Enkonduko

Kimura (2008) citas el flugfolio, verkita de Kubota Taro, ke lau tiu chi unu el la du perspektivoj de Esperanto estas "'la [...] «ideala solvo» [...] ke idealistoj proponos neologismo[j]n el ne-europaj lingvoj kaj tre malrapide shanghos Esperanton en pli neutralan lingvon.'" La tie uzita esprimo "neologismo" estas vorto ja oficialigita (Cart 1919), sed ne oficiale difinita au tradukita. En Waringhien (2002: 781) estas donitaj du signifoj: "1 Vorto, enkondukita en iun lingvon, kie ghi ghis tiam ne estis uzata" kaj "2 Lau la teorio de Z., nova formo de vorto fundamenta, uzebla paralele kun ghi, sed neniam ghin malaperigonta." El Welger (1999) estas konkludeble, ke en tiu dua signifo la esprimo "vorto fundamenta" celas vorton Fundamentan au oficialan. La fakto, ke en iuj artikoloj (ekzemple en Del Barrio 2007) estas uzata la plursignifhava esprimo "neologismo" sen klarigo, kiusignife ghi estu komprenata, instigis la autoron de tiu chi artikolo prezenti jenon:

  1. cele al unueca terminaro la norman bazon pri specoj de vortoj (rilate al Fundamenteco, oficialeco, uzebleco lau Regulo 15 kaj noveco) kaj pri formoj novaj;
  2. la rezulton de specimena esplorado de la uzado de vortoj fremdaj kaj novaj vortoj en Esperanto-elsendoj de China Radio Internacia, do en Esperanto uzata en lingva kulturkomunumo alia ol la okcidenta.

Fundamenta au oficiala vorto (Akademi-Vortara vorto)

Lau Akademio de Esperanto (eldoninto) (1958) "Fundamenta estas vorto trovebla en la 'Fundamento de Esperanto' [...] Oficiala estas vorto aldonita al la 'Universala Vortaro' per decido de la Akademio au de la antaua Lingva Komitato." La tiel karakterizataj vortoj estas en la (reta) Akademia Vortaro (Wennergren 2008). Tial en tiu chi artikolo ili estas nomataj "Akademi-Vortaraj vortoj". Ilia nombro (sen kunmetajhoj) estas proksimume 5000. Kvankam inter ili ja estas kelkaj eble nur tre malofte uzataj vortoj (ekzemple "anagalo"), lau sia statuso ili devus almenau teorie konsistigi ian komunan vortprovizon de chiuj esperantistoj. Tamen ne en chiuj okazoj oni trovas taugan Akademi-Vortaran vorton (au taugan kunmetajhon el tiaj). Ekzemplo: La vorto "leno" (vorto trovebla en Krause 2007: 435; temas pri parto [koridoro] de strato au shoseo) ne estas Akademi-Vortara vorto.

Vorto uzebla lau Regulo 15 (vorto fremda)

Vorto fremda estas vorto uzebla lau Regulo 15 (Zamenhof 199110: 56; 61; 67; 73; 78-79). Temas do pri fremda vorto prenita de la plimulto de la lingvoj el unu fonto. Lau Zamenhof (1925: 24) vortoj fremdaj "apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ghia naskigho". Lau Cart (1919) tiaj vortoj ech ne bezonas oficialigon. Malgrau chi tio iuj estis oficialigitaj kaj tial estas ankau Akademi-Vortaraj vortoj. Pri la problemo, kiuj au kiaj lingvoj estas konsiderindaj rilate al la plimulto de la lingvoj vidu Kück (2008a). Okaze de la ekzemplo "leno" oni kredeble ne trovas sufichajn argumentojn por konvinki sin, ke temas pri vorto fremda en la senco de Regulo 15. Ghenerale la bono pri vorto fremda estas, ke oni povas aserti, resendante al Regulo 15 kaj precipe Zamenhof (1925: 24), ke ghi ja jam apartenas al Esperanto. Tial oni povas facile kontesti la eventualan riprochon ne-necese pligrandigi la vortprovizon de Esperanto per novaj vortoj ("nova vorto" estas alia afero prezentita sube). Problemoj tamen estas:

  • Vorto fremda (se ghi ne estas ankau Akademi-Vortara vorto) ne estas en iu oficiala listo (kontraste al la Akademi-Vortaraj vortoj); sekve la statuso estas kontestebla.
  • Eble sin proponas pluraj variantoj (ekzemple "ekzota" kaj "ekzotika" [Krause 1999: 172]; do estas malpli la "chu-uzi-en-Esperanto?"-problemo ol la "kiel-uzi-en-Esperanto?"-problemo).

Formo nova

Formo nova estas tio, pri kio trafas jena teksto de la Antauparolo al la Fundamento (Zamenhof 199110: 48): "Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova." Ekzemplo: Per la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Albaut 1976) la autoritata centra institucio (t. e. la Akademio de Esperanto) oficialigis la iaman formon novan "bugheto" (paralele uzebla al la tiam jam oficiala vorto "budgheto" [kun "d"]). Per chi tio "bugheto" chesis esti formo nova kaj ighis Akademi-Vortara vorto. Se la Akademio ne estus oficialiginta tiun chi vorton kaj se oni ne vidas en ghi vorton fremdan en la senco de Regulo 15, tiam ghia uzo certe estus rigardebla kiel malobeo de la supre citita atentigo de la Antauparolo. Tial kredeble estas malrekomendinde uzi tian formon novan, kiu ne havas ian aprobon de la prilingve autoritata institucio. Ankau kiel tia malobeo tre kredeble estas rigardebla la uzado de "na" (= formo nova [al n-finajho lau Regulo 2] por marki la akuzativon) kaj "far" (formo nova [al "de" lau Regulo 6] por marki la aganton en pasiva frazo). Rilate al "na" ankau lau Wennergren (2007) "temas pri neakceptebla reformo de la lingvo". Lau Albaut (1991: 73) rilate al "far" la siatempa Akademi-prezidanto decidis apliki la Akademi-statutan artikolon n-ro 23 pri "lingva novajho" al la respektiva vochdonado (bezono je du-trion-plimulto); rezulto: Aprobo de "far" ne estis atingata. Do: Antau ekuzo "na" kaj "far" tre kredeble postulas ian aprobon de la prilingve autoritata institucio, char ili estas formoj novaj. Formo nova estas neologismo lau la difino de Zamenhof (Waringhien 2002: 781; Welger 1999). "Leno" certe ne estas formo nova, kaj ghia uzado ne malobeas la supre cititan atentigon de la Antauparolo. Cetere: En la esprimo formo nova la vorto nova ne nepre signifas ion lau-aghe novan.

Nova vorto

Nova vorto estas vorto, pri kiu trafas jena teksto de la Antauparolo al la Fundamento (Zamenhof 199110: 47): "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsilighado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej autoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke chiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj chi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone chiam peni uzadi nur vortojn el la 'Fundamento' char nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia autoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel 'Aldonon al la Fundamento'". Nova vorto estas vorto por tia ideo, por kiu mankas samsignifa simpla Akademi-Vortara vorto kaj kiu ne estas rigardata kiel vorto fremda en la senco de Regulo 15. (En tiu chi kunteksto ekzemple "maldekstra" jam ne estas rigardebla kiel simpla, char ghi entenas pli ol unu signifon perantan vorteron, nome "mal'" kaj "dekstr'".) Nova vorto tre kredeble estas ekzemple "tajdo": Ghi ne estas Akademi-Vortara vorto. Ghi kredeble ne estas rigardebla kiel vorto fremda en la senco de Regulo 15. Oni ankau ne suspektu la vorton "tajdo", ke ghi estas formo nova: "Tajdo" peras la ideon de "pro-intermas-altirforta marciklo", "alflu-deflu-ciklo" – oni ne povas esprimi la ideon de "tajdo" nur per simpla Akademi-Vortara vorto. Ankau "leno" tre kredeble estas nova vorto. Lau Welger (1999) estas tiel, ke Zamenhof diferencigis inter nova vorto kaj neologismo (chi lasta estas nomata formo nova en tiu chi artikolo kaj en Zamenhof 199110: 48). Cetere: Ankau en la esprimo nova vorto la vorto nova ne nepre signifas ion lau-aghe novan.

Pliaj ekzemploj

De kiuj vortspecoj estas la landnomo "Germanio"? Ghi ne estas Akademi-Vortara vorto. Ghi kredeble ne estas rigardebla kiel Regul-15-vorto (vorto fremda). Kiel "German'i'o" ghi entenas anstatau "-uj-" la formon novan "-i-", kiu estas oficiale aprobita (sed ne oficialigita!) per la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Albaut 1976). Lau tiu chi vidpunkto "Germanio" estas aprobita formo nova. Kiel "Germani'o" (do kun la radiko "Germani'") ghi estas nova vorto por peri la ideon "German'uj'o". Resume "Germanio" estas rigardebla au kiel (aprobita) formo nova au kiel nova vorto. La uzado de "Germanio" ne malobeas la nun validan prilingvan normaron.

De kiuj vortspecoj estas la en Waringhien (2002: 199) listigita prepozicio "cis" (ideo: "maltrans", "chi-flanke de")? "Cis" ne estas Akademi-Vortara vorto kaj kredeble ne rigardebla kiel Regul-15-vorto (vorto fremda). Se oni rigardas "trans", "chi" kaj "de" ne kiel signifhavajn (semantikajn/leksikajn) vorterojn (morfemojn), sed nur kiel funkci-havajn vorterojn, tiam oni povas rigardi "cis" kiel formon novan. Alie "cis" estas rigardebla kiel nova vorto.

Alia argumento por tio, vidi en la prepozicioj "cis", "na" kaj "far" formojn novajn, estas jeno: En tre multaj lingvoj certaj vortkategorioj estas fermitaj, t. e. ili ne emas akcepti novajn membrojn (almenau ne dum relative longa tempo). Pri Esperanto oni nepre povus rigardi la vortkategoriojn artikolo, konjunkcio, prepozicio kaj pronomo (eble ankau interjekcio kaj numeralo) kiel fermitajn vortkategoriojn kaj tial vidi en la menciitaj prepozicioj formojn novajn.

Kiel kion oni povas nun rigardi la vorton "hhino" (lau Waringhien 2002: 454 Zamenhof uzis "Hhinujo")? Tre kredeble "hhino" jam ne estas rigardebla kiel vorto fremda en la senco de Regulo 15, char de 2007 la vorto "chino" estas Akademi-Vortara vorto. Ghin oni nepre povas rigardi kiel oficiale fiksitan formon de lau Regulo 15 uzebla vorto. Sekve oni ech prave povas malrekomendi aliajn eblajn formojn (inkluzive de "hhino"). En tiu chi senco nun la arhhaismo "hhino" nepre estas rigardebla kiel (ne konsilinda) formo nova ...

China Radio Internacia

China Radio Internacia estas nun la nura shtata radio-servo, kiu plurajn fojojn en chiu tago per radio-ondoj disaudigas unuhoran Esperantlingvan programon (frekvencoj: vidu Kück 2008b). La elsendoj estas lauvice direktataj al Japanujo kaj Kore-ujo, sud-orienta Azio, Europo kaj Latin-Ameriko kaj lau la cel-regiono varias nek pri enhavo nek pri vort-elekto nek pri lingvostilo.

De la 13-a ghis 20-a de Decembro 2008 la autoro auskulte observadis lau vort-uzado Esperanto-elsendojn de China Radio Internacia permallongonde. La plej multaj vortoj tie uzataj estas Akademi-Vortaraj vortoj (au kunmetajhoj el tiaj). Ne-aprobitaj formoj novaj ne estis rimarkataj (krom eble okaze de "navigado" kaj "spaciala", vidu tie en la sekvaj listoj). Jenaj lau-pritakse de la autoro kredeble vortoj fremdaj estis auditaj; temas pri "tre internaciaj vortoj" lau la kriterio proponita en Kück (2008a):

  • afgana
  • akomodi
  • angola
  • avangardaj
  • Bangladesho
  • bonzo
  • budaisman
  • buroo
  • financa cunamo
  • chigong-terapio
  • defensivo
  • deflacio
  • divergho
  • ekspertan
  • fortunon
  • frekvencoj
  • hinda
  • hindia [= hindia lingvo]
  • humura
  • inflacio
  • jado
  • Kariba
  • kilohercoj
  • konfuceismo
  • Sekureca Konsilio de Unuighintaj Nacioj
  • korea
  • Latin-Amerika
  • magnato
  • mikroondajn fornojn
  • naci-minoritatoj
  • misila
  • monitoran
  • navigado [eble anstataue rigardebla kiel formo nova pro la jam oficialigita vorto "navigacio"]
  • Nepalo
  • nuklea
  • Olimpikoj
  • granda pando
  • partneroj
  • regreso
  • sutroj
  • taoismo
  • teamo
  • teknologio
  • telesensa
  • kontrau-terorisma

Jenaj novaj vortoj estis auditaj (eble iujn el ili oni povas rigardi anstataue kiel vortojn fremdajn, se oni uzas alian kriterion):

  • adjunkto
  • adoleskantoj
  • agnoski
  • aprezu [eble ankau au anstataue "aprecu"; la autoro ne estas certa]
  • celebris
  • chantaghis
  • charto
  • chicheronino
  • damaghataj
  • diurnoj
  • ekspliciti
  • ekspliki
  • elimini
  • fajnigon [eble misaudita vorto]
  • ferocado [eble misaudita vorto]
  • fonduso
  • ideogramo
  • inghenierio
  • integreco, integrigho
  • investantoj
  • komandoro
  • klauzo
  • latenta
  • mitingo
  • noc-gaso-ellaso
  • pitoreske
  • precedenca
  • premiero
  • prioritataj
  • raraj
  • relikvo
  • secesiigaj, secesiista
  • spaciala [eble anstataue rigardebla kiel formo nova pro la jam oficialigita vorto "kosmo"]
  • tajdo [ghi estis uzita en metafora signifo]
  • totala

Pri la auditaj landnomoj "Afganio", "Chinio", "Francio", "Hindio", "Japanio", "Koreio", "Mongolio", "Rusio", "Somalio", "Turkio": Anstatau ebla "-uj'o" estis uzata senescepte "-io", t. e.:

  • okaze de chiuj el ili novaj vortoj (lau la rigardmaniero "Chini'o") resp.
  • okaze de "Chinio", "Francio", "Japanio", "Rusio", "Turkio" aprobitaj formoj novaj (lau la rigardmaniero "Chin'i'o").

Kromajho pri lingvostilo: El forumaj diskutoj estas konata al la autoro la opinio, ke vortigoj kiel "nomighas", "sin trovas" kaj "trovighas" estas malfacile pereblaj al ne-europlingvaj lernantoj de Esperanto. Estas tamen interese, ke la tri menciitaj vortigoj estis uzitaj en la elsendo de China Radio Internacia de la 20-a de Decembro 2008.

Fonto de la plej multaj vortoj fremdaj kaj deveno de la plej multaj novaj vortoj estas lingvoj, kiuj apartenas ne al la orientazia, sed al la okcidenta lingva kulturkomunumo; pri lingvaj kulturkomunumoj vidu Kück (2008a).

Konkludo:

Evidente precipe tiaj novaj vortoj estas senprobleme uzeblaj, pri kiuj estas konstatebla jeno:

Ili estas uzataj ankau en la Esperanto de lingv-kulturkomunuma medio alia ol tiu de la devenlingvo. Ekzemplo: La vorto "precedenca" devenas de la latina (medio: okcidenta lingva kulturkomunumo) kaj estas uzata en Esperanto-elsendo de China Radio Internacia (medio: orientazia lingva kulturkomunumo).

El tio chi oni bonvole ne nepre konkludu, ke tiaj novaj vortoj, pri kiuj ne estas konstatebla la supre menciita trajto, ne estas senprobleme uzeblaj.

Al iuj ne plachas, ke en Esperanto relative multaj novaj vortoj (eble ech vortoj entute) devenas de Europaj lingvoj (ekzemple Corsetti 2006 "provas defendi la facilan, regulan, kaj laueble ne-europan, Esperanton"). Tamen: Novaj vortoj por si mem jam estas pravigeblaj per la supre citita teksto de la Antauparolo (Zamenhof 199110: 47), kaj novaj vortoj devenaj de Europaj lingvoj estas krome pravigeblaj tiel:

  1. lau-norme per la Bulonja Deklaracio, paragrafo 4, frazo 6 (Zamenhof 199110: 37): "... pro plena unueco de la lingvo al chiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu trovighas en la verkoj de la kreinto de Esperanto ..."; tre multaj vortoj de Esperanto ech kun intenco de ghia iniciatinto devenas de Europaj lingvoj (Zamenhof 199218: 284); enkonduko de pliaj novaj vortoj Europdevenaj estas rigardebla kiel tiurilata "imitado" de Zamenhofa stilo;
  2. lau-sperte per tio, ke ekzemple China Radio Internacia uzas nepre novajn vortojn devenajn de lingva kulturkomunumo alia ol la orientazia (ofte de la okcidenta)

Per tio chi la autoro tamen ne volas instigi enkondukadi novajn vortojn (chu Europdevenajn, chu ne-Europdevenajn), sed sole kaj sobre prezenti la launorman kaj lauspertan realon. Se oni volas eviti novan vorton (tia evito lau la autoro estas aspirinda!), la autoro rekomendas konsulti Corsetti, Lowenstein (2008).

Resumo

Surbaze de la por Esperanto prilingve decida normaro estas en tiu chi artikolo prezentitaj jenaj kvar specoj de vortoj lau sia statuso:

  • Akademi-Vortara vorto: Vorto Fundamenta (ekzemple "maro") au oficiala (ekzemple "bugheto"); trovebla en la Akademia Vortaro (Wennergren 2008)
  • Vorto fremda: Vorto uzebla lau Regulo 15 (do Regul-15-vorto; ekzemple: "bonzo"); pli: vidu Kück (2008a)
  • Formo nova: Tio, pri kio trafas jena teksto de la Antauparolo al la Fundamento (Zamenhof 199110: 48): "Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova." Ekzemploj: "Na" (= formo nova [al n-finajho lau Regulo 2] por marki la akuzativon) kaj "far" (formo nova [al "de" lau Regulo 6] por marki la aganton en pasiva frazo). Formo nova estas evitinda krom okaze de ia aprobo de la prilingve autoritata institucio. Formo nova estas neologismo lau Zamenhofa difino (Waringhien 2002: 781; Welger 1999).
  • Nova vorto: Vorto, pri kiu trafas jena teksto de la Antauparolo al la Fundamento (Zamenhof 199110: 47): "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsilighado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej autoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke chiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo ..." Nova vorto estas vorto por tia ideo, por kiu mankas samsignifa simpla Akademi-Vortara vorto kaj kiu ne estas rigardata kiel vorto fremda en la senco de Regulo 15. Ekzemploj: "leno", "tajdo". Lau Welger (1999) estas tiel, ke Zamenhof diferencigis inter nova vorto kaj neologismo (chi lasta estas nomata formo nova en tiu chi artikolo kaj en Zamenhof 199110: 48).

Vere malkonsilinda estas do la uzado de sole tia formo nova, kiu ne iel estas aprobita de la prilingve autoritata institucio.

Auskulta observado de Esperanto-elsendoj de China Radio Internacia montris pri la de ghi uzataj vortoj: Fonto de la plej multaj vortoj fremdaj kaj deveno de la plej multaj novaj vortoj estas lingvoj, kiuj apartenas ne al la orientazia, sed al la okcidenta lingva kulturkomunumo. Pri la auditaj landnomoj ("Chinio" ktp.): Anstatau ebla "-uj'o" estis uzata senescepte "-io", t. e. novaj vortoj (lau la rigardmaniero "Chini'o") resp. aprobitaj formoj novaj (lau la rigardmaniero: "Chin'i'o").

Konkludo:

Evidente precipe tiaj novaj vortoj estas senprobleme uzeblaj, pri kiuj estas konstatebla jeno:

Ili estas uzataj ankau en la Esperanto de lingv-kulturkomunuma medio alia ol tiu de la devenlingvo. Ekzemplo: La vorto "precedenca" devenas de la latina (medio: okcidenta lingva kulturkomunumo) kaj estas uzata en Esperanto-elsendo de China Radio Internacia (medio: orientazia lingva kulturkomunumo).

El tio chi oni bonvole ne nepre konkludu, ke tiaj novaj vortoj, pri kiuj ne estas konstatebla la supre menciita trajto, ne estas senprobleme uzeblaj. Se oni volas eviti novan vorton (tia evito lau la autoro estas aspirinda!), la autoro rekomendas konsulti Corsetti, Lowenstein (2008).

Referencoj

Akademio de Esperanto (eldoninto) (1958): Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 1 (Decembro 1958). [Sen loko].
Albaut, André (1976): Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press.
Albaut, André (1991): Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 11 – Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Sablé-sur-Sarthe, Coconnier.
Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Corsetti, Renato (2006): Re: Pochi / boleg-kuiri, hoso / fleksebla tubo. Mesagho http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/10134 14-a de Decembro 2008.
Corsetti, Renato; Lowenstein, Anna (2008): Simplaj samsignifaj vortoj http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj 14-a de Decembro 2008.
Del Barrio, Toño (2007): La normala lingvo. En: Libera Folio http://www.liberafolio.org/2007/normalalingvo/ 18-a de Decembro 2008.
Kimura, Goro Christoph (2008): Chu eblas deeuropigi Esperanto?. http://www.bonalingvo.it/index.php/Orienta_Esperanto:_KIMURA_Goro_Christoph 18-a de Decembro 2008.
Krause, Erich-Dieter (1999): Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg, Buske.
Krause, Erich-Dieter (2007): Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg, Buske.
Kück, Andreas (2008a): Tre internaciaj vortoj (TIV) – rezonado pri Regulo 15. http://www.ipernity.com/blog/55667/106431 14-a de Decembro 2008.
Kück, Andreas (2008b): Esperanto: Radio-elsendoj per mallongondo, mezondo kaj satelito; letero al sendostacio; mallongondo-auskultado ghenerale (ofte metitaj demandoj) http://www.akueck.de/eodx.htm 19-a de Decembro 2008.
Waringhien, Gaston (2002): La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Welger, Helmut (1999): Kontribuoj al la norma Esperantologio. http://www.homaranismo.info/Kontribuoj.htm 5-a de Novembro 2008.
Wennergren, Bertilo (2007): Pri la na-ismo. http://lingvakritiko.com/2007/08/21/pri-la-na-ismo/ 20-a de Decembro 2008.
Wennergren, Bertilo (2008): Akademia Vortaro.
http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html?s=h 14-a de Decembro 2008.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (1925): Lingvaj respondoj (plena kolekto). Paris, Esperantista Centra Librejo.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199218): Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto. Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio.