Jurij Ŝĉerbak
Ĉernobil
Dokumenta novelo
Moskvo, eldonejo “Progreso”, 1990. 400 paĝoj.
Poŝformato 10x16 cm., ilustrita.
Pasis 25 jaroj post la akcidento de Ĉernobila atoma elektrocentralo, kaj okazis nova katastrofo – en Fukusimo. La libro de Jurij Ŝĉerbak denove aspektas aktuala, eble eĉ profeta.
Kiel kaj kial tio okazis?
La aŭtoro proponas al la leganto muntaĵon de la dokumentoj kaj faktoj, atestoj de ĉeestintoj – baldaŭ post la akcidento li plurfoje estis en la Zono kaj en la regionoj, najbaraj al ĝi. La eksplodo en Ĉernobil enkondukis la homaron en la novan periodon de evoluo, sed la plimulto de la racieme pensantaj sciencistoj nenion similan al tiuj katastrofoj povis antaŭvidi, kaj ankaŭ ne volis, evidente. Nur apartaj, la plej prudentaj sciencistoj meditas pri katastrofaj eblecoj de la ekstrema koncentriĝo de la industriaj kaj sciencaj kapacitoj. Pri tio en la libro inter aliaj atestas akademiano V.A. Legasov.
Tio, kio okazis en Ĉernobil kaj estas priskribita en la libro, estas kvazaŭ sendita el la pasinta 20-a jarcento al ĉiuj ni kiel minaca averto – rekonsciiĝu, ekmedutu pri la tuta evoluo de la civilizo, faru, dum ne estas malfrue, seriozajn konkludojn.
Loĝantoj de Rusio povas aĉeti ĝin en la retvendejo de la eldonejo:
http://lernolibro.ru/chernobil

Dankon pro la informaĵo koncerne tiun verkon.
La libro estas ankaŭ aĉetebla en alia retvendejo:
UEA http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3896
Dima Ŝevĉenko has replied to Mikelo59*Dima Ŝevĉenko has replied to Mikelo59*Pro tio ili preferas riski... :(
HORVÁTH János András has replied to Dima ŜevĉenkoDo la Japana nukleaj katastrofojn ne okazis la tertremo sed la tre alta cunamo, diris pluraj. Do tamen kial ne estis liverita la malvarmiga akvo sen kurento, ĉar mankis gravajn pereapumpiloj hejtitajn diezelmotore akvadefenda nivelo. Do la konstruaĵoj estas faritaj kontraŭtertrema kvalito.
Cetera, la aviadilo ankaŭ estis danĝera afero pli frue kaj ankoraŭ nuntempe oni esploras kaj modifas la sistomojn. Sed post la komencaj flugkatastrofoj ne estis ĉesigita la flugado, eĉ evoluadis ĝin.
HORVÁTH János András has replied to Mikelo59*http://www.sortirdunucleaire.com
Nous serons très nombreux dans les rues le 11 juin !
http://www.youtube.com/watch?v=4ITrXVJMKeQ&feature=related
Kvankam la video estas en Japana lingvo, la vocxo kaj la etoso de la kantistino estas kortusxantaj, mi volas sendi gxin al vi:
http://www.youtube.com/watch?v=ry_WACFd8Ds
Sign-in to post a comment.