Premisoj

Jeno estas necesa:
  • Zapier-konto.
  • Tviter-konto.
  • Poshtelefonnumero.
  • Retposht-adreso che retmesaghservo, kiu permesas funkciigi sciigadon per SMS (al la poshtelefonnumero) pri ricevita retmesagho havanta difinitan temon. Tia retposht-adreso estas akirebla che almenau directBOX. Kiel temon, kiu efikas sciigon per SMS, oni specifas la temon menciitan en pasho 6 de la chapitro "Unufoje farendaj pashoj". En la ekzemplo de tiu chi blogero, tiu temo estas "urgha_pepo_de_tagesschau_eil". Kiel enhavon de la SMS, oni specifas la mesagh-enhavon de la ricevita retmesagho. Pliajn detalojn kaj klarigojn oni trovu laubezone che directBOX ("Einstellungen" -> "Nachrichtenregeln", t. e.: "Agordoj" -> "Reguloj de sciigado pri ricevitaj retmesaghoj").

Unufoje farendaj pashoj


La baza principo che Zapier estas tia: Unue oni specifas ekigilon (angle: "Trigger"), kiu – due – kauzas de oni specifitan agon (angle: "Action").
  1. Kiel ekigilon, elektu Tviteron. Konservu kaj daurigu.
  2. Elektu "User Tweet" (= pepon de uzanto). Pri kies uzanto temas, tio estos elektita en pasho 4, kaj en nia ekzemplo tiu uzanto estos @tagesschau_eil. Konservu kaj daurigu.
  3. Elektu vian propran Tviter-konton, en kies kronologio (angle: "Timeline") aperas kaj aperos la "User Tweet"-oj, t. e. en nia ekzemplo la pepoj de @tagesschau_eil. Se via propra Tviter-konto ankorau ne estas konektita al Zapier, vi chi tion devas fari nun. Konservu kaj daurigu.
  4. Skribu la nomon de la Tviter-konto, kies pepon vi volas ricevi per SMS, ekzemple "tagesschau_eil". Miasperte oni povas forlasi la @-signon. Konservu kaj daurigu.
  5. Kiel agon, elektu "Email" el la aperinta listo de la "BUILT-IN APPS". Konservu kaj daurigu.
  6. Plenigu la aperintan formularon:
    Kiel "To"-adreson ("Al"-adreson), specifu la retposht-adreson lau la chapitro "Premisoj".
    Kiel "Subjekt" (temon), skribu iun tekston, ekzemple "urgha_pepo_de_tagesschau_eil".
    Kiel "Body" (retmesagh-enhavon), elektu "User Tweet" ->"Text", t. e.: La teksto de la pepo de @tagesschau_eil estos en la enhavo de la retmesagho sendota de Zapier al la retposht-adreso specifita supre.
    Finu.

Funkcio


Se oni estas farinta chion ghuste kaj se chio iras glate, oni ricevas per SMS la pepojn de – en tiu chi ekzemplo – Tviter-konto de @tagesschau_eil.

Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj