Mia unua chefa demando

Chu la Akademio de Esperanto (AdE) rajtas nuligi ion, kion ghi antaue estis oficiale aldoninta al la Fundamento de Esperanto (ekzemplo: per kromdeklaro en 2013 nuligo je licenca interpreto de la apero de senapostrofaj Zamenhof kaj Vashington en la Fundamento; tiun licencan interpreton estis aldoninta AdE per la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro en 1974)?

Respondo al mia unua chefa demando

Lau Bertilo trafas la respondo jes, se, kiel jam historie (nome okaze de la maloficialigoj je "analogi'" kaj "koncentr'"), oni konsideras oficialajn aldonojn al la Fundamento ne kiel netusheblajn partojn de ghi.

Noto: Ne estis diskutate (neniu insistis prie), chu tia konsiderado koheras kun la Antauparolo au kontrauas al ghi.

Mia dua chefa demando

Chu uzo je la ne oficiala unuradikajho "korus'" sinonime al la Fundamenta unuradikajho "hhor'" estas erara?

Respondoj au pli trafe – reagoj al mia dua chefa demando

Unue Bertilo menciis, ke che radikoj kun "hh" estis enkondukitaj sinonimaj radikoj kun "k" anstatau "hh". Post mia atentigo, ke okaze de "korus'" io tia ankorau ne okazis oficiale kaj ke oni ja ne nur anstatauigis la "k", sed ankau aldonis "us", li koncedis, ke temas pri tute alia radiko. Zsófia rimarkigis, ke la parolsono de "hh" ne estas en la gepatra lingvo de iuj parolantoj (ekzemple de hungaroj) kaj ke tial tiuj parolantoj havas malfacilon prononci tiun literon. Almenau unu el la seminarianoj asertis, ke oni rajtas uzi novajn vortojn ne aperantajn en la Fundamento, precipe por novaj teknikaj aferoj. Mi atentigis pri tio, ke okaze de "korus'" ja ne temas pri nova vorto, sed pri formo nova en la senco de la oka alineo de la Antauparolo kaj ke formon novan rajtas proponi nur autoritata centra institucio. Mi klopodis en la intertempe estighinta murmurado klarigi iomete improvize la diferencon inter formo nova, nova vorto kaj internacia vorto per helpo de ekzemploj:
  • "korus'": formo nova (chi-okaze unuradikajho) al "hhor'";
    por la ideo esprimata per formo nova jam ekzistas Fundamenta/oficialigita unuradikajho;
    formo nova postulas ian aprobon de autoritata centra institucio (vidu la okan alineon de la Antauparolo).
  • "smartfon'o":
    internacia vorto (uzebla lau Regulo 15 ech sen ia oficialigo).
  • "tajd'o" (ideo: proksimume: "al'flu-re'flu-cikl'o"):
    ne oficiala nova vorto en la senco de la sepa alineo de la Antauparolo kaj tial uzebla sen oficialigo;
    por la ideo esprimata de nova vorto ne ekzistas Fundamenta/oficialigita unuradikajho.
Iu proponis chesi la diskuton, char temas pri afero de lingvoscienco au lingvopolitiko. Post tio Zsófia tamen diris ion pri la temo (miamemore rilate al la lingvo-uzo au similo). Lau mi tio chi apenau helpis trovi trafan respondon, sed kontribuis al pli da murmurado kun sin-esprimoj je chagrenigho ("Unmutsbekundungen") fare de iuj semaninarianoj, kiuj miaimprese ne estas komprenintaj la menciitajn diferencojn.

Rekomendo

Estis tre interesa (por ne diri: "denove shoka") tio, konstati, kiel malmulte la chefajn principojn de la vorto-uzado konas ech tiaj esperantistoj, kiuj jam de longe okupighas pri Esperanto kaj, kiel tiuj de la Hamburga grupo, ghis antau malmultaj jaroj ech havis klubrenkontighojn dedichitajn al gramatiko. Tial estas rekomendinda tio, anstatau sufoki ("abzuwürgen") diskutadon pri mia dua chefa demando legi la lingvan respondon n-ron 54 donitan de Zamenhof "Pri novaj vortoj" (prenitan el "Lingvo Internacia", 1904, p. 336-338) kaj rilatigi ghin al mia dua chefa demando (konsileto: en la sekvo rilatas a) al formo nova, b) al internacia vorto kaj c) al nova vorto):

"[...] La chefaj principoj de la vorto-uzado en Esperanto estas la sekvantaj:

a) Chiu vorto, kiu trovighas en la Universala Vortaro estas leghdona por chiuj esperantistoj kaj neniu en la mondo, nek la autoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian shanghon (se ekzemple anstatau 'shipo' iu uzas la vorton 'navo', char la vorto 'shipo' al li 'ne plachas' - tio estus rekta peko kontrau la unueco de la lingvo kaj chiuj esperantistoj tiam protestus).

b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne trovighas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontrau la uzado de la vortoj 'autoro' kaj 'telegrafo' k. t. p., kvankam ili ne trovighas en la Universala Vortaro.)

c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ghin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas au tute ne eble, au tro neoportune, au teknike ne precize, - tiam tiun chi vorton chiu autoro povas mem krei lau sia bontrovo, tiel same kiel oni ghin faras en chiu alia lingvo. Tiu chi permeso estas necesa, char alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ghi. Sed char ne chiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj char estas dezirinde, ke chiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale, tial chiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron da novaj vortoj sub la kontrolo de l' autoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al chiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei chiuj arbitre kaj diversmaniere lau sia bontrovo. [...] Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpushas la antauajn vortojn kaj ne shanghas en io la ghisnunajn principojn de la Esperanta vortfarado [...]"

Krome oni notu, ke kono je ankau tiuj chefaj principoj ne estu limigita al nur tiuj, kiuj okupighas pri lingvoscienco au lingvopolitiko. Male: "La 'Fundamento de Esperanto' devas trovighi en la manoj de chiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankighado de la vojo de unueco" (citita el la Antauparolo).

Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj