Simple dirite estas tiel, ke AdE ne funkcias. Kaj pri tio chi atentigis en la lastaj monatoj per lauaj mesaghoj al AdE-diskuto chefe Bernardo kaj mi. AdE ne funkcias, char ne kun certeco chiuj ghiaj membroj aplikas la trafan norman bazon, por respondi lingvajn demandojn, kiel ekzemple:
"Chu la uzado de la neoficiala 'meteologi’' sinonime al la oficiala 'meteorologi’' estas kontrau-Fundamenta?"
Respondo de la Akademia Konsultejo, kiu cetere ne vidas kunmetajhon en "meteologi'"1):
"NE, uzi alian formon por la nocio, por kiu jam ekzistas formo oficiala, principe NE kontrauas la Fundamenton."
Tio chi rekte kontrauas rilate al la oka alineo de la Antauparolo pri formoj novaj la Zamenhofan "nav'"/"ship'"-klarigon:
"... se ekzemple anstatau 'shipo' iu uzas la vorton 'navo', char la vorto 'shipo' al li 'ne plachas' - tio estus rekta peko kontrau la unueco de la lingvo kaj chiuj esperantistoj tiam protestus ..."
1) Koncerne la demandon pri kunmetajho au ne jen cetere la vidpunkto de Akademi-prezidanto Christer Kiselman:
"Mi konstatas ke la Kunsultejo iras kontrau PIV, NPIV, Waringhien, Duc
Goninaz kaj granda plimulto de la Sekcio pri faka lingvo."


En AdE-diskuto Akademiano Carlo Minnaja klopodis defendi la misinterpreton je la normo fare de la Konsultejo:
"Se 'navo' komencus esti uzata anstatau 'shipo' (sed tio ne okazos pri pluraj kauzoj) la dua simple arkaikighus, kiel okazis al multaj -aci-vortoj; pafilego (§38) estis anstatauata de 'kanono' ...'"
Lia "paf'il'eg'"/"kanon'"-ekzemplo evidentigas, ke li – Akademiano! – ech ne distingas inter formo (unuradikajho) kaj kunmetajho el pluraj formoj. Ho ve!

Lau la Akademia Sekretario Renato Corsetti ech tiu au alia nova vorto estas kontrau-Fundamenta:
"Duecetere, 'kurta' kaj 'olda' atencas la principon de la Fundamento ke oni faras mal-vortojn per 'mal-'."
Kia miskompreno je la Fundamento fare de Akademia estrarano!

La supraj ekzemploj montras, ke AdE ne funkcias. Sed kial AdE ne funkcias? Lau mi estas du esencaj kialoj:

Unue: La jam ne certigita faka kompetenteco de chiuj Akademianoj; jen la postulo lau la statuto de AdE:
"Kiel membroj de la Akademio estas elekteblaj la esperantistoj, kies kapabloj kaj agado sur la tereno de la Lingvo Internacia garantias ilian kompetentan partoprenon en la laboroj de la Akademio, t.e. chefe:
-- la sendiskute rekonitaj esperantologoj;
-- la eminentaj pedagogoj au leksikologoj, kiuj per siaj laboroj grave helpis al la instruado de Esperanto;
-- la autoroj, kies Esperantaj verkoj, originalaj au tradukitaj, efektive kontribuis sur la beletra, teknika au scienca kampoj al la kultura richigho de nia lingvo."


Kian Esperanto-rilatan kompetentecon havas Akademiano Harri Laine? Chu lia malkovro je la lau li nomita korolario sufichas? Au chu tio chi ridindigas Akademion, en kiu ankorau estas membroj pro vera kompetenteco?

Due: Mankas la nepre bezonata interkonsentita aplikenda norma bazo, por respondi lingvajn demandojn. Estas du chefaj ebloj:

A) La aplikendan norman bazon konsistigas la superrega au almenau sufiche rimarkebla uzado fare de la parolantoj. Ekzemplo: Supoze ke rimarkeble sufiche da parolantoj uzas "far" anstatau "de", por marki la aganton en pasiva frazo, kiel "Shi estas amata far chiuj". Lau tiu chi norma bazo tio chi estas senerara.

B) La aplikendan norman bazon konsistigas difinita verko kun eventualaj oficialaj aldonoj al ghi. Ekzemplo: Por Esperanto tia verko estas la Fundamento de Esperanto kun la oficialaj aldonj al ghi. Lau tiu chi norma bazo la ekzempla frazo en A) estas erara: Estu "de" anstatau "far", por ke la frazo estu senerara.

Lau kelkaj forumanoj de AdE-diskuto, kiel Bernardo, mi kaj eble ankau pliaj, okaze de Esperanto la trafa aplikenda norma bazo estas B), char:

Tio chi estis akceptita kadre de la akcepto de la Bulonja Deklaracio; sekve ankau AdE, t. e. chiu el ties membroj, laue esploru kaj solvu lingvajn demandojn.

Bernardo, mi kaj eble ankau pliaj tieaj forumanoj tamen konkludas el kelkaj Akademiaj komunikoj kaj publikaj opini-esprimoj de Akademianoj (vidu supre)2), ke por iuj Akademianoj evidente ne B) estas la aplikenda norma bazo, sed ekzemple B) plus iaj mem-elpensitaj kromreguloj, ofte limigaj rilate la uzeblecon je radikoj, kiel okaze de la tiel nomata La Bona Lingvo, planlingva reformprojekto de Akademianoj Renato Corsetti kaj Anna Lowenstein: strebado al evito je internaciaj vortoj (precipe se ties fonto estas Europa lingvo), pritakso de kelkaj novaj vortoj kiel kontrau-Fundamentaj k. s. au ke por tiu au alia Akademiano ech A) estas la aplikenda norma bazo.
Chi-kuntekste estas menciinde, ke lau la statuto de AdE chi tiu "defendas Esperanton kontrau konkurencaj sistemoj de lingvo internacia". Ankau Akademiano Rudolf-Josef Fischer mesaghis sian evidente mem-elpensitan kromregulon al Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko:
"Antau ol oni transprenas 'internacian' vorton, oni kontrolu kelkajn aferojn: Chu estas lingva idiotismo? Chu ghi estigus homonimon? Chu ghi estas 'necesa' kaj ne simple anstatauigebla per kombino de jam ekzistantaj radikoj (problemo de neologismoj)?"
Kromajho koncerne Regulon 15: Al mia demando "Chu ne estas tasko de la Akademio, sennebuligi tiun regulon?" respondis Rudolf-Josef Fischer:
"racie tio ne eblas. Do, restus iu kuragha decido, sed al tio la Akademio ne kapablas. En ghi estas tro multaj homoj, kiuj senkompromiseme restas che la propra opinio."
Do plia konfirmo – ech el la nesto mem –, ke multaj Akademianoj prijughas ne lau la aplikenda norma baza, sed lau la propra opinio (por ne paroli pri la konfesita ne-kapableco de AdE fari decidojn).
2) Kuriozan privatan norman bazon mesaghis Akademiano Carlo Minnaja:
"Cetere, neniu form' erara dum senco restas klara."

Pro manko de la interkonsentita aplikenda norma bazo en la forumo AdE-diskuto preskau chiu tiea diskuto pri lingva demando estis sensenca kaj baldau iris al tio, unue interkonsenti pri la aplikenda norma bazo.

La supre menciitaj malperfektajhoj koncerne AdE subfosas jenan akceptitan principon donitan en la Antauparolo:
"Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun ech plej malgrandan shanghon!"
Tial chiuj esperantistoj
"kontrau la ektusho de tiu chi principo ili volu chiam energie batali, char la momento, en kiu ni ektushus tiun principon, estus la komenco de nia morto"
kaj mi aldonas:
... ech se ili estas rigardataj kiel memnomumitaj jughistoj kaj shtatakuzistoj en la sama persono.

Kaj kio pri insultoj en AdE-diskuto? Nu, anstatau klarigadon akcelis malafablan diskutstilon Akademiano Carlo Minnaja, ekzemple per la reago
"Se oni volas chikani pri kontraudiroj au neunueco ..."
al mia objektiva konstato kun demando
"Estas do kontraudiro inter jenaj Akademiaj komunikajhoj:
a)
akademio-de-esperanto.org/verkoj/faka_lingvo_raporto20110415.pdf kaj
b)
akademio-de-esperanto.org/konsultejo/blogo/2013/05/chu-meteologio-estas-kontraufundamenta
Chu ene de la Akademio ne estu unueco pri tiu chi afero?"


Resume mi do konstatas pri la afero AdE-diskuto:

AdE-diskuto ja funkcias enhave kaj servas tre indan celon, nome la malkashadon je malperfektajhoj de AdE. Chi-cele energie batalas konforme al laua instruo en la Antauparolo al la Fundamento esperantistoj, nomitaj "memnomumitaj jughistoj kaj shtatakuzistoj en la sama persono" de tiu societo, kies malperfektajhojn ili malkashas. Anstatau klarigadon akcelis malafablan diskutstilon unu el la Akademianoj reage al kritikaj demandoj rilate al sin kontraudiraj komunikajhoj el AdE.
Meine Tweets | Die Tweets der Esperanto-Gruppe Unterweser | Wortbild-Tweets