerna formulo de la Fundamenta Gramatiko ne celas starigi limigan kondichon por la uzado de la H-sistemo, sed nur, doni ekzemplon" (redonita en tiu blogero).

Jen pli fruaj, cetere antau-Fundamentaj lingvaj respondoj, nome el respektive 1889 (LR 58 A) kaj 1891 (LR 58 B):

"La uzado de ch k. t. p. anstatau c [kun cirkumflekso] k.t.p. estas enkondukita nur por la presejoj, kiuj ne havas ankorau literojn kun signetoj, sed en skribado mi konsilas al vi chiam uzi c [kun cirkumflekso] anstatau ch ..." (el LR 58 A).

Tio chi klarigas la originan motivon por la enkonduko je la anstataua skribsistemo kaj tial forprenas neniom disde ghia principe ghenerala aplikebleco. Se h-skribon en skribado malpermesus lingva regulo, Zamenhof ne estus skribinta "mi konsilas", sed li estus atentiginta pri peko kontrau tia lingva regulo.

"Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion (h anstatau signon superlitera). La fina legho por nia ortografio estos: 'por unu sono unu litero'; kaj kiam ni nur povos, ni chiam uzados c [kun cirkumflekso] anstatau ch [...] La unuatempa permeso presi per h estas necesa rimedo por ne fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla au tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj superliteraj, tiu chiam devas ghin fari" (el LR 58 B).

LR 58 B konfirmas, ke h-skribo ne konsistigas specialan ("novan") ortografion, ja alvokas al uzado je la supersigna skribsistemo, sed neniel asignas la koncernan jughadon al iu alia, ol la respondeculo pri la teksto.

La asertoj de BK I (2015-04), p. 115,
ke LR 60 "tamen rekte kontrauas la pli fruajn" lingvajn respondojn kaj en p. 118,
ke LR 60 "... nek elstarigas, ke ghi konsilas la rektan malon de la konsiloj donitaj en 1888-1891, nek klarigas pro kiuj motivoj shangho de la opinio estas 'efektive necesa' (kp. A 9.3) au ech nur dezirinda ..."
ne trafas, char: Ankau LR 60 ne alvokas al h-skribo (io tia ja estus la rekta malo al la konsiloj en LR 58 A kaj B), sed LR 60 nur klarigas la principe gheneralan aplikeblecon je la h-skribo.

Evidente tial LR 60 ne plachas al la autoro de BK I (2015-04), char en ripetita redono je partoj de LR 60 li aldonas sian elpensitan tekston al teksto de Zamenhof, por ke la rezulto konformu al la BK-autora dezirpensado: Konkrete en BK I (2015-04), p. 118, la elspensita teksto estas: "nur esceptokaze pro teknikaj necesoj" kun jena rezulto: "La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas nur esceptokaze pro teknikaj necesoj presi 'h' anstatau supersigno". Sed ion tian Zamenhof ne skribis!

Indiko, ke la autoro de BK I (2015-04) au kiu ajn pretervidas ion gravan, estas, kiam el lia aserto estas konkludeble, ke Zamenhof mise aplikis au mise interpretis sian propran regulon, ke li donis ne koherajn lingvajn respondojn au ke la pretervidanto aldonas sian elpensitan tekston al teksto de Zamenhof, por ke ties klarigo konformu al la dezirpensado.

Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj