About this blog

  • 9 posts
  • 8 017 visits / 1 comment
October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

October 3rd, 2009

Internacieco de vorto kaj ties uzebleco lau Regulo 15: rekomendata testo

Enkonduko

Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko (Zamenhof 199110: 56; 61; 67; 73; 78-79) instruas, kiel vortoj fremdaj (tio estas tiuj, kiujn prenis la plimulto de la lingvoj el unu fonto) estas uzataj en Esperanto. (La vorto "prenis" chi-kuntekste signifas, ke en la preninta lingvo la prenita vorto estas same au simile elparolata au skribata, kiel en la fonto.) Lau la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (Cart 1919) temas pri "'internaciaj vortoj' [...] kiuj per si mem (lau § 15) estas jam esperantaj" – ech sen oficialeco. Tio chi estas subtenata en la dirita aldono per resendo al Zamenhof (1925: 24): Lau li uzado de tiaj vortoj ne "prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj", sed "lau la § 15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ghia naskigho" kaj "havas en nia lingvo (lau la § 15) la plenan rajton de ekzistado". Ordinare ne estas oportune esplori la ekzistantajn milojn da lingvoj pri tio, chu la plimulto el ili prenis la koncernan vorton. Por taksi la internaciecon de vorto la autoro en sia prelego kadre de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko prezentis metodon (Kück 2009c). Al ghi en retforuma diskuto Wennergren (2009) atribuis la esprimon "testo". (Krome lau Corsetti 2009 la metodo ankorau "bezonas perfektigon", sed tian li ne specifis.) Iomete modifita metodo, nun nomata "rekomendata testo", estas chi tie prezentata: Per ghi oni povas facile taksi la internaciecon de vorto surbaze de launome ne-fiksita aro de malmultaj lingvoj, tamen kun konsidero de iliaj aparteneco al almenau du lingvaj kulturkomunumoj kaj lingva parenceco. Rezulto de tiu chi testo ne estu rigardata kiel oficiala au definitiva jugho pri internacieco au uzebleco de vorto lau Regulo 15, sed nur kiel indiko trafa kaj helpa en kredeble ne chiuj, sed multaj okazoj (se rezulte de la testo vorto nek Fundamenta nek oficiala, kiel ekzemple "tajdo", ne montrighas tiel internacia, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15, tio chi ne nepre signifas, ke la vorto entute ne estas uzebla; ghi eble estas uzebla kiel nova vorto lau Zamenhof 199110: 47). Oni tamen chiuokaze konsideru, kiugrade estas oportune esprimi ideon (ekzemple tiun de "fauno") per kunmetajho el Fundamentaj au oficialaj vortoj au afiksoj (pri la dirita ekzemplo: "bestaro"). Plia ekzemplo: Por la elekto de la oportuna esprimo Wells (1978: 62) konsideras la cirkonstancojn kaj "parolante kun laiko [...] eble uzus la esprimon frota sono, parolante kun kolego-fonetikisto [...] certe dirus frikativo". Se por la koncerna ideo jam estas ech simpla Fundamenta au oficiala radiko, oni uzu tian, ekzemple la oficialajn radikojn "chin'", "japan'" kaj "meteorologi'" (anstatau la al ili surbaze de Zamenhof 199110: 48 almenau nun kiel formojn novajn rigardeblajn "hhin'" resp. "nipon'" resp. "meteologi'", char rekomendi formojn novajn au tiajn almenau deklari tolerataj, tio chi estas afero de la prilingve autoritata institucio).

Rekomendata testo

Vorto estas rigardata (ne deklarata!) kiel tiel internacia, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15, se oni konstatas tion:

El unu fonto la vorton prenis kaj esence samsignife uzas tri lingvoj, el kiuj apartenas

  1. almenau unu al la okcidenta lingva kulturkomunumo,
  2. almenau unu al la islama, hinda au orientazia lingva kulturkomunumo kaj
  3. chiuj al malsamaj lingvosubfamilioj de kiuj ajn lingvofamilioj;

kaj krome ne estas evidente, ke alian vorton prenis kaj esence samsignife uzas pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la supraj trajtoj 1 ghis 3.

Sekvas ekzemploj, informoj pri lingvaj kulturkomunumoj kaj lingvosubfamilioj kaj krome pruvo de la taugeco de la rekomendata testo. Konsiletoj pri la ekzamenado de lingvoj rilate al tio, chu ili prenis koncernan vorton, estas donitaj en Kück (2009b).

Ekzemplo 1: "papajo"

Oni konstatas ekzemple per helpo de la plurlingva reta enciklopedio Vikipedio (2009), ke la vorton, kies ideon en Esperanto oni estas esprimonta per "papajo", el la arauaka prenis kaj esence samsignife uzas jenaj lingvoj:

  1. la germana ("Papaya"; okcidenta lingva kulturkomunumo; ghermana lingvosubfamilio de la hindeuropa lingvofamilio),
  2. litova ("papaja"; okcidenta lingva kulturkomunumo; balta lingvosubfamilio de la hindeuropa lingvofamilio) kaj
  3. indonezia ("pepaya"; islama lingva kulturkomunumo; malaj-polinezia lingvosubfamilio de la austronezia lingvofamilio).

Ne estas evidente, ke alian vorton prenis kaj esence samsignife uzas pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la trajtoj 1 ghis 3 donitaj en la chapitro "Rekomendata testo". Sekve oni rigardas la vorton "papajo" kiel tiel internacian, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15.

Ekzemplo 2: "diodo"

Oni konstatas ekzemple per helpo de la plurlingva reta enciklopedio Vikipedio (2009), ke la el du vortoj, prenitaj el la greka, kunmetitan vorton, kies ideon en Esperanto oni estas esprimonta per "diodo", esence samsignife uzas jenaj lingvoj:

  1. la pola ("dioda"; okcidenta lingva kulturkomunumo; slava lingvosubfamilio de la hindeuropa lingvofamilio),
  2. turka ("diyot"; islama lingva kulturkomunumo; turkeca lingvosubfamilio de la altaja lingvofamilio) kaj
  3. vjetnama ("điốt bán dẫn"; orientazia lingva kulturkomunumo; mon-hhmera lingvosubfamilio de la australazia lingvofamilio).

Ne estas evidente, ke alian vorton prenis kaj esence samsignife uzas pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la trajtoj 1 ghis 3 donitaj en la chapitro "Rekomendata testo". Sekve oni rigardas la vorton "diodo" kiel tiel internacian, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15.

Ekzemplo 3: "sokero"

Oni konstatas ekzemple per helpo de la plurlingva reta enciklopedio Vikipedio (2009), ke la vorton, kies ideon en Esperanto oni estas esprimonta per "sokero", el la angla (kie ghi estas mallongigo de "association football") prenis kaj esence samsignife uzas jenaj lingvoj:

  1. la irlanda ("sacar"; okcidenta lingva kulturkomunumo; kelta lingvosubfamilio de la hindeuropa lingvofamilio),
  2. afrikansa ("sokker"; okcidenta lingva kulturkomunumo; ghermana lingvosubfamilio de la hindeuropa lingvofamilio) kaj
  3. cebua ("saker"; eble rigardebla kiel lingvo apartenanta al la islama lingva kulturkomunumo, char la cebua estas parolata interalie en Mindanao, filipina insulo, de kies loghantoj proksimume triono estas islamanoj; malaj-polinezia lingvosubfamilio de la austronezia lingvofamilio).

Tamen, Vikipedio (2009) ankau evidentigas, ke alian vorton (nome "futbalo") prenis kaj esence samsignife uzas pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la trajtoj 1 ghis 3 donitaj en la chapitro "Rekomendata testo". Sekve oni taksas, ke la vorto "sokero" ne estas tiel internacia, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15. Cetere: Se oni rigardas la cebuan kiel lingvon apartenantan nek al la islama nek al la hinda nek al la orientazia lingva kulturkomunumo, tiam oni kredeble ne trovas tian lingvon, kiu kaj prenis "sokero" kaj apartenas al la islama, hinda au orientazia lingva kulturkomunumo. Chi-okaze, do ech se ne estus evidente, ke la vorton "futbalo" prenis kaj uzas esence samsignife pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la trajtoj 1 ghis 3 donitaj en la chapitro "Rekomendata testo", oni rigardus "sokero" ankau kiel ne-sufiche internacian, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15.

Lingvaj kulturkomunumoj

En la rekomendata testo estas konsiderataj jenaj kvar lingvaj kulturkomunumoj (Vikipedio 2008) sen asertado, ke estas nek pli nek malpli, kaj sen asertado, ke la asigno de la menciitaj lingvoj al ili estas definitiva au ne-kontestebla:

  1. La okcidenta lingva kulturkomunumo ampleksas lingvojn de Europo au devenajn de Europo, ekzemple la afrikansan, anglan, estonan, francan, germanan, hispanan, hungaran, irlandan, litovan, rusan kaj aliajn.
  2. La islama lingva kulturkomunumo ampleksas lingvojn, kiuj estas parolataj chefe en landoj, kies kulturo kaj societo estas tre influataj de la islamo, ekzemple la araban, azerbajghanan, indonezian, malajan, persan, turkan, uzbekan kaj aliajn.
  3. La hinda lingva kulturkomunumo ampleksas lingvojn de la hinda subkontinento, ekzemple la gugharatan, hindian, tamilan, teluguan kaj aliajn.
  4. La orientazia lingva kulturkomunumo ampleksas lingvojn de la orienta Azio, ekzemple la chinan, japanan, korean, vjetnaman kaj aliajn.

Cetere: Ke entute estas pluraj kulturkomunumoj, tio chi estas ne-rekte malkontestata ekzemple en la internacia normo, kies germanlingva versio estas DIN EN ISO 12100-2:2002.

Lingvosubfamilioj

Lingvofamilioj kaj lingvosubfamilioj estas priskribitaj au listigitaj en enciklopedioj, ekzemple Vikipedio (2009) kaj Lewis [eldonisto] (200916), leksikonoj, ekzemple Bußmann (20023), Mehling [eldoninto] (1999: 926) kaj Wendt (1977), kaj krome en la internacia normo ISO 639-5:2008. La dirita normo tamen ne asignas unuopajn lingvojn al unuopaj lingvosubfamilioj. Tial povas esti pli oportune informi sin per helpo de enciklopedioj au leksikonoj pri la aparteneco de lingvo al lingvosubfamilio. Kiel lingvosubfamilion rilate al la rekomendata testo oni rigardas nur la unuan subdividon de lingvofamilio, ekzemple: La germana kaj litova apartenas al malsamaj lingvosubfamilioj de la hindeuropa lingvofamilio, nome al la ghermana resp. balta. La germana kaj sveda apartenas al la sama lingvosubfamilio (nome al la ghermana), sed al malsamaj lingvo-"subsubfamilioj", nome al la okcidentghermana resp. nordghermana. Se temas pri lingvoj, kiuj apartenas al malsamaj lingvofamilioj (ekzemple la germana, indonezia kaj japana), por la testo jam ne estas necese trovi la respektivajn lingvosubfamiliojn, char, kiuj ajn ili estas, ili estas malsamaj.

Pruvo de la taugeco de la rekomendata testo

Kiel referencon – pro manko de alia – Kück (2009a) esploris la specimenon de tiuj 606 vortoj el la Dua kaj Tria Oficialaj Aldonoj al Universala Vortaro (Cart 1919 resp. Grosjean-Maupin 1922), al kiuj la prilingve autoritata institucio oficiale atribuis – sen mencio de klara kriterio – internaciecon kaj uzeblecon lau Regulo 15. Okaze de proksimume duono de la vortoj povis esti konstatita tio (kio konsistigas la chefan parton de la supre rekomendata testo):

El unu fonto la vorton prenis kaj esence samsignife uzas tri lingvoj, pri kiuj trafas la trajtoj 1 ghis 3 donitaj en la chapitro "Rekomendata testo".

Tial estas konkludita jeno: Per la rekomendata testo oni kredeble ne trovas chiujn vortojn uzeblajn lau Regulo 15, sed al la tiel trovataj vortoj tendence atribuus internaciecon kaj uzeblecon lau Regulo 15 ankau la prilingve autoritata institucio, se ghi aplikus la saman kriterion, kiel por la dirita specimeno de la 606 vortoj el Cart (1919) kaj Grosjean-Maupin (1922). La testo do taugas por konserveme atribui internaciecon kaj uzeblecon lau Regulo 15.

Resumo

Testo estas rekomendata, per kiu oni povas facile taksi la internaciecon de vorto kaj ties uzeblecon lau Regulo 15. La testo bazighas esence sur la konstato de tio, ke la vorton prenis launome ne-fiksita aro de malmultaj lingvoj, tamen kun konsidero de iliaj aparteneco al almenau du lingvaj kulturkomunumoj kaj lingva parenceco. Rezulto de tiu chi testo ne estu rigardata kiel oficiala au definitiva jugho pri internacieco au uzebleco de vorto lau Regulo 15, sed nur kiel indiko trafa kaj helpa en kredeble ne chiuj, sed multaj okazoj. La taugeco de la rekomendata testo estas pruvita per la rezulto de ghia apliko al specimeno de tiaj vortoj, kiuj estis deklaritaj kiel internaciaj de la prilingve autoritata institucio.

Referencoj

Bußmann, Hadumod (20023): Lexikon der Sprachwissenschaft. Stuttgart, Kröner.
Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Corsetti, Renato (2009): "dumpingo". Kontribuo al la retforumo "la bona lingvo". http://groups.google.de/group/la-bona-lingvo/msg/2d489bd2483b624e?hl=eo . 5-a de Septembro 2009.
DIN EN ISO 12100-2:2003: Sicherheit von Maschinen – Grundbegriffe, allgemeine Gestaltungsgrundsätze – Teil 2: Technische Leitsätze (ISO 12100-2:2003).
Grosjean-Maupin, Émile (1922): Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Oficiala Gazeto Esperantista, volumo 8, N-ro 5-6 (82-83). Paris, Esperantista Centra Oficejo, 153-164.
ISO 639-5:2008: Codes for the representation of names of languages – Part 5: Alpha-3 code for language families and groups.
Kück, Andreas (2009a): Takso de la porcio de "tre internaciaj vortoj" en la tutajho de vortoj fremdaj en la senco de Regulo 15. http://www.ipernity.com/blog/55667/170759 1-a de Septembro 2009.
Kück, Andreas (2009b): Uzebleco de Regulo 15: konsiletoj por la ekzamenado de precipe orientaziaj lingvoj. http://www.ipernity.com/blog/55667/152584 1-a de Septembro 2009.
Kück, Andreas (2009c): Prelego "Tre internaciaj vortoj – Rezonado pri Regulo 15" kadre de la 94-a UK. http://www.ipernity.com/blog/55667/120693 1-a de Septembro 2009.
Lewis, M. Paul [eldonisto] (200916): Ethnologue: Languages of the World. Dallas, SIL International. http://www.ethnologue.com 14-a de Septembro 2009.
Mehling, Franz N. [eldoninto] (1999): Knaurs Lexikon von A bis Z. Augsburg, Weltbild Verlag.
Vikipedio (2008): Internaciaj vortoj. http://eo.wikipedia.org/wiki/Internaciaj_vortoj 5-a de Novembro 2008.
Vikipedio (2009): http://eo.wikipedia.org/wiki/ (diversaj kapvortoj estis ekzamenitaj en tiu chi reta enciklopedio por trovi diverslingvajn samsignifajhojn).
Wells, John C. (1978): Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio.
Wendt, Heinz F. (1977): Das Fischer Lexikon Sprachen. Frankfurt am Main, Fischer Taschenbuch Verlag.
Wennergren, Bertilo (2009): (la bona lingvo) Re: R: "dumpingo". Kontribuo al la retforumo "la bona lingvo". http://groups.google.de/group/la-bona-lingvo/msg/bb9eb6e326caa596?hl=eo . 5-a de Septembro 2009.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (1925): Lingvaj respondoj (plena kolekto). Paris, Esperantista Centra Librejo.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.

Published at 06:48 ( 3 comments / 348 visits )
This post is public

July 30, 2009

Prelego "Tre internaciaj vortoj – Rezonado pri Regulo 15" kadre de la 94-a UK

En la 27-a de Julio 2009 kadre de la unuhora programero "Klasika Esperanto" (subgvide de Johan Derks) Andreas Kück prezentis sian prelegon "Tre internaciaj vortoj – Rezonado pri Regulo 15" en plenplena salono Fighiera-Sikorska de Politekniko en Bjalistoko che la 94-a Universala Kongreso de Esperanto. Cheestis kelkaj anoj de la Akademio de Esperanto. Pro la cirkonstancoj (ne-disponebleco je komputilo kaj projekciilo; templimigo je dek minutoj) li povis prezenti nur per vocho kaj – ankau vere klasike – lerneja tabulo kaj kreto, kaj li devis elekti taugajn tekstpartojn el la tuto de sia prelegteksto. Chi lasta estas redonita en tiu retejo: http://www.akueck.de/tiv_r15_prelego_94uk.pdf. En ghi la efektive prezentitaj tekstpartoj estas nigraj, la ellasitaj tekstpartoj estas grizaj.

Post la prezento estighis interesaj demandoj kaj komentoj flanke de kelkaj cheestantoj:

Iu demandis, kiel estis pruvita tio, ke vorto ne estas prenita de lingvo(j). Andreas Kück respondis, ke la TIV-kriterio (prelegteksto, pagho 6) estas nur pozitiv-indika, t. e. oni povas nur trovi vortojn, kiuj plenumas la TIV-kriterion. Li menciis la (cetere oficialan) vorton "shvebi" kiel kontrau-ekzemplon de tia vorto, kiu lau oficiala dokumento de la prilingve autoritata institucio estas uzebla lau Regulo 15 kaj pri kiu li ne povis pruvi plenumecon de la TIV-kriterio.

Iu esprimis sian malaprobon pri la esprimo "Klasika Esperanto" kaj komprenigis, ke (pro akcelo de lingva demokratio) en Esperanto estu ekzemple la vorto "kitabo" anstatau "libro". Al tiu chi propono Andreas Kück respondis, ke li malsamopinias, char (kaj tion li ne povis klarigi en la programero pro tempomanko): La celo de la rezonado pri Regulo 15 ne estas malkonstrui kaj novrekonstrui la vortstokon de Esperanto, sed trovi jamajn Esperanto-vortojn, kiuj estas nek Fundamentaj nek oficialaj. (La nomon "Klasika Esperanto" tamen ankau li ne opinias bona, kion li tamen ne diris en la programero.)

Cheestanta Akademiano atentigis pri tio, ke pri la uzebleco de Regulo 15 estas pli bone havi kriterion, ol ne havi tian. Li plue atentigis pri la risko enkonduki vortojn lau Regulo 15 en Esperanton tiel, ke unueca signifo ne estas garantiata.

Pro tempomanko en la programero aperas respondo de la preleginto chi tie: La Akademiano pravas pri sia opinio pri la disponebleco de kriterio. Sed estas al la Akademio tian starigi au almenau rekomendi. Krome lau Zamenhof oni ne enkondukas vortojn per Regulo 15, char vortoj uzeblaj lau Regulo 15 apartenas al Esperanto jam dekomence (griza prelegteksto, pagho 2). Pri la problemo de unueca signifo de vortoj: Tio chi estas problemo de ne nur Regul-15-vortoj, sed ghenerala problemo de ankau ali-specaj vortoj. Chi-rilate estas rimarkinde, ke estis ghuste la prilingve autoritata institucio, kiu oficialigis kelkcentojn da vortoj sen tio, doni difinojn en Esperanto au tradukojn en nacilingvojn.

Alia cheestanta Akademiano atentigis pri tio, ke Regulo 15 konsistas el du partoj: La unua temas pri tio, ke vortoj prenitaj de la plimulto de la lingvoj estas uzatataj en Esperanto, kaj la dua pri tio, ke chi-rilate oni uzu nur unu radikon (vorteron) por la ideo de la respektiva vorto fremda. Krome li atentigis pri tio, ke oni formu novajn vortojn el Fundamentaj (oficialaj) vorteroj.

Pro tempomanko en la programero aperas respondo de la preleginto chi tie: La Akademiano grandparte pravas. Sed: La prelego enfokusigas la unuan parton de Regulo 15, do la demandon "Kiun (au chu kian?) aron de lingvoj konsideri pri ilia pruntinteco?". Krome estas ne chiuokaze oportune formi konvenan vorton por iu difinita ideo el Fundamentaj (oficialaj) vorteroj. Al la preleginto ankau ne plachas chi-kuntekste la esprimo "nova vorto" por vortkunmetajho, char "nova vorto" estas vorto el nur unu radiko, kiu peras ideon ankorau ne esprimeblan per nur unu Fundamenta (oficiala) radiko au per vorto uzebla lau Regulo 15; ekzemplo: "tajdo" (≈ "alflu-deflu-ciklo"). Rilate al la esprimoj "nova vorto", "formo nova" k. s. lau Zamenhofa kompreno Andreas Kück tre rekomendas legi la tutan prelegtekston kaj/au la artikolon "Vortoj fremdaj kaj novaj vortoj che China Radio Internacia" (http://www.ipernity.com/blog/55667/114561), char: Jam estus sukceso, se chiuj diskutantoj pri tiaj aferoj uzus la saman terminaron, nome grandparte tiun de Zamenhof.

Jen ligilo al retforumo "Klasika Esperanto": http://groups.google.com/group/klasika-esperanto. Estas menciinde, ke Andreas Kück ja kontribuas al la tieaj diskutoj kaj kelkaj laborprogrameroj, sed ne rigardas sin kiel "klasikulon". La sciobazo, opinioj kaj interpretoj de gravaj pri-Esperantaj verkoj flanke de la forumanoj estas tiel diversaj, ke chi-rilate ne estas senc-have paroli pri unu klasika skolo au io simila.

Published at 16:53 ( 3 comments / 511 visits )
This post is public

May 23, 2009

Koncizaj informoj pri la doktoriga disertacio de Andreas Kück pri kvantaj studoj pri Esperanto kun speciala konsidero de la vortkonateco

Originala disertacio

La originala (germanlingva) disertacio "Quantitative Studien zum Esperanto unter besonderer Berücksichtigung der Wortbekanntheit" estas rete publikigita en ubt.opus.hbz-nrw.de/volltexte/2009/525/ . Trafa traduko de la titolo en Esperanton estas "Kvantaj studoj pri Esperanto kun speciala konsidero de la vortkonateco". La disertacion prizorgis profesoro d-ro Reinhard Köhler de la instituto pri lingvoscienca datumprilaborado de la fakultato pri lingv-, literatur- kaj komunikilsciencoj de la universitato Universität Trier, Trier, Germanujo. Per la disertacio Andreas Kück akiris la akademian gradon doktoro de filozofio. Kaj la disertacio kaj la parola ekzameno (disputacio) estis jughitaj je la noto "magna cum laude" ("tre bona"), pro kio tia estis ankau la suma noto de la doktorigho. En la menciita retejo estas koncizaj resumoj en la germana kaj angla (ili tamen ne aperas en la disertacio mem). Sekvas konciza resumo en Esperanto.

Konciza resumo en Esperanto

Kvantaj studoj estis faritaj pri la planlingvo Esperanto rilate al elektitaj problemoj de parolson-, vorter-, fraz- kaj vortsciencoj, vortofteco kaj – kiel fokuso – vortkonateco.Chefrezultoj: La parolson-oftec-distribuo de Esperanto povas esti priskribata precipe bone per la Yule-modelo; okaze de du-parolsoneca konsidero de la ekfrotaj parolsonoj rezultas iomete pli malbona adaptigho, ol okaze de unu-parolsoneca konsidero. Aplikado de la klasifika shlosilo de Altmann kaj Lehfeldt konfirmas la opinion de la plej multaj autoroj, lau kiu Esperanto estas lingvo algluema kun kelkaj trajtoj de izola lingvo. La che aliaj lingvoj trovita legho inter vortlongo kaj plursignifeco validas ankau por Esperanto. Por la ekzamenado de la interrilato inter vortkonateco kaj vortofteco kaj krome por la ekzamenado de la memtakso de la propra Esperanto-aplikpovo fare de ghiaj parolantoj estis detale prezentita kaj proponita, kiel nov-idea opcio ankau por la ekzamenado de analogaj problemoj, la metodo de logistika regresio (inkluzive de statistika fidindeco). Pri la sekvonte priskribitaj chefhipotezoj povas esti dirata jeno surbaze de la ekzamenado (oni atentu pri tio, ke chi-rilate chefhipotezoj (a) kaj (b) validas nur por tiaj Esperanto-parolantoj, kiuj taksas sian Esperanto-aplikpovon kiel sufiche bonan; chefhipotezo (c) validas ankau por tiaj Esperanto-parolantoj, kiuj taksas sian Esperanto-aplikpovon kiel ne sufiche bonan: (a) La ofteco de la fidinde konataj vortoj respondas al la oftecgrupo 7 el nau oftecgrupoj de la statistiko evoluigita de la Akademio de Esperanto („Baza Radikaro Oficiala“, BRO; oftecgrupo 1: plej oftaj vortoj). (b) Estu A la ofteco de Esperanto-vortoj fidinde konataj al homoj de gepatra lingvo el la latinida au ghermana lingvo-subfamilio. Estu B la ofteco de Esperanto-vortoj fidinde konataj al homoj de gepatra lingvo china, japana au el la finn-ugra lingvo-subfamilio. La ekzamenado montris: Inter A kaj B ne estas signifa diferenco. Tio estas: La evidenta konjekto, ke Esperanto-parolantoj de gepatra lingvo el la latinida au ghermana lingvo-subfamilio (= fonto de la plej multaj Esperanto-vortoj) havas avantaghon kaj en komparo konas pli maloftajn Esperanto-vortojn, ol chi tiajn konas Esperanto-parolantoj de aliaj gepatraj lingvoj, ne estis konfirmata de la empiria ekzamenado. (c) Che statistika fidindeco de 95% la memtakso de la propra Esperanto-aplikpovo fare de ghiaj parolantoj estas ech post 100 jaroj da lernado nur 73%. Lerndauro por fidinda aplikpovo (do 90% che 95% da statistika fidindeco) ne povis esti determinata.

Published at 11:56 ( 26 comments / 2012 visits )
This post is public

May 19, 2009

Uzebleco de Regulo 15: konsiletoj por la ekzamenado de precipe orientaziaj lingvoj

Enkonduko

Por taksi la uzeblecon de vorto lau Regulo 15 povas esti utile ekzameni ankau orientaziajn lingvojn lau tio, chu ili prenis la koncernan vorton; vidu la proponon de Kück (2008). Sed kiel trovi, chu la vorto estas prenita de ekzemple la japana au korea, se oni ne posedas tiujn lingvojn, eble ech ne almenau scipovas legi la skribojn? En tiu chi artikolo estas donitaj kelkaj praktikaj konsiletoj.

Konsiletoj

Aldone al vortaroj (kiel ekzemple la reta text-to-speech.imtranslator.net/lowres.asp, kiu permesas ech vochlegadon de vortoj) la reta enciklopedio Vikipedio ofte taugas por trovi en diversaj lingvoj samsignifan vorton, ekzemple por "diodo": Per helpo de eo.wikipedia.org/wiki/Diodo (tie la maldekstra kolono "aliaj lingvoj") oni trovas la samsignifajn vortojn ダイオード en la japana, 다이오드 en la korea kaj 二極體 en la china. (Ne estas problemo pri ekzemple la vjetnama, char ghi uzas la latinan alfabeton: "điốt bán dẫn".)

Por transliteri el la japana helpas la retejo www.wadoku.de. Post kiam en http://ja.wikipedia.org/wiki/ダイオード oni estas markinta kaj kopiinta la japanan vorton, oni ghin enmetas en la tekstkampon apud "Suchbegriff" (en www.wadoku.de) kaj alklakas la butonon "suche". Aperas traduko(j). Alklakante la japanan vorton sub "Lesung", oni igas montri al si la transliterajhon, chi-okaze "daiōdo".

Por transliteri el la korea helpas la retejo www.romanization.org/main.php. Post kiam en http://ko.wikipedia.org/wiki/다이오드 oni estas markinta kaj kopiinta la korean vorton, oni ghin enmetas en la tekstkampon apud "Search" (en www.romanization.org/main.php). Sed plej ofte oni devas enmeti unuopan skribsimbolon post la alia, do en la ekzemplo unue nur 다, due nur 이, trie nur 오 kaj fine nur 드. Post chiufoja alklako de la butono "Search" aperas po unu listo de transliteritaj vortoj, kiuj entenas la koncernan skribsimbolon. Komparo evidentigas, ke 다 estas "da". Analoga aplikado al la ceteraj skribsimboloj rezultigas por ili "i", "o" kaj "dŭ"; do entute "daiodŭ".

Por transliteri el la china helpas la retejo dict.leo.org/chde?lang=de&lp=chde. Post kiam en http://zh.wikipedia.org/wiki/二極體 oni estas markinta kaj kopiinta la chinan vorton, oni ghin enmetas en la tekstkampon apud "Go" (en dict.leo.org/chde?lang=de&lp=chde). Sed plej ofte oni devas enmeti unuopan skribsimbolon post la alia, do en la ekzemplo unue nur 二, poste nur 極 kaj fine nur 體. Post chiufoja alklako de la butono "Go" evidentigas la transliterado, ke la unua skribsimbolo estas "èr", la dua estas "jí" kaj la tria estas "tĭ"; do entute "èrjítĭ". Se oni scias la germanan, oni krome lernas, ke tio lauvortere kredeble signifas "du-polus-korpo"-n – kvazau analoga al la germana alternativo "Zweipolröhre". Evidente alternativa china vorto estas 二极管 ("èrjíguǎn"): Ghi rezultas kiel traduko de la germana vorto ("Diode"). Ambau chinaj vortoj tamen ne similas al "diodo" – ke ghin prenis la china, pri tio chi ne estas indiko.

La ekzempla vorto "diodo" evidente estas prenita de la japana, korea kaj vjetnama.

Resumo

Cele al la ekzamenado de la uzebleco de Regulo 15 estas donitaj kelkaj praktikaj konsiletoj por trovi, chu vorto estas prenita de precipe orientaziaj lingvoj. Chi-cele oni ne bezonas posedi la diversajn lingvojn kaj skribojn: Oni utiligas retajn vortarojn (ekzemple text-to-speech.imtranslator.net/lowres.asp), la retan enciklopedion Vikipedio (eo.wikipedia.org/wiki) kaj retejojn por transliterado el la japana (ekzemple www.wadoku.de), korea (ekzemple www.romanization.org/main.php) kaj china (ekzemple dict.leo.org/chde?lang=de&lp=chde).

Referenco

Kück, Andreas (2008): Tre internaciaj vortoj (TIV) – rezonado pri Regulo 15. http://www.ipernity.com/blog/55667/106431 10-a de Januaro 2009.

Published at 14:49 ( 2 comments / 245 visits )
This post is public

February 9, 2009

Antaudiri alflu-deflu-ciklojn (tajdojn) per horloghoj de Casio

Enkonduko

Casio ofertas horloghojn (ekzemple tiun priskribitan en Casio 2009), kiuj montras la alflu-deflu-ciklon (tajdon). La montro bazighas sur la luntajdintervalo. Tio chi estas la (lauloke varia) tempdiferenco inter la horoj de la meridiantransiro de la luno kaj sekva alflupinto. Por agordi, che iuj horloghoj la uzanto endonas la longitudon de la loko kaj ghian luntajdintervalon. Che aliaj horloghoj la uzanto elektas lokon el listo de proponataj lokoj kaj poste au transprenas la por ghi antau-agorditan horon de la unua alflupinto de l' tago au modifas tiun chi horon cele al ghustigo. Chiuokaze la montro estas nur proksimuma kaj deiras de tio, ke la formo de la alflu-deflu-ciklo estas duontageca (t. e. en la plej multaj tagoj okazas po du alflupintoj kaj po du deflupintoj; la meznombra tempointervalo inter du sinsekvaj alflupintoj estas 12:25 horoj; lau Hoskinson, Le Lacheur 1929: 86 estas tiam [K1+O1]/[M2+S2]<0,25, kiel ekzemple che Bremerhaven [kvociento: 0,09]; se la kvociento >1,25 la ciklo estas tageca; alie miksita). En tiu chi artikolo estas proponate, kiel oni povas relative facile kaj praktike

  • taksi la luntajdintervalon de difinita loko
  • taksi la horon de la unua alflupinto de l' tago en difinita loko
  • plibonigi la precizon de la montro de la alflu-deflu-ciklo.

La proponoj deiras de tio, ke

  • la horlogho montras sufiche precize ankau la lunfazon (en tagoj) kaj
  • la harmoniaj (tajd-)konstantoj de la loko estas konataj (au la loko havas konatan tempdiferencon de alflupinthoro al alia loko kun konataj konstantoj).

Fonto de la harmoniaj konstantoj estas la dosiero HARMONIC de la programpakajho wxtide26.zip, kiu estas elshutebla el Kempf (2009). Estas neglektate, ke ili eble jam ne estas aktualaj.

Ankau komparo de aflupinthoroj de specimeno antaudiritaj per horlogho kun tiuj publikigitaj de BSH (2008) estas prezentata.

Simpla takso de la luntajdintervalo

Lau ICSM (2009) la luntajdintervalo (en horoj) estas la multiplika produkto de la luna chefa konstanto, m2 (fazo en gradoj), kun 0,0345 horoj/gradoj. Se oni krome konsideras de la loko la longitudon L (en gradoj; orienta: pozitiva; okcidenta: negativa) kaj horzonon Z (ekzemple okaze de la Centr-Europa Horzono: Z = 1; okaze de la horzono de la urbo Nov-Jorko, Usono: Z = -5), la luntajdintervalo I1 estas kalkulebla per (1):

I1 = 0,0345 horoj/gradoj * m2 + 0,069 * (L - Z * 15 gradoj) horoj/gradoj (1)

Ekzemplo:

Bremerhaven:

I1 = 0,0345 horoj/gradoj * 26 gradoj + 0,069 horoj/gradoj * (8,5 gradoj - 1 * 15 gradoj) = 0:27 horoj (2)

Se oni kontentighas pri la per tio chi atingata precizo, oni povas rezigni pri la sekvaj du chapitroj kaj laubezone transiri al la chapitro "Taksi la horon de la unua alflupinto de l' tago".

Variado de la luntajdintervalo depende de la lunfazo

En la tempoj de chirkau kvar tagoj (plus eventuala prokrasto) post novluno kaj plenluno la suna altirforto efikas, ke la rezulta "alflumonto" maksimume fruighas. En la tempoj de chirkau kvar tagoj (plus eventuala prokrasto) antau novluno kaj plenluno la suna altirforto efikas, ke la rezulta "alflumonto" maksimume malfruighas. Pli detalan klarigon kun skizoj donas Philips (1999). Lau Shattuck (1905: 91) pro tiuj chi efikoj la luntajdintervalo meznombre varias chirkau sia ordinara valoro je plus/minus

dI = 127 * S2/M2 minutoj (3)

M2 kaj S2 estas amplitudoj en centimetroj.

Ekzemplo:

Bremerhaven:

dI = 127 * 0,371 m / 1,519 m = 0:31 h (4)

La luntajdintervalo estas do (kun konsidero de tiu chi variado) formulebla kiel

I2 = I1 + p * dI (5)

che kio p estas faktoro inter -1 kaj 1 depende de la lunfazo.

Pri p la autoro proponas jenan simplan skemon, por praktike taksi la luntajdintervalon lau (5):

Kiam lunfazo minus "agho de la alflu-deflu-ciklo" (vidu sube) estas 29; 0; 1; 7; 8; 14; 15; 16; 22; 23 tagoj, tiam p = 0.
Kiam lunfazo minus "agho de la alflu-deflu-ciklo" estas 9; 10; 13; 24; 25; 28 tagoj, tiam p = 0,5.
Kiam lunfazo minus "agho de la alflu-deflu-ciklo" estas 11; 12; 26; 27 tagoj, tiam p = 1.
Kiam lunfazo minus "agho de la alflu-deflu-ciklo" estas 2; 5; 6; 17; 20; 21 tagoj, tiam p = -0,5.
Kiam lunfazo minus "agho de la alflu-deflu-ciklo" estas 3; 4; 18; 19 tagoj, tiam p = -1.

Surbaze de formulo donita en Australian Hydrographic Service (2009) oni povas kalkuli la "aghon de la alflu-deflu-ciklo", A, en tagoj lau (6), en kiu s2 estas fazo en gradoj:

A = 0,984 tagoj/gradoj * (s2 - m2) / 24 (6)

La agho de la alflu-deflu-ciklo estas la komence de tiu chi chapitro menciita prokrasto.

Ekzemplo:

Bremerhaven:

A = 0,984 tagoj/gradoj * (102 gradoj - 26 gradoj) / 24 = 3 tagoj (7)

Kiam do la lunfazo estas ekzemple 15 tagoj, tiam por Bremerhaven (pro A = 3 tagoj) p = 1, kaj la luntajdintervalo de Bremerhaven en tia tago estas

I2 = I1 + 1 * dI = 0:27 h + 1 * 0:31 h = 0:58 h (8)

Cele al pliprecizigo oni per (5) povas adapti al la trafa lunfazo la luntajdintervalon (resp. horon de la unua alflupinto de l' tago; kiel oni taksas tiun horon, tio estas priskribita en la chapitro "Taksi la horon de la unua alflupinto de l' tago").

Enigo de la tropika luntajdintervalo

Malgrau la menciita adapto lau (5) rezultas por ekzemple Bremerhaven ne-precizaj montroj por certaj tagoj. La autoro eltrovis jenon:

  • Por Bremerhaven: En tiaj tagoj (kiuj cetere ordinare ne estas en Decembro, Januaro, Junio kaj Julio) la luno havas maksimuman au minimuman deklinacion (do staras super tropiko).
  • Por ekzemple Portland, Usono, ne rezultas rimarkeble malpli precizaj montroj por tiaj tagoj. (Por tiaj lokoj oni do ne faru la en la sekvonto priskribitan aldonan precizigon.)

Se oni adaptas ekvacion donitan en Shattuck (1905: 92), la tropika luntajdintervalo D1I estas kalkulebla lau (9), en kiu k1 kaj o1 estas pliaj harmoniaj tajdkonstantoj (fazoj en gradoj):

D1I = 0,0342 horoj/gradoj * (k1 + o1) + 0,0684 * (L - Z * 15 gradoj) horoj/gradoj (9)

(La parto post la unua fermanta parentezo ne estas donita en Shattuck 1905, sed estas aldonita de la autoro de tiu chi artikolo por konsideri la longitudon kaj horzonon.)

Por ekzemple Bremerhaven D1I = 10:59 h

Unua specimena ekzameno fare de la autoro rezultigis, ke por la koncernaj tagoj konvenas agordi kiel luntajdintervalon

I = centrovaloro de (D1I; I2) (10)

Fakte estas du centrovaloroj (medianoj); oni uzu tiun, kiu havas la pli malgrandan absolutan tempdiferencon al I2.

Ekzemplo:

Bremerhaven, en tago kun p = 0; do I2 = 0:27 h = 12:52 h (char la luntajdintervalo havas periodecon de 12:25 h):

I = centrovaloro de (10:59 h; 0:27 h) = centrovaloro de (10:59 h; 12:52 h) = 11:55 h (11)

La alia centrovaloro, 5:43 h, ne estas uzenda, char ghi havas pli grandan absolutan tempdiferencon al 0:27 h (= 12:52 h), ol 11:55 h havas.

Uzante la centrovaloron, oni mildigas la eventuale malfavoran konsekvencon de tio, ke enigo de la tropika luntajdintervalo estas ne-konvena por la koncerna tago: La horloghoj ja ne indikas la lundeklinacion. Tial estas risko maltrafe uzi (10) au maltrafe ne uzi (10). Oni takse trovas la tagojn de maksimuma kaj minimuma lundeklinacio per jena skemo:

Por Februaro kaj Augusto: tagoj de lunfazo 9; 10; 11; 24; 25; 26 tagoj.
Por Marto kaj Septembro: tagoj de lunfazo 6,5; 7,5; 8,5; 21,5; 22,5; 23,5 tagoj.
Por Aprilo kaj Oktobro: tagoj de lunfazo 4; 5; 6; 19; 20; 21 tagoj.
Por Majo kaj Novembro: tagoj de lunfazo 1,5; 2,5; 3,5; 16,5; 17,5;18,5 tagoj.
(Por la ceteraj monatoj oni ne enigu la tropikan luntajdintervalon.)

Malperfektajho de tia traktado estas, ke por iuj (kredeble malmultaj) tagoj povus rezulti alflupint-horo pli frua ol tiu rilata al la antaua tago. Oni tamen memoru, ke temas ne pri antaudiro preciza, sed proksimuma, por kiu oni klopodas ghislime utiligi la limigitajn kapablojn de la disponebla rimedo.

La afero pri uzendeco de (10) ankorau ne estas sufiche esplorita de la autoro. Demando estas ekzemple, kiom la uzendeco trafas okaze de tio, ke la diferenco inter (k1 + o1) kaj m2 estas proksimume +/-45 gradoj au +/-135 gradoj: Che Bremerhaven la dirita diferenco estas preskau tia (-52 gradoj), dum che Portland ne (187,4 gradoj). Alia demando estas, kiom estas prokrasto en la efiko.

Taksi la horon de la unua alflupinto de l' tago

Che iuj horloghoj oni ne povas endoni la luntajdintervalon, sed la horon de la unua alflupinto de l' tago. Tiun chi horon, T, oni povas taksi jene por tia tago, en kiu la lunfazo egalas al la per (6) kalkulebla agho de la alflu-deflu-ciklo A:

T = 0,4167 horoj/tagoj * (2*A - 1 tago) + 0,069 * (Z * 15 gradoj - L) horoj/gradoj + luntajdintervalo (en horoj) (12)

Ekzemplo:

Bremerhaven:

Oni trovas, ke ekzemple en la 29-a de Januaro 2009 la lunfazo estas 2,8 tagoj kaj sekve egalas al la agho de la alflu-deflu-ciklo (por Bremerhaven: 3 tagoj). Krome en tiu tago p = 0, kaj la lundeklinacio estas nek maksimuma nek minimuma; la luntajdintervalo estas do 0:27 h. Sekve

T = 0,4167 horoj/tagoj * (2*3 tagoj - 1 tago) + 0,069 horoj/gradoj * (1 * 15 gradoj - 8,5 gradoj) + 0:27 h = 2:59 h (13)

Praktike oni en la horlogho unue shaltas tian tagon (en la ekzemplo la 29-an de Januaro 2009 por Bremerhaven) kaj por tiu chi tago agordas la horon de la unua alflupinto de l' tago lau (13), t. e. 2:59 h en la ekzemplo.

Komparo kun oficialaj sciigoj

Pri Bremerhaven la autoro komparis per la horlogho Casio PRW-1500-1VER taksitajn horojn de la alflupinto kun la respondaj horoj publikigitaj de BSH (2008). La 36 elektitaj tagoj reprezentas vastan gamon de diversaj cirkonstancoj (pli da detaloj estas en la aneksajho):

  • En 12 tagoj p estas nulo; la lundeklinacio estas nek maksimuma nek minimuma.
  • En 12 tagoj p estas plej ofte au -1 au 1, alie -0,5 au 0,5; la lundeklinacio estas nek maksimuma nek minimuma.
  • En 12 tagoj la lundeklinacio lautakse estas au maksimuma au minimuma.

Rezulto: La meznombra diferenco ("Casio minus BSH") estas 0:07 h kun vario inter -0:38 h kaj 0:52 h (fidenivelo: 95%). La deflankigho estas do mapli ol unu horo. Estas rimarkinde, ke la 12 tagoj de la dua grupo (kun p ne-egala al nulo) rezultigis la plej grandan unuopan meznombran deflankighon (0:19 h). La 12 tagoj de la unua grupo (kun p = 0) rezultigas meznombran deflankighon de 0:06 h. Chi lastan oni povas rigardi kiel konfirmon de la trafeco de (1) kaj (2). La 12 tagoj de la tria grupo (kun lautakse maksimuma au minimuma lundeklinacio) rezultigas unuopan meznombran deflankighon de (nur) -0:04 h. Tio chi pravigas la konsideron de la tropika luntajdintervalo lau (10) por almenau Bremerhaven por la koncernaj tagoj.

Resumo

Por la agordo de horloghoj kun montro de la alflu-deflu-ciklo (tajdo) estis prezentita tio: metodo por taksi la luntajdintervalon kaj horon de la unua alflupinto de l' tago. La metodo utiligas harmoniajn tajdkonstantojn. Per enigo de lunfazo kaj eventuale ankau lundeklinacio oni povas adapti la bezonatajn valorojn kaj atingi pli precizajn montrojn. Pri la horo de la alflupinto ekzameno de specimeno rezultigis por Bremerhaven meznombran deflankighon de 0:07 h (kun vario inter -0:38 kaj 0:52 h; fidnivelo: 95%) disde oficialaj sciigoj. Malperfektajho de la proponita metodo estas, ke por iuj (kredeble malmultaj) tagoj povus rezulti alflupint-horo pli frua ol tiu rilata al la antaua tago. Oni tamen memoru, ke temas ne pri antaudiro preciza, sed proksimuma, por kiu oni klopodas ghislime utiligi la limigitajn kapablojn de la disponebla rimedo. Precipe la konsidero de la lundeklinacio en la kalkulo estas ankorau esplorinda.

Aneksajho

Tabelo 1 montras per la horlogho Casio PRW-1500-1VER taksitajn horojn de la alflupinto kaj la respondajn horojn publikigitajn de BSH (2008). La "Lunfazo" rilatas al tiu indikita de la horlogho. La "Deklinacio" (de la luno) estas nur kvalite donita tiel: /: nek maksimuma nek minimuma; +: lautakse maksimuma; -: lautakse minimuma.

Mo-
na-
to
Ta-
go
Lun-
fazo
en ta-
goj
De-
kli-
na-
cio
pEn-
igo
de tro-
pi-
kaj
taj-
doj
Horo
lau
Casio
Horo
lau
BSH
Dife-
ren-
co en
horoj
01292,8/0ne2:593:01-0:02
021217,7/0ne3:093:000:09
041318,4/0ne4:364:310:05
04272,5/0ne3:403:250:15
061117,9/0ne4:304:290:01
06252,9/0ne4:163:590:17
080917,8/0ne3:574:25-0:28
08233,3/0ne4:064:22-0:16
100717,9/0ne3:543:520:02
10213,1/0ne3:553:530:02
120518,1/0ne3:312:480:43
12203,4/0ne3:373:120:25
Mo-
na-
to
Ta-
go
Lun-
fazo
en ta-
goj
De-
kli-
na-
cio
ppEn-
igo
de tro-
pi-
kaj
taj-
doj
Horo
lau
Casio
Horo
lau
BSH
Dife-
ren-
co en
horoj
020914,5/1ne1:110:320:39
021621,7/-1ne5:455:290:16
04250,3/1ne2:422:040:38
04027,2/-1ne7:206:350:45
061319,7/ne5:415:390:02
062026,8/½ne11:5211:390:13
080615,1/1ne2:262:43-0:17
081321,7/-1ne6:396:29-0:16
10180,2/1ne1:532:00-0:07
101021,1/-1ne6:205:370:43
122912,1/½ne10:5710:320:25
12225,2/ne4:434:200:23
Mo-
na-
to
Ta-
go
Lun-
fazo
en ta-
goj
De-
kli-
na-
cio
ppEn-
igo
de tro-
pi-
kaj
taj-
doj
Horo
lau
Casio
Horo
lau
BSH
Dife-
ren-
co en
horoj
020510,1+0jes
8:127:510:22
022025,3-0jes
8:449:22-0:38
041520,2-jes5:155:38-0:23
04294,7+jes
4:395:00-0:21
060815,3-1ne
2:472:360:11
062229,0+1ne1:141:060:08
080110,7-0jes
9:3010:10-0:40
081625,0+0jes
9:139:000:13
100920,0+jes
4:474:59-0:12
10235,0-jes
4:375:00-0:23
121629,4-1ne0:570:430:14
123114,3+1ne0:490:070:42

Tabelo 1: Per la horlogho Casio PRW-1500-1VER taksitaj horoj de la alflupinto kaj la respondaj horoj publikigitaj de BSH (2008); loko: Bremerhaven; jaro: 2009

Referencoj

Australian Hydrographic Service (2009): Tidal Glossary. www.hydro.gov.au/prodserv/tides/tidal-glossary.htm 7-a de Februaro 2009.
BSH (2008): Gezeitenkalender 2009. Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie (BSH), Rostock.
Casio (2009): Module No. 3134. www.casio-europe.com/de/files/manuals/watch/3134_G.pdf 7-a de Februaro 2009.
Hoskinson, A. J.; Le Lacheur, E. A. (1929): Tides and currents in Portsmouth Harbour. United States Goverment Printing Office.
ICSM (2009): NTC Glossary. Tidal terminology. Intergovernmental Committee On Surveying And Mapping. www.icsm.gov.au/icsm/tides/SP9/links/NTC_glossary.pdf 7-a de Februaro 2009.
Kempf, Martin (2009): Blue-C Yachting. www.segeln.co.at/blue-c/service.html 7-a de Februaro 2009.
Philips, Tony (1999): A calculator exercise: The Effect of the Sun on the Tides in Long Island Sound. www.math.sunysb.edu/~tony/tides/prime_lag.html 7-a de Februaro 2009.
Shattuck, George Burbank (1905): The Bahama Islands. New York, The Macmillan Company.

Published at 17:46 ( 1 comment / 1799 visits )
This post is public

January 17, 2009

Takso de la porcio de "tre internaciaj vortoj" en la tutajho de vortoj fremdaj en la senco de Regulo 15

Enkonduko

Lau propono de Kück (2008a) vorto estas "tre internacia" kaj tial precipe bone uzebla lau Regulo 15, se la vorto estas prenita de almenau tri lingvoj, el kiuj apartenas

  • almenau unu al la okcidenta lingva kulturkomunumo kaj
  • almenau unu al la hinda, islama au orientazia lingva kulturkomunumo kaj
  • chiuj al malsamaj lingvo-subfamilioj.

Tiurilate estas rimarkinde, ke la oficialaj lingvoj de Unuighintaj Nacioj, nome la angla, franca, hispana, rusa, araba kaj china, reprezentas la menciitajn lingvajn kulturkomunumojn escepte de la hinda. La celo de la en tiu chi artikolo prezentata ekzameno estas taksi la porcion de "tre internaciaj vortoj" en la tutajho de vortoj fremdaj (en la senco de Regulo 15). Char tiu chi tutajho estas konata nek lau siaj unuopaj vortoj nek lau chi ties nombro, la autoro elcherpas specimenon de vortoj, al kiuj la prilingve autoritata institucio oficiale atribuis Regul-15-uzeblecon. Se la porcio estas tre proksima al unu, io tia estas indiko pri tio, ke per la kriterio oni eble riskas atribui Regul-15-uzeblecon al tro multaj vortoj (do ankau al tiaj vortoj, al kiuj la prilingve autoritata institucio ghin eble ne nepre atribuus). Se la porcio estas tre proksima al nulo, tiam per la kriterio oni atribuas al nur tre malmultaj vortoj Regul-15-uzeblecon (t. e. la kriterio ne estas praktika). Se la porcio estas nek tre proksima al unu nek tre proksima al nulo, tiam la kriterio kredeble konserveme taugas, t. e: Per ghi oni kredebleble ja ne trovas chiujn vortojn uzeblajn lau Regulo 15, sed al la tiel trovataj "tre internaciaj vortoj" ankau la prilingve autoritata institucio tendence atribuus uzeblecon lau Regulo 15.

Por taksi la porcion, la supre menciita kriterio estas praktike aplikata al tiuj (oficialaj) vortoj de la Dua kaj Tria Oficialaj Aldonoj al Universala Vortaro (Cart 1919 resp. Grosjean-Maupin 1922), al kiuj en tiuj aldonoj la prilingve autoritata institucio oficiale atribuis Regul-15-uzeblecon. Eble tiuj chi aldonoj estas la nuraj fontoj de tiel de la prilingve autoritata institucio karakterizitaj vortoj, se oni esceptas la pli malfrue de ghi publikigitajn studojn, oficialajn informojn kaj rekomendojn pri landnomoj: En unu tia ekzemplo Albaut [redaktoro] (1975-1991: 61) konsideris "ne nur la Latinidajn, Ghermanidajn kaj Slavajn lingvojn kune kun la ceteraj Europaj, sed ankau la Sanskritidajn kaj la Iranidajn, ankau la Afrikajn kaj Aziajn, kiel ekz-e la Indonezia." Okaze de la Dua kaj Tria Oficialaj Aldonoj al Universala Vortaro (Cart 1919 resp. Grosjean-Maupin 1922) la prilingve autoritata institucio ne menciis la lingvojn konsideritajn rilate al tio, chu la plimulto de ili prenis koncernan vorton fremdan. Estas interese, ke lau Grosjean-Maupin (1922) "multaj ghenerale (au, pli ghuste, europane) internaciaj radikoj, kiuj, ne apartenante propre al nia lingvo, restas fremdaj vortoj kaj, lau la 15a Fundamenta regulo, nur 'povas esti uzataj' de la Esperantistoj", dum lau Zamenhof (1925: 24) tiaj vortoj apartenas al Esperanto "jam de la unua momento de ghia naskigho" (Zamenhofa aserto, al kiu resendas cetere Cart 1919; lau chi lasta Regul-15-vortoj "ne bezonas 'oficialigon'").

Neglektata estas la influo de malsamtempeco, do de tio, ke la atribuo de Regul-15-uzebleco kaj apliko de la kriterio okazis en malsamaj tempoj (en 1919 kaj 1922 resp. en 2009).

Ekzameno

En la Dua kaj Tria Oficialaj Aldonoj al Universala Vortaro (Cart 1919 resp. Grosjean-Maupin 1922) estas po unu listo de vortoj, al kiuj estis atribuita Regul-15-uzebleco. La respektiva listo de Cart (1919) entenas 476 tiajn vortojn (sen tradukoj en nacilingvojn; du el ili ["barako" kaj "ignori"] estas klare difinitaj en Esperanto; che kelkaj aliaj aperas klarigoj pri la fako au medio). La respektiva listo de Grosjean-Maupin (1922) entenas 130 tiajn vortojn (kun tradukoj en nacilingvojn; unu el ili ["kariolo"] krome estas klare difinita en Esperanto). Pli da detaloj, interalie la kompletaj listoj, estas donitaj en Kück (2008b). La autoro de tiu chi artikolo ne konsideris kaj ne kunnombris tiujn (entute 17) vortojn,

  • al kiuj oni poste atribuis Fundamentecon ("dogmo", "miliono", "paradokso", "juro")
  • kiuj estis oficialigitaj jam antaue per la Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (Cart 1909; temas pri nur unu vorto, nome "prozodio")
  • kiuj estas "k"-formoj paralelaj al "hh"-formoj (tio chi koncernas dek du vortojn).

La konsiderinda nombro estas do 606. El ili aneksajho A de tiu chi artikolo prezentas la "tre internaciajn vortojn" lau la kriterio menciita en la enkonduko. Che ili estas indikitaj la tri lingvoj, per kiuj la plenumigho de la kriterio estas pruvita. La nombro de tiaj vortoj estas 297. Konsultitaj estis Adiwimarta, Darmojuwono, Soeprapto-Hastrich (2007), Ebi, Sato (2003), Langenscheidt (1966a, b) kaj Vikipedio (2009); la lingvokodoj estas lau ISO 639-1:2002.

Konkludo kaj resumo

La kriterio pri "tre internaciaj vortoj" (Kück 2008a) estis aplikita al la specimeno de tiuj 606 (oficialaj) vortoj de la Dua kaj Tria Oficialaj Aldonoj al Universala Vortaro, al kiuj la prilingve autoritata institucio oficiale atribuis Regul-15-uzeblecon (do ilin deklaris kiel vortojn fremdajn en la senco de Regulo 15). Che 297 vortoj (= 49%) la autoro povis pruvi, ke ili estas "tre internaciaj vortoj" lau la supra kriterio. Por la menciita tutajho la autoro taksas per statistikaj konsideroj, ke en ghi inter 45% kaj 53% de la vortoj estas "tre internaciaj vortoj" (surbaze de fidnivelo de 95%). Detaloj pri la kalkulo estas en aneksajho B. La fidnivelo de 95% signifas tion: Se oni ekzamenus 100 specimenojn el la tutajho, oni ricevus porcion de "tre internaciaj vortoj" inter 45% kaj 53% en almenau 95 el la 100 specimenoj. Tiu chi porcio estas nek tre proksima al unu nek tre proksima al nulo; tial estas konkludata jeno: Per la kriterio oni kredeble ja ne trovas chiujn vortojn uzeblajn lau Regulo 15, sed al la tiel trovataj "tre internaciaj vortoj" ankau la prilingve autoritata institucio tendence atribuus uzeblecon lau Regulo 15. La kriterio do bone taugas por konserveme atribui Regul-15-uzeblecon.

Aneksajho A

a) El la 476 vortoj, al kiuj estis atribuita Regul-15-uzebleco en la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (Cart 1919), jen la 261 "tre internaciaj vortoj" lau la kriterio proponita en Kück (2008a):

akrobato de Akrobat es acróbata tr akrobat
algo de Alge es alga id alga
alhhemio de Alchemie fr alchimie id alkimia
alibio de Alibi fr alibi ja aribai
alternativo de Alternative es alternativa ja orutanatibu
amfiteatro de Amphitheater et amfiteater tr amfitiyatro
anagramo de Anagramm es anagrama id anagram
anakronismo de Anachronismus es anacronismo tr anakronizm
anapesto de Anapäst es anapesto ja anapesuto
aneksi anekso az anneksiya de Annexion lv aneksija
anomalio de Anomalie fr anomalie id anomali
antitezo de Antithese es antítesis ms antitesis
antologio de Antologie es antología id antologi
aorto de Aorta es aorta id aorta
apostrofo de Apostroph es apóstrofo tr apostrof
arabesko de Arabeske pl arabeska tr arabesk
arterio de Arterie es arteria ms arteri
asimili asimilado de Assimilation fa asimilasyun fr assimilation
ateismo de Atheismus es ateísmo id ateisme
autobiografio de Autobiografie es autobiografía tr otobiyografi
azilo de Asyl fr asile ja ajiru
bacilo de Bazillus es bacilo tr bacillus
bakterio de Bakterie es bacteria id bakteri
balado de Ballade fi balladi ja baraddo
balistiko de Ballistik fr balistique id balistik
balono de Ballon pl balon tr balon
batisto de Batist fr batiste tr patiska
bazalto de Basalt pt basalto tr bazalt
baziliko de Basilika es basílica id basilika
berilo de Beryll es berilo tr beril
bibliografio de Bibliografie es bibliografía tr bibliyografya
bilardo de Billard es billar id biliar
biografio de Biografie es biografía id biografi
bojkoti bojkoto de Boykott es boicot id boikot
bombo de Bombe id bom vi bom
bramano de Brahmane fr brahmane id brahmana
brigado de Brigade pt brigada id brigade
bronkito de Bronchitis id bronkitis it bronchite
burnuso de Burnus it burnus tr burnus
celerio de Sellerie fr céleri id seledri
celulozo de Cellulose es celulosa id selulosa
centigramo de Zentigramm es centigramo id sentigram
centilitro de Zentiliter es centilitro id sentiliter
ciklo de Zyklus fr cycle ja saikuru
ciklono de Zyklone es ciclón id siklon
ciklopo de Zyklop fi kyklooppi tr kiklop
cirkumflekso de Zirkumflex pt circunflexo id sirkumfleks
dalio de Dahlie es dahlia id dahlia
debato de Debatte es debate id debat
decigramo de Dezigramm es decígramo id desigram
decilitro de Deziliter es decílitro id desiliter
decimala de dezimal es decimal id desimal
decimetro de Dezimeter es decímetro id desimeter
dekagramo de Dekagramm es decrágramo id dekagram
dekalitro de Dekaliter es decálitro id dekaliter
dekametro de Dekameter es decámetro id dekameter
demagogo de Demagoge es demagogo tr demagog
demokrato de Demokrat es demócrata id demokrat
departemento de Departement es departamento id departemen
diabeto de Diabetes id diabetes it diabete
dialektiko de Dialektik es dialéctica tr diyalektik
diktatoro de Diktator fi diktaattori id diktator
dilemo de Dilemma es dilema ja jirenma
dinamiko de Dynamik it dinamica tr dinamik
dinamito de Dynamit es dinamita id dinamit
divano de Diwan fr diwan tr divan
drakmo de Drachme pt dracma tr drahmi
ekskomuniki ekskomuniko de Exkommunikation fr excommunication id ekskomunikasi
elfo de Elf fr elf tr elf
enciklopedio de Enzyklopädie es enciclopedia id ensiklopedia
entomologio de Entomologie es entomología id entomologi
Epifanio en Epiphany es epifanía id epifani
etimologio de Etymologie es etimología id etimologi
Eukaristio de Eucharistie es eucaristía ms ekaristi
fakiro de Fakir fr fakir ms fakir
fanfaro de Fanfare fr fanfare ja fanfare
feminismo de Feminismus es feminismo id feminisme
fenikso de Phoenix es phoenix id phoenix
fjordo de Fjord es fiordo id fyord
forumo de Forum fr forum vi forum
fresko de Fresko es fresco id fresko
geodezio de Geodäsie es geodesia ms geodesi
gladiatoro de Gladiator es gladiador id gladiator
gnomo de Gnom es gnomo id gnome
gorilo de Gorilla es gorilla id gorila
gotika ar gutiq de gotisch es gótico
grafito de Graphit es grafito id grafit
gripo de Grippe es gripe tr grip
ghendarmo ghendarmaro de Gendarmerie es gendarmería tr jandarma
ghino de Gin it gin vi gin
halebardo de Hellebarde ja harubado pl halabarda
haremo de Harem it harem id harem
harmoniko de Harmonika fr harmonica id harmonika
harpio de Harpyie hr harpiuz id harpy
hazardo de Hazard fr hazard ja hazado
hektogramo de Hektogramm es hectogramo id hektagram
hektolitro de Hektoliter es hectolitro id hektoliter
hektometro de Hektometer es hectómetro id hektometer
hermafrodito de Hermaphroditos es Hermafrodito tr Hermaphroditus
hidrostatiko ar hidrustatika de Hydrostatik pl hydrostatyka
hidro de Hydra ja hidora pl hydra
hieroglifo hieroglifoj de Hieroglyphen fr hiéroglyphes tr hiyerogliferi
higrometro de Hygrometer es higrómetro id higrometer
hipertrofio de Hypertrophie es hipertrofia ku hîpertrofî
horoskopo de Horoskop fr horoscope id horoskop
humero de Humerus fr huméro tr humerus
imperativo de Imperativ es imperativo id imperativus
instali instalo de Installation fr installation ja insutoru
kabrioleto de Cabriolet it cabriolet tr cabriolet
kalibro de Kaliber es calibre fa kaliber
kalifo de Kalif es califa id khalifah
kameo de Kamee it cammeo ja kameo
kantono de Kanton fr canton id kanton
karamelo de Karamell fr caramel id karamel
kardinalo de Kardinal fr cardinal id kardinal
karikaturi karikaturo de Karikatur es caricatura tr karikatür
kartografio de Kartografie es cartografía id kartografi
katakombo de Katakombe it catacomba ja katakonbu
katedralo de Kathedrale es catedral id katedral
kazino de Casino es casino ja kajino
kirsho af kirsch it kirsch ja kirushu
kliniko de Klinik es clínica tr klinik
kolodio de Kollodium ja korojion pl kolodium
kompoto de Kompott es compota tr komposto
kondoro de Kondor id kondor tr kondor
konfederacio de Konföderation es confederación tr konfederasyon
konflikto de Konflikt es conflicto id konflik
konglomerato de Konglomerat fr conglomérat id konglomerat
konjako de Cognac id konyak ja konyakku
konservatorio de Konservatorium es conservatorio fa konseruatuar
konstitucio en constitution es constitución id konstitusi
konsulo de Konsul es cónsul fa konsul[kari?]
kosmetiko de Kosmetik es cosmético tr kozmetikler
kosmogonio de Kosmogonie es cosmogonía id kosmogoni
kreolo de Kreole it creolo ja kurioryu
kreozoto de Kreosot es creosota ja kureosoto
krizantemo de Chrysantheme fr chrysanthème tr krizantem
kronologio de Chronologie es cronología id kronologi
kronometro de Chronometer es cronómetro id kronometer
ksilofono de Xylophon id silofon tr ksilofon
laguno de Lagune fi laguuni id laguna
litro de Liter es litro id liter
logaritmo de Logarithmus es logaritmo id logaritma
malakito de Malakit pt malaquita tr malahit
majoro de Major es mayor id mayor
malario de Malaria et malaaria id malaria
mamuto de Mammut fr mammouth id mamut
mandareno de Mandarin fr mandarin ja mandarin
manufakturo de Manufaktur fr manifacture id manufaktur
marasmo de Marasmus es marasmo id marasmus
meridiano de Meridian pt meridiano id meridian
meteoro de Meteor es meteoro id meteor
meteorologio de Meteorologie es meteorología id meteorologi
metronomo de Metronom es metrônomo tr metronom
mikrofono de Mikrofon es microfóno id mikropon
mikrometro de Mikrometer es micrómetro id mikrometer
mikroskopo de Mikroskop es microscope id mikroskop
miligramo de Milligramm es miligramo id miligram
milimetro de Millimeter es milímetro id milimeter
mineralogio de Mineralogie es mineralogía id mineralogi
mistika mistikismo en mysticism es misticismo id mistisisme
monogramo de Monogramm ja monoguramu pt monograma
monomanio de Monomanie ja monomania pt monomania
monoteismo de Monotheismus es monoteísmo id monoteisme
mozaiko de Mosaik es mosaico tr mozaik
naftalino de Naphthalin es naftalina tr naftalin
neologismo de Neologismus es neologismo id neologisme
nihilismo de Nihilismus es nihilismo id nihilisme
nihilisto de Nihilist es nihilista id nihilis
nikotino de Nikotin es nicotina id nikotin
nomado de Nomade es nómada id nomaden
numismatiko de Numismatik es numismática tr nümismatik
obolo de Obolus es obolus tr obolos
oktavo de Oktave es octava id oktaf
okulta okultismo de Okkultismus es ocultismo id okultisme
optimismo de Optimismus es optimismo uz optimizm
orkideo orkideoj de Orchideen es orchidaceae id orchidaceae
ortodoksa de orthodox es ortodoxa id ortodoks
ozono de Ozon es ozono id ozon
pagodo de Pagode es pagoda id pagoda
palankeno de Palankin es palanquín ms palangki
paleontologio de Paläontologie es paleontología id paleontologi
paniko de Panik id panik tr panik
panoramo de Panorama it panorama ja panorama
panteismo de Pantheismus es panteísmo id panteisme
panteisto de Pantheist es panteísta id panteis
papiruso de Papyrus es papirus id papirus
parabolo de Parabel es parábola id parabola
paradigmo de Paradigma es paradigma tr paradigma
parafrazo de Paraphrase es paráfrasis ja parafurezu
patologio de Pathologie es patología id patologi
pesimismo de Pessimismus es pesimismo uz pessimizm
pesimisto de Pessimist es pesimista uz pessimist
piastro de Piaster es piastra ja piasutoru
pilastro de Pilaster es pilastra tr pilaster
politeismo de Polytheismus es politeísmo is politeisme
pontono de Ponton es pontón ja pontsu
portalo de Portal es portal ja potaru
protektorato de Protektorat fr protectorat id protektorat
prototipo de Prototyp fr prototype ja purototaipu
psikologio de Psychologie fr psychologie id psikologi
puritano de Puritaner jp pyuritan tr püriten
racionalismo de Rationalismus es racionalismo id rasionalisme
racionalisto de Rationalist es racionalista id rasionalis
rekordo de Rekord pt recorde tr rekor
rektoro de Rektor id rektor tr rektor
renesanco de Renaissance et renessanss id abad renaisans
reumatismo de Rheumatismus it reumatismo ku rumatism
revuo de Revue ja rebyu tr revü
rokoko de Rokoko tr rokoko vi kien truc rococo
romantika de romatisch es romántico ja romanchikku
saguo de Sago pt sagu id sagu
samovaro de Samowar es samovar tr semaver
sarkofago de Sarkophag es sarcófago id sarkofaj
sekto de Sekte es secta id sekte
sektoro de Sektor es sector ja sekuta
semaforo de Semafor es semáforo id semafor
serafo de Seraph fr séraphin id serafim
serenato de Serenade es serenata ja serenade
sfinkso de Sphinx fr sphinx id sphinx
sifiliso de Syphilis es sífilis id sifilis
simptomo de Symptom fr symptôme id simtoma
sinagogo de Synagoge es sinagoga id sinagoga
sinoptika sinoptiko de Synoptik fr synopsis tr sinopsis
sintezo de Synthese hr sinteza id sintesis
skandalo de Skandal id skandal vi scandal
skolastiko de Scholastik it scolastica tr skolastik felsefe
spektro de Spektrum fr spectre ja supekutoramu
spermo de Sperma it sperma ku sperma
spiritualismo de Spiritualismus it spiritualismo tr spiritüalizm
spiritualisto de Spiritualist it spiritualista tr spiritüalist
spondeo de Spondeus it spondeo ja suponde
stoika stoikismo en stoicism pl stoicyzm tr stoacılık
strategio de Strategi it strategia id strategi
striknino de Strychnin it stricnina tr striknin
shaho de Schah it shah ja sha
talismano de Talisman es talismán ja tarisuman
talko de Talk es talco tr talk
talmudo de Talmud id talmud tr talmud
tamburino de Tamburin fr tambourin ja tanburin
tamtamo de Tamtam es tam-tam ja tamutamu
tandemo de Tandem fr tandem ja tandemu
tarantelo de Tarantella fr tarantelle tr tarantella
teismo de Theismus fr théisme tr teizm
teisto de Theist fr théiste tr teist
teleskopo de Teleskop fr télescope id teleskop
teokratio de Theokratie fr théocratie id teokrasi
teoremo de Theorem fr théorème id teorema
togo de Toga es toga id toga
trapezo de Trapez es trapecio id trapesium
trigonometrio de Trigonometrie es trigonometría id trigonometri
trofeo de Trophäe es trofeo ja torofi
trusto de Trust es trust ja torasuto
tuniko de Tunika es túnica id tunik
turbino de Turbine es turnina id turbin
ulano az ulan de Ulan pt ulano
vazelino de Vaseline pt vaselina tr vazelin
vegetara vegetarano de Vegetarier es vegetariano id vegetarian
vermuto de Wermut id vermouth pt vermute
viadukto de Viadukt es viaducto id viaduct
viskio de Whisky es whisky id viski

b) El la 130 vortoj, al kiuj estis atribuita Regul-15-uzebleco en la Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro (Grosjean-Maupin 1922), jen la 36 "tre internaciaj vortoj" lau la kriterio proponita en Kück (2008a):

apartamento de Appartement id apartemen it appartamento
arbitracio de Arbitrage es arbitraje id arbitrasi
arhheologo, arkeologo de Archäologe es arqueologo id arkeolog
arhheologio, arkeologio de Archäologie es arqueología id arkeologi
arhhipelago, arkipelago ar arhhibil de Archipel es archipiélago
arhhitekto, arkitekto de Architekt es arquitecto id arsitek
autokratio de Autokratie es autocracia id otokrasi
civilizacio az sivilizasiya de Zivilisation es civilización
dekoracio de Dekoration es decoración id dekorasi
demagogio de Demagogie es demagogia tr demagoji
erotika erotismo de Erotik es erotismo id erotizm
evolucio de Evolution es evolución id evolusi
geologo de Geologe es geologo id geologi (= geologio)
hierarhhio, hierarkio de Hierarchie fr hiérarchie tr hiyerarşi
imperialismo de Imperialismus es imperialismo id imperialisme
Jesuo de Jesus fr Jésus id Yesus
judo de Jude es judío id yahudi
judaismo de Judaismus es judaísmo uz yahudiylik
jhaketo de Jakett it giacchetto tr ceket
katehhizi, katekizi katehhismo de Katechismus es catecismo id katekismus
konservativa konservativismo de Konservativismus hu konzervativizmus id konservativisme
korupti korupto de Korruption fr corruption id korupsi
legitimi legitimado de Legitimation fr légimitation id legitimasi
navigacio de Navigation fr navigation id navigasi
observatorio de Observatorium es observatorio id observatorium
oligarhhio, oligarkio de Oligarchie id oligarki ku olîgarşî
ornitologio de Ornithologie es ornitología id ornitologi
pacifismo de Pazifismus es pacifismo id pasifisme
pacifisto de Pazifist es pacifisto id pasifis
plutokratio de Plutokratrie es plutocracia id plutokrasi
proletario de Proletarier es proletario id proletarian
sociologo de Soziologe es sociologo id sosiolog
stenografi stenografisto de Stenograf it stenografo tr stenograf
stenografio de Stenografie id stenografi tr stenografi
tehhnika, teknika tehhniko de Technik es técnica id teknik
tuberkulozo de Tuberkulose es tuberkulosis id tuberkulosis

Aneksajho B

Jen la kalkulo de la supra kaj malsupra limoj de la porcio de "tre internaciaj vortoj" (nombro: 297) en la tutajho surbaze de la specimeno (nombro: 606; fidnivelo: 95%).

Adaptante ekvacion B.2 de ISO 14560:2004 al la konkreta tasko, oni ricevas la

  • supran limon = 1 / [1 + F(0,025; 2*606-2*297; 2*297+2) * (606-297)/(297+1)] = 53% kaj
  • malsupran limon = 1 - 1 / [1 + F(0,025; 2*606-2*309; 2*309+2) * (606-309)/(309+1)] = 45%.

F estas la procentigilo de la F-distribuo. En la konkreta tasko estas

  • F(0,025; 2*606-2*297; 2*297+2) = 0,8529 kaj
  • F(0,025; 2*606-2*309; 2*309+2) = 0,8526.

Referencoj

Adiwimarta, Sri Sukesi; Darmojuwono, Setiawati; Soeprapto-Hastrich, Elisabeth (2007): Kamus Universal Langenscheidt Jerman. Djakarta, PT Ikrar Mandiriabadi.
Albaut, André [redaktoro] (1975-1991): Aktoj de la Akademio III (1975-1991). Sablé-sur-Sarthe, Coconnier.
Cart, Théophile (1909): Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero dek-tria. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Ebi, Martina; Sato, Chiaki (2003): Langenscheidts Universal-Wörterbuch Japanisch. Berlin, Langenscheidt.
Grosjean-Maupin, Émile (1922): Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Oficiala Gazeto Esperantista, volumo 8, N-ro 5-6 (82-83). Paris, Esperantista Centra Oficejo, 153-164.
ISO 639-1:2002 "Codes for the representation of names of languages – Part 1: Alpha-2 code".
ISO 14560:2004 "Acceptance sampling procedures by attributes – specified quality levels in nonconforming items per million".
Kück, Andreas (2008a): Tre internaciaj vortoj (TIV) – rezonado pri Regulo 15. http://www.ipernity.com/blog/55667/106431 10-a de Januaro 2009.
Kück, Andreas (2008b): Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO). Rechtenfleth, Selbstverlag Andreas Kück. http://www.akueck.de/oleo.htm 10-a de Januaro 2009.
Langenscheidt (1966a): Langenscheidts Lilliput Wörterbuch 334 Deutsch-Türkisch. Berlin, Langenscheidt.
Langenscheidt (1966b): Langenscheidt Lilliput Sözlüğü 335 Türkçe-Almança. Berlin, Langenscheidt.
Vikipedio (2009): http://eo.wikipedia.org/wiki/ (diversaj kapvortoj estis alvokitaj en tiu chi reta enciklopedio por trovi diverslingvajn samsignifajhojn).
Zamenhof, Leyzer Ludwik (1925): Lingvaj respondoj (plena kolekto). Paris, Esperantista Centra Librejo.




Published at 06:35 ( 5 comments / 1197 visits )
This post is public

December 21, 2008

Vortoj fremdaj kaj novaj vortoj che China Radio Internacia

Enkonduko

Kimura (2008) citas el flugfolio, verkita de Kubota Taro, ke lau tiu chi unu el la du perspektivoj de Esperanto estas "'la [...] «ideala solvo» [...] ke idealistoj proponos neologismo[j]n el ne-europaj lingvoj kaj tre malrapide shanghos Esperanton en pli neutralan lingvon.'" La tie uzita esprimo "neologismo" estas vorto ja oficialigita (Cart 1919), sed ne oficiale difinita au tradukita. En Waringhien (2002: 781) estas donitaj du signifoj: "1 Vorto, enkondukita en iun lingvon, kie ghi ghis tiam ne estis uzata" kaj "2 Lau la teorio de Z., nova formo de vorto fundamenta, uzebla paralele kun ghi, sed neniam ghin malaperigonta." El Welger (1999) estas konkludeble, ke en tiu dua signifo la esprimo "vorto fundamenta" celas vorton Fundamentan au oficialan. La fakto, ke en iuj artikoloj (ekzemple en Del Barrio 2007) estas uzata la plursignifhava esprimo "neologismo" sen klarigo, kiusignife ghi estu komprenata, instigis la autoron de tiu chi artikolo prezenti jenon:

  1. cele al unueca terminaro la norman bazon pri specoj de vortoj (rilate al Fundamenteco, oficialeco, uzebleco lau Regulo 15 kaj noveco) kaj pri formoj novaj;
  2. la rezulton de specimena esplorado de la uzado de vortoj fremdaj kaj novaj vortoj en Esperanto-elsendoj de China Radio Internacia, do en Esperanto uzata en lingva kulturkomunumo alia ol la okcidenta.

Fundamenta au oficiala vorto (Akademi-Vortara vorto)

Lau Akademio de Esperanto (eldoninto) (1958) "Fundamenta estas vorto trovebla en la 'Fundamento de Esperanto' [...] Oficiala estas vorto aldonita al la 'Universala Vortaro' per decido de la Akademio au de la antaua Lingva Komitato." La tiel karakterizataj vortoj estas en la (reta) Akademia Vortaro (Wennergren 2008). Tial en tiu chi artikolo ili estas nomataj "Akademi-Vortaraj vortoj". Ilia nombro (sen kunmetajhoj) estas proksimume 5000. Kvankam inter ili ja estas kelkaj eble nur tre malofte uzataj vortoj (ekzemple "anagalo"), lau sia statuso ili devus almenau teorie konsistigi ian komunan vortprovizon de chiuj esperantistoj. Tamen ne en chiuj okazoj oni trovas taugan Akademi-Vortaran vorton (au taugan kunmetajhon el tiaj). Ekzemplo: La vorto "leno" (vorto trovebla en Krause 2007: 435; temas pri parto [koridoro] de strato au shoseo) ne estas Akademi-Vortara vorto.

Vorto uzebla lau Regulo 15 (vorto fremda)

Vorto fremda estas vorto uzebla lau Regulo 15 (Zamenhof 199110: 56; 61; 67; 73; 78-79). Temas do pri fremda vorto prenita de la plimulto de la lingvoj el unu fonto. Lau Zamenhof (1925: 24) vortoj fremdaj "apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ghia naskigho". Lau Cart (1919) tiaj vortoj ech ne bezonas oficialigon. Malgrau chi tio iuj estis oficialigitaj kaj tial estas ankau Akademi-Vortaraj vortoj. Pri la problemo, kiuj au kiaj lingvoj estas konsiderindaj rilate al la plimulto de la lingvoj vidu Kück (2008a). Okaze de la ekzemplo "leno" oni kredeble ne trovas sufichajn argumentojn por konvinki sin, ke temas pri vorto fremda en la senco de Regulo 15. Ghenerale la bono pri vorto fremda estas, ke oni povas aserti, resendante al Regulo 15 kaj precipe Zamenhof (1925: 24), ke ghi ja jam apartenas al Esperanto. Tial oni povas facile kontesti la eventualan riprochon ne-necese pligrandigi la vortprovizon de Esperanto per novaj vortoj ("nova vorto" estas alia afero prezentita sube). Problemoj tamen estas:

  • Vorto fremda (se ghi ne estas ankau Akademi-Vortara vorto) ne estas en iu oficiala listo (kontraste al la Akademi-Vortaraj vortoj); sekve la statuso estas kontestebla.
  • Eble sin proponas pluraj variantoj (ekzemple "ekzota" kaj "ekzotika" [Krause 1999: 172]; do estas malpli la "chu-uzi-en-Esperanto?"-problemo ol la "kiel-uzi-en-Esperanto?"-problemo).

Formo nova

Formo nova estas tio, pri kio trafas jena teksto de la Antauparolo al la Fundamento (Zamenhof 199110: 48): "Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova." Ekzemplo: Per la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Albaut 1976) la autoritata centra institucio (t. e. la Akademio de Esperanto) oficialigis la iaman formon novan "bugheto" (paralele uzebla al la tiam jam oficiala vorto "budgheto" [kun "d"]). Per chi tio "bugheto" chesis esti formo nova kaj ighis Akademi-Vortara vorto. Se la Akademio ne estus oficialiginta tiun chi vorton kaj se oni ne vidas en ghi vorton fremdan en la senco de Regulo 15, tiam ghia uzo certe estus rigardebla kiel malobeo de la supre citita atentigo de la Antauparolo. Tial kredeble estas malrekomendinde uzi tian formon novan, kiu ne havas ian aprobon de la prilingve autoritata institucio. Ankau kiel tia malobeo tre kredeble estas rigardebla la uzado de "na" (= formo nova [al n-finajho lau Regulo 2] por marki la akuzativon) kaj "far" (formo nova [al "de" lau Regulo 6] por marki la aganton en pasiva frazo). Rilate al "na" ankau lau Wennergren (2007) "temas pri neakceptebla reformo de la lingvo". Lau Albaut (1991: 73) rilate al "far" la siatempa Akademi-prezidanto decidis apliki la Akademi-statutan artikolon n-ro 23 pri "lingva novajho" al la respektiva vochdonado (bezono je du-trion-plimulto); rezulto: Aprobo de "far" ne estis atingata. Do: Antau ekuzo "na" kaj "far" tre kredeble postulas ian aprobon de la prilingve autoritata institucio, char ili estas formoj novaj. Formo nova estas neologismo lau la difino de Zamenhof (Waringhien 2002: 781; Welger 1999). "Leno" certe ne estas formo nova, kaj ghia uzado ne malobeas la supre cititan atentigon de la Antauparolo. Cetere: En la esprimo formo nova la vorto nova ne nepre signifas ion lau-aghe novan.

Nova vorto

Nova vorto estas vorto, pri kiu trafas jena teksto de la Antauparolo al la Fundamento (Zamenhof 199110: 47): "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsilighado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej autoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke chiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj chi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone chiam peni uzadi nur vortojn el la 'Fundamento' char nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia autoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel 'Aldonon al la Fundamento'". Nova vorto estas vorto por tia ideo, por kiu mankas samsignifa simpla Akademi-Vortara vorto kaj kiu ne estas rigardata kiel vorto fremda en la senco de Regulo 15. (En tiu chi kunteksto ekzemple "maldekstra" jam ne estas rigardebla kiel simpla, char ghi entenas pli ol unu signifon perantan vorteron, nome "mal'" kaj "dekstr'".) Nova vorto tre kredeble estas ekzemple "tajdo": Ghi ne estas Akademi-Vortara vorto. Ghi kredeble ne estas rigardebla kiel vorto fremda en la senco de Regulo 15. Oni ankau ne suspektu la vorton "tajdo", ke ghi estas formo nova: "Tajdo" peras la ideon de "pro-intermas-altirforta marciklo", "alflu-deflu-ciklo" – oni ne povas esprimi la ideon de "tajdo" nur per simpla Akademi-Vortara vorto. Ankau "leno" tre kredeble estas nova vorto. Lau Welger (1999) estas tiel, ke Zamenhof diferencigis inter nova vorto kaj neologismo (chi lasta estas nomata formo nova en tiu chi artikolo kaj en Zamenhof 199110: 48). Cetere: Ankau en la esprimo nova vorto la vorto nova ne nepre signifas ion lau-aghe novan.

Pliaj ekzemploj

De kiuj vortspecoj estas la landnomo "Germanio"? Ghi ne estas Akademi-Vortara vorto. Ghi kredeble ne estas rigardebla kiel Regul-15-vorto (vorto fremda). Kiel "German'i'o" ghi entenas anstatau "-uj-" la formon novan "-i-", kiu estas oficiale aprobita (sed ne oficialigita!) per la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Albaut 1976). Lau tiu chi vidpunkto "Germanio" estas aprobita formo nova. Kiel "Germani'o" (do kun la radiko "Germani'") ghi estas nova vorto por peri la ideon "German'uj'o". Resume "Germanio" estas rigardebla au kiel (aprobita) formo nova au kiel nova vorto. La uzado de "Germanio" ne malobeas la nun validan prilingvan normaron.

De kiuj vortspecoj estas la en Waringhien (2002: 199) listigita prepozicio "cis" (ideo: "maltrans", "chi-flanke de")? "Cis" ne estas Akademi-Vortara vorto kaj kredeble ne rigardebla kiel Regul-15-vorto (vorto fremda). Se oni rigardas "trans", "chi" kaj "de" ne kiel signifhavajn (semantikajn/leksikajn) vorterojn (morfemojn), sed nur kiel funkci-havajn vorterojn, tiam oni povas rigardi "cis" kiel formon novan. Alie "cis" estas rigardebla kiel nova vorto.

Alia argumento por tio, vidi en la prepozicioj "cis", "na" kaj "far" formojn novajn, estas jeno: En tre multaj lingvoj certaj vortkategorioj estas fermitaj, t. e. ili ne emas akcepti novajn membrojn (almenau ne dum relative longa tempo). Pri Esperanto oni nepre povus rigardi la vortkategoriojn artikolo, konjunkcio, prepozicio kaj pronomo (eble ankau interjekcio kaj numeralo) kiel fermitajn vortkategoriojn kaj tial vidi en la menciitaj prepozicioj formojn novajn.

Kiel kion oni povas nun rigardi la vorton "hhino" (lau Waringhien 2002: 454 Zamenhof uzis "Hhinujo")? Tre kredeble "hhino" jam ne estas rigardebla kiel vorto fremda en la senco de Regulo 15, char de 2007 la vorto "chino" estas Akademi-Vortara vorto. Ghin oni nepre povas rigardi kiel oficiale fiksitan formon de lau Regulo 15 uzebla vorto. Sekve oni ech prave povas malrekomendi aliajn eblajn formojn (inkluzive de "hhino"). En tiu chi senco nun la arhhaismo "hhino" nepre estas rigardebla kiel (ne konsilinda) formo nova ...

China Radio Internacia

China Radio Internacia estas nun la nura shtata radio-servo, kiu plurajn fojojn en chiu tago per radio-ondoj disaudigas unuhoran Esperantlingvan programon (frekvencoj: vidu Kück 2008b). La elsendoj estas lauvice direktataj al Japanujo kaj Kore-ujo, sud-orienta Azio, Europo kaj Latin-Ameriko kaj lau la cel-regiono varias nek pri enhavo nek pri vort-elekto nek pri lingvostilo.

De la 13-a ghis 20-a de Decembro 2008 la autoro auskulte observadis lau vort-uzado Esperanto-elsendojn de China Radio Internacia permallongonde. La plej multaj vortoj tie uzataj estas Akademi-Vortaraj vortoj (au kunmetajhoj el tiaj). Ne-aprobitaj formoj novaj ne estis rimarkataj (krom eble okaze de "navigado" kaj "spaciala", vidu tie en la sekvaj listoj). Jenaj lau-pritakse de la autoro kredeble vortoj fremdaj estis auditaj; temas pri "tre internaciaj vortoj" lau la kriterio proponita en Kück (2008a):

  • afgana
  • akomodi
  • angola
  • avangardaj
  • Bangladesho
  • bonzo
  • budaisman
  • buroo
  • financa cunamo
  • chigong-terapio
  • defensivo
  • deflacio
  • divergho
  • ekspertan
  • fortunon
  • frekvencoj
  • hinda
  • hindia [= hindia lingvo]
  • humura
  • inflacio
  • jado
  • Kariba
  • kilohercoj
  • konfuceismo
  • Sekureca Konsilio de Unuighintaj Nacioj
  • korea
  • Latin-Amerika
  • magnato
  • mikroondajn fornojn
  • naci-minoritatoj
  • misila
  • monitoran
  • navigado [eble anstataue rigardebla kiel formo nova pro la jam oficialigita vorto "navigacio"]
  • Nepalo
  • nuklea
  • Olimpikoj
  • granda pando
  • partneroj
  • regreso
  • sutroj
  • taoismo
  • teamo
  • teknologio
  • telesensa
  • kontrau-terorisma

Jenaj novaj vortoj estis auditaj (eble iujn el ili oni povas rigardi anstataue kiel vortojn fremdajn, se oni uzas alian kriterion):

  • adjunkto
  • adoleskantoj
  • agnoski
  • aprezu [eble ankau au anstataue "aprecu"; la autoro ne estas certa]
  • celebris
  • chantaghis
  • charto
  • chicheronino
  • damaghataj
  • diurnoj
  • ekspliciti
  • ekspliki
  • elimini
  • fajnigon [eble misaudita vorto]
  • ferocado [eble misaudita vorto]
  • fonduso
  • ideogramo
  • inghenierio
  • integreco, integrigho
  • investantoj
  • komandoro
  • klauzo
  • latenta
  • mitingo
  • noc-gaso-ellaso
  • pitoreske
  • precedenca
  • premiero
  • prioritataj
  • raraj
  • relikvo
  • secesiigaj, secesiista
  • spaciala [eble anstataue rigardebla kiel formo nova pro la jam oficialigita vorto "kosmo"]
  • tajdo [ghi estis uzita en metafora signifo]
  • totala

Pri la auditaj landnomoj "Afganio", "Chinio", "Francio", "Hindio", "Japanio", "Koreio", "Mongolio", "Rusio", "Somalio", "Turkio": Anstatau ebla "-uj'o" estis uzata senescepte "-io", t. e.:

  • okaze de chiuj el ili novaj vortoj (lau la rigardmaniero "Chini'o") resp.
  • okaze de "Chinio", "Francio", "Japanio", "Rusio", "Turkio" aprobitaj formoj novaj (lau la rigardmaniero "Chin'i'o").

Kromajho pri lingvostilo: El forumaj diskutoj estas konata al la autoro la opinio, ke vortigoj kiel "nomighas", "sin trovas" kaj "trovighas" estas malfacile pereblaj al ne-europlingvaj lernantoj de Esperanto. Estas tamen interese, ke la tri menciitaj vortigoj estis uzitaj en la elsendo de China Radio Internacia de la 20-a de Decembro 2008.

Fonto de la plej multaj vortoj fremdaj kaj deveno de la plej multaj novaj vortoj estas lingvoj, kiuj apartenas ne al la orientazia, sed al la okcidenta lingva kulturkomunumo; pri lingvaj kulturkomunumoj vidu Kück (2008a).

Konkludo:

Evidente precipe tiaj novaj vortoj estas senprobleme uzeblaj, pri kiuj estas konstatebla jeno:

Ili estas uzataj ankau en la Esperanto de lingv-kulturkomunuma medio alia ol tiu de la devenlingvo. Ekzemplo: La vorto "precedenca" devenas de la latina (medio: okcidenta lingva kulturkomunumo) kaj estas uzata en Esperanto-elsendo de China Radio Internacia (medio: orientazia lingva kulturkomunumo).

El tio chi oni bonvole ne nepre konkludu, ke tiaj novaj vortoj, pri kiuj ne estas konstatebla la supre menciita trajto, ne estas senprobleme uzeblaj.

Al iuj ne plachas, ke en Esperanto relative multaj novaj vortoj (eble ech vortoj entute) devenas de Europaj lingvoj (ekzemple Corsetti 2006 "provas defendi la facilan, regulan, kaj laueble ne-europan, Esperanton"). Tamen: Novaj vortoj por si mem jam estas pravigeblaj per la supre citita teksto de la Antauparolo (Zamenhof 199110: 47), kaj novaj vortoj devenaj de Europaj lingvoj estas krome pravigeblaj tiel:

  1. lau-norme per la Bulonja Deklaracio, paragrafo 4, frazo 6 (Zamenhof 199110: 37): "... pro plena unueco de la lingvo al chiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu trovighas en la verkoj de la kreinto de Esperanto ..."; tre multaj vortoj de Esperanto ech kun intenco de ghia iniciatinto devenas de Europaj lingvoj (Zamenhof 199218: 284); enkonduko de pliaj novaj vortoj Europdevenaj estas rigardebla kiel tiurilata "imitado" de Zamenhofa stilo;
  2. lau-sperte per tio, ke ekzemple China Radio Internacia uzas nepre novajn vortojn devenajn de lingva kulturkomunumo alia ol la orientazia (ofte de la okcidenta)

Per tio chi la autoro tamen ne volas instigi enkondukadi novajn vortojn (chu Europdevenajn, chu ne-Europdevenajn), sed sole kaj sobre prezenti la launorman kaj lauspertan realon. Se oni volas eviti novan vorton (tia evito lau la autoro estas aspirinda!), la autoro rekomendas konsulti Corsetti, Lowenstein (2008).

Resumo

Surbaze de la por Esperanto prilingve decida normaro estas en tiu chi artikolo prezentitaj jenaj kvar specoj de vortoj lau sia statuso:

  • Akademi-Vortara vorto: Vorto Fundamenta (ekzemple "maro") au oficiala (ekzemple "bugheto"); trovebla en la Akademia Vortaro (Wennergren 2008)
  • Vorto fremda: Vorto uzebla lau Regulo 15 (do Regul-15-vorto; ekzemple: "bonzo"); pli: vidu Kück (2008a)
  • Formo nova: Tio, pri kio trafas jena teksto de la Antauparolo al la Fundamento (Zamenhof 199110: 48): "Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova." Ekzemploj: "Na" (= formo nova [al n-finajho lau Regulo 2] por marki la akuzativon) kaj "far" (formo nova [al "de" lau Regulo 6] por marki la aganton en pasiva frazo). Formo nova estas evitinda krom okaze de ia aprobo de la prilingve autoritata institucio. Formo nova estas neologismo lau Zamenhofa difino (Waringhien 2002: 781; Welger 1999).
  • Nova vorto: Vorto, pri kiu trafas jena teksto de la Antauparolo al la Fundamento (Zamenhof 199110: 47): "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsilighado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej autoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke chiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo ..." Nova vorto estas vorto por tia ideo, por kiu mankas samsignifa simpla Akademi-Vortara vorto kaj kiu ne estas rigardata kiel vorto fremda en la senco de Regulo 15. Ekzemploj: "leno", "tajdo". Lau Welger (1999) estas tiel, ke Zamenhof diferencigis inter nova vorto kaj neologismo (chi lasta estas nomata formo nova en tiu chi artikolo kaj en Zamenhof 199110: 48).

Vere malkonsilinda estas do la uzado de sole tia formo nova, kiu ne iel estas aprobita de la prilingve autoritata institucio.

Auskulta observado de Esperanto-elsendoj de China Radio Internacia montris pri la de ghi uzataj vortoj: Fonto de la plej multaj vortoj fremdaj kaj deveno de la plej multaj novaj vortoj estas lingvoj, kiuj apartenas ne al la orientazia, sed al la okcidenta lingva kulturkomunumo. Pri la auditaj landnomoj ("Chinio" ktp.): Anstatau ebla "-uj'o" estis uzata senescepte "-io", t. e. novaj vortoj (lau la rigardmaniero "Chini'o") resp. aprobitaj formoj novaj (lau la rigardmaniero: "Chin'i'o").

Konkludo:

Evidente precipe tiaj novaj vortoj estas senprobleme uzeblaj, pri kiuj estas konstatebla jeno:

Ili estas uzataj ankau en la Esperanto de lingv-kulturkomunuma medio alia ol tiu de la devenlingvo. Ekzemplo: La vorto "precedenca" devenas de la latina (medio: okcidenta lingva kulturkomunumo) kaj estas uzata en Esperanto-elsendo de China Radio Internacia (medio: orientazia lingva kulturkomunumo).

El tio chi oni bonvole ne nepre konkludu, ke tiaj novaj vortoj, pri kiuj ne estas konstatebla la supre menciita trajto, ne estas senprobleme uzeblaj. Se oni volas eviti novan vorton (tia evito lau la autoro estas aspirinda!), la autoro rekomendas konsulti Corsetti, Lowenstein (2008).

Referencoj

Akademio de Esperanto (eldoninto) (1958): Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 1 (Decembro 1958). [Sen loko].
Albaut, André (1976): Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press.
Albaut, André (1991): Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 11 – Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Sablé-sur-Sarthe, Coconnier.
Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Corsetti, Renato (2006): Re: Pochi / boleg-kuiri, hoso / fleksebla tubo. Mesagho http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/10134 14-a de Decembro 2008.
Corsetti, Renato; Lowenstein, Anna (2008): Simplaj samsignifaj vortoj http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj 14-a de Decembro 2008.
Del Barrio, Toño (2007): La normala lingvo. En: Libera Folio http://www.liberafolio.org/2007/normalalingvo/ 18-a de Decembro 2008.
Kimura, Goro Christoph (2008): Chu eblas deeuropigi Esperanto?. http://www.bonalingvo.it/index.php/Orienta_Esperanto:_KIMURA_Goro_Christoph 18-a de Decembro 2008.
Krause, Erich-Dieter (1999): Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg, Buske.
Krause, Erich-Dieter (2007): Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg, Buske.
Kück, Andreas (2008a): Tre internaciaj vortoj (TIV) – rezonado pri Regulo 15. http://www.ipernity.com/blog/55667/106431 14-a de Decembro 2008.
Kück, Andreas (2008b): Esperanto: Radio-elsendoj per mallongondo, mezondo kaj satelito; letero al sendostacio; mallongondo-auskultado ghenerale (ofte metitaj demandoj) http://www.akueck.de/eodx.htm 19-a de Decembro 2008.
Waringhien, Gaston (2002): La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Welger, Helmut (1999): Kontribuoj al la norma Esperantologio. http://www.homaranismo.info/Kontribuoj.htm 5-a de Novembro 2008.
Wennergren, Bertilo (2007): Pri la na-ismo. http://lingvakritiko.com/2007/08/21/pri-la-na-ismo/ 20-a de Decembro 2008.
Wennergren, Bertilo (2008): Akademia Vortaro.
http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html?s=h 14-a de Decembro 2008.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (1925): Lingvaj respondoj (plena kolekto). Paris, Esperantista Centra Librejo.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199218): Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto. Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio.
Published at 09:40 ( 12 comments / 956 visits )
This post is public

November 10, 2008

Tre internaciaj vortoj (TIV) – rezonado pri Regulo 15

Enkonduko

Lau Regulo 15 (Zamenhof 199110: 56; 61; 67; 73; 78-79) la tiel nomataj vortoj "fremdaj”, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en Esperanto sen shangho, ricevante nur la ortografion de tiu chi lingvo. Lau Zamenhof (1925: 24) Regul-15-vortoj jam apartenas al Esperanto. Regulo 15 do utilas ne por enkonduki novajn vortojn, sed por trovi jamajn Esperanto-vortojn por ekuzo. Tamen, kiun (au chu kian?) aron de lingvoj oni konsideru por decidi, chu la plimulto el ili prenis la koncernan vorton? Praktike estas apenau fareble konsideri kelkmilojn da lingvoj. Jam pri la du ekzemplo-radikoj donitaj en la regultekstoj ("teatr'" kaj "tragedi'") oni ne povas pruvi, ke ilin prenis pli ol la duono de kelkmiloj da lingvoj. Krome en Cart (1919) kaj Grosjean-Maupin (1922) la lingvonormiga institucio atribuis uzeblecon lau Regulo 15 al vortoj, kiujn certe ne prenis la plimulto de kelkmiloj da lingvoj. Plue lau Cart (1919) Regul-15-vortoj ech ne bezonas oficialigon. Neergaard (1933) pritraktis la problemon kun la difino (lau li "ghenerale aprobita, pravigata per la tutmonda influo de la grekolatina civilizo"), ke vorto internacia estas "vorto komprenebla de la plimulto de la indoeuroplingvanoj". Welger (1999) proponas, ke konvenas konsideri la anglan, francan, germanan, hispanan, portugalan kaj rusan. Alternativon al chi tiuj laulingve kaj laukulture Europcentraj premisoj proponas la autoro de tiu chi artikolo: Oni konsideru ne iun fiksitan aron de lingvoj, sed ankau lingvajn kulturkomunumojn; detaloj sekvas.


Propono

Estas proponate rigardi vorton kiel tre internacian (kaj tial precipe taugan por uzo lau Regulo 15), se la vorto estas prenita de almenau tri lingvoj, el kiuj apartenas
  • almenau unu al la okcidenta lingva kulturkomunumo kaj
  • almenau unu al la hinda, islama au orientazia lingva kulturkomunumo kaj
  • chiuj al malsamaj lingvo-subfamilioj.

Oni notu, ke inverse el la fakto, ke vorto ne estas tre internacia lau la supra kriterio, oni ne nepre konkludu, ke la vorto ne estas uzebla lau Regulo 15. La ideo de la supre menciita kriterio estas jena: La tri la vorton (prunte)prenintaj lingvoj reprezentas multajn aliajn lingvojn, kiuj estas sufiche malsamaj kaj lau lingvoparenceco kaj lau aparteneco al lingvaj kulturkomunumoj; la tri lingvoj do specimene eble reprezentas la plimulton de la lingvoj konsiderindaj.

La lingvaj kulturkomunumoj estas la

  • okcidenta; reprezentantoj: ekzemple la angla, finna, germana, hispana, rusa kaj multaj aliaj lingvoj
  • hinda; reprezentantoj: ekzemple la bengala, hindia, tamila kaj multaj aliaj lingvoj
  • islama; reprezentantoj: ekzemple la araba, indonezia, persa, svahila, turka kaj multaj aliaj lingvoj
  • orientazia; reprezentantoj: ekzemple la china, japana, korea, vjetnama kaj multaj aliaj lingvoj

(komparu Vikipedio-n 2008a).

Ekzemplo: La origina vorto de “papajo” estas prenita (el la arauaka) de la germana (okcidenta lingva kulturkomunumo; ghermana subfamilio de la hindeuropa lingvofamilio), pola (okcidenta lingva kulturkomunumo; slava subfamilio de la hindeuropa lingvofamilio) kaj indonezia (islama lingva kulturkomunumo; malaj-polinezia subfamilio de la austronezia lingvofamilio) kaj tial povas esti rigardata kiel tre internacia kaj precipe tauga por uzo lau Regulo 15.

La aparta konsidero de la okcidenta lingva kulturkomumo al iuj eble shajnas maljusta au almenau tia, ke tio chi ne plenumas nuntempajn postulojn pri internacieco. Tamen, estas fakto, ke tradicie la plej granda parto de la vortsubstanco de Esperanto devenas de lingvoj de la okcidenta lingva kulturkomunumo, ech kun intenco (Zamenhof 199218: 284). Unuflanke tiun chi tradicion certe rompus ne-aparta konsidero de la okcidenta lingva kulturkomunumo, aliflanke konsidero de nur tiu chi eble ne plenumus nuntempajn postulojn pri internacieco. Tial la supre menciita kriterio estas rigardata kiel konvena kompromiso inter tradicikonservo kaj plenumo de nuntempaj postuloj pri internacieco. Tamen, pripensinda opcio estas rezigni pri la aparta konsidero de la okcidenta lingva kulturkomunumo kaj anstatauigi la du supre menciitajn postulojn pri lingvkultura aparteneco per la unu postulo "... prenita de almenau tri lingvoj, el kiuj apartenas almenau du al malsamaj lingvaj kulturkomunumoj".

Rimarko: Oni ne interkonfuzu la ekuzon de vorto lau Regulo 15 kun jeno: Rekomendo de nova vorto (lau la Antauparolo al la Fundamento Zamenhof 199110: 47) por io, kio en Esperanto estas esprimata au i) ankorau ne per nur Fundamentaj/oficialaj rimedoj (ekzemple "tajdo") au ii) per kunmetajho el nur Fundamentaj/oficialaj rimedoj (ekzemple "liva" anstatau "maldekstra"; chu tio chi estas rekomendinda au ne, tio estas alia, chi tie ne pritraktata demando). Krome lau la Antauparolo (Zamenhof 199110: 48) nur la lingvonormiga institucio rajtas enkonduki (se Regulo 15 ne trafas) novan vorton/formon samsignifan kun tia Fundamenta/oficiala vorto/formo, en kiu estas nur unu signifhava vortero. Io tia evidente okazis ekzemple che la oficialigita "kemio": Ghi estas samsignifa kun la Fundamenta "hhemio" kaj sekve bezonis oficialigon.

Listo

Jen listo de lau la supre menciita kriterio tre internaciaj vortoj, el kiuj neniu estas Fundamenta au oficiala (eble indas aldoni mencion de la fonto, Esperantlingvan difinon kaj atentigon pri eventuala Zamenhofeco). Konsultitaj estis Adiwimarta, Darmojuwono, Soeprapto-Hastrich (2007), Ebi, Sato (2003), Langenscheidt (1954), Langenscheidt (1966a, b), Krause (1999), Krause (2007), kaj Vikipedio (2008b) kaj Waringhien (2002); la lingvokodoj estas lau ISO 639-1. Ne estas asertate, ke la listo estas kompleta pri la prezentitaj kapvortoj kaj pri la che chiu kapvorto listigitaj lingvoj, kiuj prenis la vorton. Aperas nur tri por pruvi la plenumighon de la supre menciita kriterio. Krome estu atentigate pri tio, ke la kriterio neniel celas modifi ekzistantan regulon au starigi novan regulon, sed nur celas proponi facile aplikeblan manieron trovi tiajn vortojn nek Fundamentajn nek oficialajn, kiuj kredeble havas relative altan probablon esti komprenataj. Tamen, kiu au kio malhelpas al la lingvonormiga institucio almenau rekomendi ion taugan por kohera uzado de Regulo 15?

akumulatoro de Akkumulator hr akumulator tr akümülatör
aluvio de Alluvium he aluvium tr alüvyon
amoko de Amok id amuk tr amok
acetileno de Azetylen es acetileno id asetilena
atasheo de Attaché ru attashe tr ataşe
batiko ar batik de Batik id batik
buroo de Büro id biro tr büro
boulo de Bowling id boling vi bowling
brutto de Brutto(gewicht) id bruto pl brutto
bumo de Boom fr boum ja bumu
buso de Bus id bus pl bus
cenzo de Zensus gl censo id sensus
cunamo ar tsunami de Tsunami sw tsunami
chadoro de Tschador es chador id cadar
depoto de Depot id depo(t) tr depo
deposito es depósito a plazo fijo id deposito nl deposito
diodo de diode id dioda vi diot ban dan
disertacio, disertajho de Dissertation id disertasi ru dissertacja
dividendo de Dividende id dividen tt dividend
dizelo de Diesel id diesel ja dizeru
domicilo de Domizil fr domicile id domisil
docento de Dozent id dosen pl docent
dopado id doping it doping ja dopingu
dosiero de Dossier ru dossje tr dosya
ekzota, ekzotika de exotisch fr exotique ja ekizochiku
eksperto de Experte ja ekisupato tr eksper
ekumeno de Ökumene fi ekumenia id ekumene
elito de Elite id elite pl elita
ensemblo de Ensemble id ensambel ru ansamblja
eseo de Essay id esai ja essei
esoterismo (radiko: esoter') da esoterisme es esoterismo tr ezoterizm
fakso de Fax id faks ja fakkusu
faulo de Foul ja fauru pl faul
felaho de Fellache ku fileh ru fellahh
formularo de Formular es formulario id formulir
fragmito en phragmites es phragmites vi phragmites
frekvenco de Frequenz id frekuensi tr frekans
futbalo fa futbal fr football tr futbol
fuzio de Fusion hu fúzió id fusi
ginekologio de Gynäkologie id ginekologie tr jinekoloji
gongo de Gong id gongo vi cong chieng
guruo de Guru id guru ru guru
hagho de Hadsch id haji ja hajji
hidranto de Hydrant id hidran ru hidrant
hidrato en jenaj kunmetajhoj: de Kohlenhydrat id karbohidrat sw kabohidrati
hipertermio de Hyperthermie id hipertermia tr hipertermi
hobio de Hobby id hobi it hobby
hokeo de Hockey id hoki ja hokke
humuro de Humor fr humour id humor
hhano ar chan de Khan vi han
ikebano ar ikibana de Ikebana id ikebana
imamo de Imam id imam ja imamu
infrarugha de infrarot id inframerah it infrarossa
islamo de Islam ja isuramu-kyo tr Islam
jogo de Yoga id yoga vi yoga
jogurto de Joghurt id yoghurt tr yogurt
jhipo de Jeep id jip ja jipu
kadio de Kadi tr kadi vi kadi
kaftano de Kaftan fi kaftaani tr kaftan
kamuflado en camouflage id kamuflase tr kamuflaj
kantino de Kantine es cantina tr kantin
karateo ar karata de Karate id karate
kareo de Curry id kari ja kare
kartelo de Kartell id kartel tr kartel
kebabo de Kebab pt kebab tr kebap
kromo de Chrom sw chromi vi crom
klauzo de Klausel id klausul pl klauzula
koniferoj de Koniferen id konifera it conifere
kontenero de Container ja kontena vi congteno hoa
ksenofobio de Xenophobie id xenofobia tr zenofobi
kuloto de Culotte ja kyurotto tr külot
kungfuo ar kungh fu de Kung Fu id kung fu
kvalifiko de Qualifikation fr qualification id kualifikasi
kvizo de Quiz id kuis pl quiz
kvoto de Quote id kuota tr kota
matcho de Match fr match tr maç
metroo it metro id metro tr metro
mikroondoj it microonde ms mikrogelombang tr mikrodalga
minoritato de Minorität id minoritas ro minoritate
moto de Motto id motto sl moto
muftio de Mufti id mufti tr müftü
nunatako de Nunatak ja nunatak ru nunatak
olimpia de olympisch ms olimpik tt olímpia
orangutano, orangutango de Orang-Utan hu orangután id orang utan
origamio ar aurigami de Origami id origami
oscilo de Oszillation es oscilación id osilasi
parcelo de Parzelle sk parcela tr parsel
pashao de Pascha ja pashi ru pasha
partnero de Partner id partner pl partner
papajo de Papaya id pepaya pl papaja
plagho sq plazha ru plash tr plaj
plombo de Plombe fr plombage id plombir
raghao, ragho, rajho de Radscha ms raja uk ragha
rakio de Raki ja raku pt raki
rastrumo id raster lt rastras ru rastr
raundo de Runde id ronde ja raundo
razio de Razzia fi ratsia id razia
reaktoro de Reaktor id reaktor ru reaktor
referendumo de Referendum id referendum tr referandum
rivalo de Rivale it rivale ja raibaru
salamo de Salami tl salami tr salam
sario ar sari de sari ja sari
sezamo fr sésame de Sesam tr susam
sarongo de Sarong es sarong id sarung
sekulara de säkular es secular id sekular
sensoro de Sensor es sensor id sensor
silo de Silo ja sairo tr silo
skunko en skunk ja sukanku ro sconcs
skutero id skuter pl skuter vi scooter
slogano id slogan pl slogan pt slogan
sojo de Soja fa suya ms soya
sponsoro id sponsor it sponsor ru sponsor
statuso de Status id status pt status
sushio ar sushi de Sushi vi sushi
shampuo de Schampon id sampo tr sampuan
shorto de shorts fr short ja shotsu
tabuo de Tabu id tabu tr tabu
tampono de Tampon jp tanpon tr tampon
taro de Tara(gewicht) fi taara tr dara
tofuo de Tofu ms tauhu vi tao pho
traumato de Trauma id trauma pt trauma
transmisio de Transmission id transmisi it transmissione
transfuzio de Transfusion id transfusi tr transfüzyon
trihhino de Trichine es trichinella tr trişin
ultrasono fr ultrason id ultrasonik tr ultrason
ultraviola de ultraviolett id ultraviolet pl ultrafiolet
umlauto fi umlaut id umlaut ru Umlaut
uoko de Wok it wok tr wok
vado (geografio) pro la uzo en: fr Mer des Wadden ja was de umi ru Vaddenskoe More
valvo ja barubu pt válvula tr valf

Referencoj

Adiwimarta, Sri Sukesi; Darmojuwono, Setiawati; Soeprapto-Hastrich, Elisabeth (2007): Kamus Universal Langenscheidt Jerman. Djakarta, PT Ikrar Mandiriabadi.
Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Ebi, Martina; Sato, Chiaki (2003): Langenscheidts Universal-Wörterbuch Japanisch. Berlin, Langenscheidt.
Grosjean-Maupin, Émile (1922): Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Oficiala Gazeto Esperantista, volumo 8, N-ro 5-6 (82-83). Paris, Esperantista Centra Oficejo, 153-164.
Krause, Erich-Dieter (1999): Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg, Buske.
Krause, Erich-Dieter (2007): Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg, Buske.
Langenscheidt (1954): Dizionario Langenscheidt Lilliput 6 Italiano-Tedesco. Berlin, Langenscheidt
Langenscheidt (1966a): Langenscheidts Lilliput Wörterbuch 334 Deutsch-Türkisch. Berlin, Langenscheidt.
Langenscheidt (1966b): Langenscheidt Lilliput Sözlüğü 335 Türkçe-Almança. Berlin, Langenscheidt.
Neergaard, Paul (1933): Fremdvortoj en Esperanto. 15a regulo de la fundamenta gramatiko en teorio kaj praktiko. Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Vikipedio (2008a): Internaciaj vortoj. http://eo.wikipedia.org/wiki/Internaciaj_vortoj 5-a de Novembro 2008.
Vikipedio (2008b): http://eo.wikipedia.org/wiki/ (diversaj kapvortoj estis alvokitaj en tiu chi reta enciklopedio por trovi diverslingvajn samsignifajhojn).
Waringhien, Gaston (2002): La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Welger, Helmut (1999): Kontribuoj al la norma Esperantologio. http://www.homaranismo.info/Kontribuoj.htm 5-a de Novembro 2008.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (1925): Lingvaj respondoj (plena kolekto). Paris, Esperantista Centra Librejo.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199218): Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto. Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio.



Published at 14:21 ( 18 comments / 1543 visits )
This post is public

Published at 12:50 ( 0 comments / 301 visits )
This post is public


( 9 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Andreas Kueck

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...