Originala disertacio
La originala (germanlingva) disertacio "Quantitative Studien zum Esperanto unter besonderer Berücksichtigung der Wortbekanntheit" estas rete publikigita en ubt.opus.hbz-nrw.de/volltexte/2009/525/ . Trafa traduko de la titolo en Esperanton estas "Kvantaj studoj pri Esperanto kun speciala konsidero de la vortkonateco". La disertacion prizorgis profesoro d-ro Reinhard Köhler de la instituto pri lingvoscienca datumprilaborado de la fakultato pri lingv-, literatur- kaj komunikilsciencoj de la universitato Universität Trier, Trier, Germanujo. Per la disertacio Andreas Kück akiris la akademian gradon doktoro de filozofio. Kaj la disertacio kaj la parola ekzameno (disputacio) estis jughitaj je la noto "magna cum laude" ("tre bona"), pro kio tia estis ankau la suma noto de la doktorigho. En la menciita retejo estas koncizaj resumoj en la germana kaj angla (ili tamen ne aperas en la disertacio mem). Sekvas konciza resumo en Esperanto.
Konciza resumo en Esperanto
Kvantaj studoj estis faritaj pri la planlingvo Esperanto rilate al elektitaj problemoj de parolson-, vorter-, fraz- kaj vortsciencoj, vortofteco kaj – kiel fokuso – vortkonateco.Chefrezultoj: La parolson-oftec-distribuo de Esperanto povas esti priskribata precipe bone per la Yule-modelo; okaze de du-parolsoneca konsidero de la ekfrotaj parolsonoj rezultas iomete pli malbona adaptigho, ol okaze de unu-parolsoneca konsidero. Aplikado de la klasifika shlosilo de Altmann kaj Lehfeldt konfirmas la opinion de la plej multaj autoroj, lau kiu Esperanto estas lingvo algluema kun kelkaj trajtoj de izola lingvo. La che aliaj lingvoj trovita legho inter vortlongo kaj plursignifeco validas ankau por Esperanto. Por la ekzamenado de la interrilato inter vortkonateco kaj vortofteco kaj krome por la ekzamenado de la memtakso de la propra Esperanto-aplikpovo fare de ghiaj parolantoj estis detale prezentita kaj proponita, kiel nov-idea opcio ankau por la ekzamenado de analogaj problemoj, la metodo de logistika regresio (inkluzive de statistika fidindeco). Pri la sekvonte priskribitaj chefhipotezoj povas esti dirata jeno surbaze de la ekzamenado (oni atentu pri tio, ke chi-rilate chefhipotezoj (a) kaj (b) validas nur por tiaj Esperanto-parolantoj, kiuj taksas sian Esperanto-aplikpovon kiel sufiche bonan; chefhipotezo (c) validas ankau por tiaj Esperanto-parolantoj, kiuj taksas sian Esperanto-aplikpovon kiel ne sufiche bonan: (a) La ofteco de la fidinde konataj vortoj respondas al la oftecgrupo 7 el nau oftecgrupoj de la statistiko evoluigita de la Akademio de Esperanto („Baza Radikaro Oficiala“, BRO; oftecgrupo 1: plej oftaj vortoj). (b) Estu A la ofteco de Esperanto-vortoj fidinde konataj al homoj de gepatra lingvo el la latinida au ghermana lingvo-subfamilio. Estu B la ofteco de Esperanto-vortoj fidinde konataj al homoj de gepatra lingvo china, japana au el la finn-ugra lingvo-subfamilio. La ekzamenado montris: Inter A kaj B ne estas signifa diferenco. Tio estas: La evidenta konjekto, ke Esperanto-parolantoj de gepatra lingvo el la latinida au ghermana lingvo-subfamilio (= fonto de la plej multaj Esperanto-vortoj) havas avantaghon kaj en komparo konas pli maloftajn Esperanto-vortojn, ol chi tiajn konas Esperanto-parolantoj de aliaj gepatraj lingvoj, ne estis konfirmata de la empiria ekzamenado. (c) Che statistika fidindeco de 95% la memtakso de la propra Esperanto-aplikpovo fare de ghiaj parolantoj estas ech post 100 jaroj da lernado nur 73%. Lerndauro por fidinda aplikpovo (do 90% che 95% da statistika fidindeco) ne povis esti determinata.
Send a message
Search for a member
Katalin Kovatspro says:
www.edukado.net/pagina/Legejo/149//#700
Andreas Kueck replies:
Renato Corsetti says:
Unuarigarde min surprizas la fakto ke:
Inter A kaj B ne estas signifa diferenco. Tio estas: La evidenta konjekto, ke Esperanto-parolantoj de gepatra lingvo el la latinida au ghermana lingvo-subfamilio (= fonto de la plej multaj Esperanto-vortoj) havas avantaghon kaj en komparo konas pli maloftajn Esperanto-vortojn, ol chi tiajn konas Esperanto-parolantoj de aliaj gepatraj lingvoj, ne estis konfirmata de la empiria ekzamenado.
Mi devas legi pli bone la orgiginalan tekston de via disertacio.
Amike
Reanto
Andreas Kueck replies:
Imre Szabo says:
Andreas Kueck replies:
brilanto*pro says:
Vesperajn salutojn el Finnlando,
Robert.
Andreas Kueck replies:
ЄЭ NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Amike
Andreas Kueck replies:
Ken Miner says:
Por mi tiu evidenta konjekto ne estas evidenta. "Konas pli maloftajn Esperanto-vortojn" ne egalas al "havas avantaĝon". Ĉino, koreo, k.s. povus koni multajn maloftajn E-vortojn sen povi uzi Esperanton kun kompetento egala al tiu de ĝerman- aŭ latinid-lingvanoj. Konsiderindas ankaŭ sintakso, semantiko, kaj pragmatiko. Laŭ mi via vortumo "havas avantaĝon kaj..." estas misgvida.
Aŭ eble mi pretervidas ion...
Ken
Andreas Kueck replies:
Klaus Schlüter says:
Salutas Klaus
Andreas Kueck replies:
Ronaldo says:
mi gratulas al vi pro via rezulto rilate al via disertacio pri Esperanto. Ĝi tutcerte estas impona mejloŝtono por nia lingvo.
Elkore kaj admirante
Ĝis baldaŭ en Herzberg
Ronaldo
Andreas Kueck replies:
Elkoran dankon! Ghis baldau en Herzberg.
Amike
Andreas
Alke Geveke says:
Mia kara Andreas,
elkore gratulas via samklubanino el Nov-Anglio.
En Herzberg ni festos vian doktorighon kaj mi achetos sukon au ech shaumvinon por vi!
Kore salutas
Alke
Andreas Kueck replies:
Elkoran dankon! Ghis baldau en Herzberg.
Amike
Andreas
Lydia Lindla (Ly) says:
Elkorajn gratulojn al vi! Kun admiro, amike el Estonio
Andreas Kueck replies:
Elkoran dankon.
Amike
Andreas
Ludolfo / Rudolf Koppel says:
Andreas Kueck replies:
Elkoran dankon.
Amike
Andreas
Johan Derks says:
Elkoran gratulon. Kiam mi donos al mi la tempon, mi shatos dechifri kio estas la Yule-modelo, la klasifika shlosilo de Altmann kaj Lehfeldt kaj chu algluema havas la saman signifon kiel aglutina. Fakte mi ne dubas, char algluema shajnas al mi bona skemisma alternativo !
Mi estas fiera ke vi estas en nia grupo Klasika-Esperanto@googlegroups.com !
Via, Johan Derks
Andreas Kueck replies:
Elkoran dankon.
Amike
Andreas
Toeko says:
Ed Robertson says:
Mi kore gratulas pri la doktorigho. Mi ankorau ne legis la tuton de via disertacio, sed viaj konkludoj ja estas interesaj.
Alles Gute
Ed
Andreas Kueck says:
http://www.sonntagsjournal.de/sjnz/100103_SJNZ_015.pdf .
La dirita artikolo kaj Esperanta traduko jam aperis en la gazeto de mia Esperanto-klubo:
http://www.esperanto.de/unterweser/eoga25.pdf .