En la 27-a de Julio 2009 kadre de la unuhora programero "Klasika Esperanto" (subgvide de Johan Derks) Andreas Kück prezentis sian prelegon "Tre internaciaj vortoj – Rezonado pri Regulo 15" en plenplena salono Fighiera-Sikorska de Politekniko en Bjalistoko che la 94-a Universala Kongreso de Esperanto. Cheestis kelkaj anoj de la Akademio de Esperanto. Pro la cirkonstancoj (ne-disponebleco je komputilo kaj projekciilo; templimigo je dek minutoj) li povis prezenti nur per vocho kaj – ankau vere klasike – lerneja tabulo kaj kreto, kaj li devis elekti taugajn tekstpartojn el la tuto de sia prelegteksto. Chi lasta estas redonita en tiu retejo: http://www.akueck.de/tiv_r15_prelego_94uk.pdf. En ghi la efektive prezentitaj tekstpartoj estas nigraj, la ellasitaj tekstpartoj estas grizaj.

Post la prezento estighis interesaj demandoj kaj komentoj flanke de kelkaj cheestantoj:

Iu demandis, kiel estis pruvita tio, ke vorto ne estas prenita de lingvo(j). Andreas Kück respondis, ke la TIV-kriterio (prelegteksto, pagho 6) estas nur pozitiv-indika, t. e. oni povas nur trovi vortojn, kiuj plenumas la TIV-kriterion. Li menciis la (cetere oficialan) vorton "shvebi" kiel kontrau-ekzemplon de tia vorto, kiu lau oficiala dokumento de la prilingve autoritata institucio estas uzebla lau Regulo 15 kaj pri kiu li ne povis pruvi plenumecon de la TIV-kriterio.

Iu esprimis sian malaprobon pri la esprimo "Klasika Esperanto" kaj komprenigis, ke (pro akcelo de lingva demokratio) en Esperanto estu ekzemple la vorto "kitabo" anstatau "libro". Al tiu chi propono Andreas Kück respondis, ke li malsamopinias, char (kaj tion li ne povis klarigi en la programero pro tempomanko): La celo de la rezonado pri Regulo 15 ne estas malkonstrui kaj novrekonstrui la vortstokon de Esperanto, sed trovi jamajn Esperanto-vortojn, kiuj estas nek Fundamentaj nek oficialaj. (La nomon "Klasika Esperanto" tamen ankau li ne opinias bona, kion li tamen ne diris en la programero.)

Cheestanta Akademiano atentigis pri tio, ke pri la uzebleco de Regulo 15 estas pli bone havi kriterion, ol ne havi tian. Li plue atentigis pri la risko enkonduki vortojn lau Regulo 15 en Esperanton tiel, ke unueca signifo ne estas garantiata.

Pro tempomanko en la programero aperas respondo de la preleginto chi tie: La Akademiano pravas pri sia opinio pri la disponebleco de kriterio. Sed estas al la Akademio tian starigi au almenau rekomendi. Krome lau Zamenhof oni ne enkondukas vortojn per Regulo 15, char vortoj uzeblaj lau Regulo 15 apartenas al Esperanto jam dekomence (griza prelegteksto, pagho 2). Pri la problemo de unueca signifo de vortoj: Tio chi estas problemo de ne nur Regul-15-vortoj, sed ghenerala problemo de ankau ali-specaj vortoj. Chi-rilate estas rimarkinde, ke estis ghuste la prilingve autoritata institucio, kiu oficialigis kelkcentojn da vortoj sen tio, doni difinojn en Esperanto au tradukojn en nacilingvojn.

Alia cheestanta Akademiano atentigis pri tio, ke Regulo 15 konsistas el du partoj: La unua temas pri tio, ke vortoj prenitaj de la plimulto de la lingvoj estas uzatataj en Esperanto, kaj la dua pri tio, ke chi-rilate oni uzu nur unu radikon (vorteron) por la ideo de la respektiva vorto fremda. Krome li atentigis pri tio, ke oni formu novajn vortojn el Fundamentaj (oficialaj) vorteroj.

Pro tempomanko en la programero aperas respondo de la preleginto chi tie: La Akademiano grandparte pravas. Sed: La prelego enfokusigas la unuan parton de Regulo 15, do la demandon "Kiun (au chu kian?) aron de lingvoj konsideri pri ilia pruntinteco?". Krome estas ne chiuokaze oportune formi konvenan vorton por iu difinita ideo el Fundamentaj (oficialaj) vorteroj. Al la preleginto ankau ne plachas chi-kuntekste la esprimo "nova vorto" por vortkunmetajho, char "nova vorto" estas vorto el nur unu radiko, kiu peras ideon ankorau ne esprimeblan per nur unu Fundamenta (oficiala) radiko au per vorto uzebla lau Regulo 15; ekzemplo: "tajdo" (≈ "alflu-deflu-ciklo"). Rilate al la esprimoj "nova vorto", "formo nova" k. s. lau Zamenhofa kompreno Andreas Kück tre rekomendas legi la tutan prelegtekston kaj/au la artikolon "Vortoj fremdaj kaj novaj vortoj che China Radio Internacia" (http://www.ipernity.com/blog/55667/114561), char: Jam estus sukceso, se chiuj diskutantoj pri tiaj aferoj uzus la saman terminaron, nome grandparte tiun de Zamenhof.

Jen ligilo al retforumo "Klasika Esperanto": http://groups.google.com/group/klasika-esperanto. Estas menciinde, ke Andreas Kück ja kontribuas al la tieaj diskutoj kaj kelkaj laborprogrameroj, sed ne rigardas sin kiel "klasikulon". La sciobazo, opinioj kaj interpretoj de gravaj pri-Esperantaj verkoj flanke de la forumanoj estas tiel diversaj, ke chi-rilate ne estas senc-have paroli pri unu klasika skolo au io simila.