Viktoro Published on September 14, 2008
by Viktoro

Viktoro's blog

Browse posts
Ivo Lapenna: Retoriko
Posted on October 5, 2008
6 comments (latest 15 months ago)
Salamandraĵoj
Posted on September 28, 2008
2 comments (latest 15 months ago)
Bonvolu (angle) helpi min!
Posted on September 23, 2008
7 comments (latest 15 months ago)
Etulino
Posted on September 21, 2008
4 comments (latest 15 months ago)
Perfida amiko
9 comments (latest 15 months ago)
Ne estas en la mondo lingvaj problemoj...
Posted on September 2nd, 2008
Pluvo aŭtuna
Posted on July 18, 2008
Humura muziko (1)
Posted on July 12, 2008
4 comments (latest 17 months ago)
Deziro
Posted on June 15, 2008
3 comments (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 692 times

Perfida amiko

Sunday September 14, 2008 at 05:52PM

Lastsemajne, mi legis interesajn artikolojn pri (pli-malpli) la sama temo. Unue, mi trovis artikolon pri falsaj amikoj en esperanto (de Belgabirdo). Due, mi legis artikolo de Tonyo pri la sama temo. Aldone, mi malkovris la blogon de Laszlo Istvan Toth kaj mi tre ŝatas lian novan radikan kreaĵon: salamandri

"Salamandri signifas uzi fremdan lingvon sub forta influo de la patrina lingvo, aŭ de la ĵus plej bone regata etnolingvo. Esence ĝi manifestiĝas per laŭvorta traduko de etnolingvaj idiomaĵoj al iu fremda lingvo."

Mi volus proponi novan koncepton, sed, antaŭ, mi deziras rakonti al vi amuzan falsamikan anekdoton inter la kataluna kaj la hispana. Tio okazis kelkajn jarojn antaŭ, kiam la hispana reĝo oficiale vizitis la katalunan parlamenton. La tiutempa parlamenta prezidanto ĉiĉeronis la reĝan viziton. La prezidanto, ilustrita homo katalunlingvano kiu bone regas la hispanan, poste montri la ĉefajn dependaĵojn al la reĝo, falsamike eraris per la uzo de vorto. Li, hispane, diris al la reĝo: “Y arriba, majestad, tenemos las golfas”. “Golfa” estas kataluna vorto kiu signifas “mansardo”-n (subtegmenta ĉambro), do la prezidanto volis diri “Kaj supre, via moŝto, ni havas la mansardojn”. Ne malkutima frazo kiam gastiganto montras sian domon al la gasto. Sed en la hispana, “golfa” estas preskaŭ sinonimo de putino, do la reĝo ne komprenis la menciitan sencon, sed “Kaj, supre, via moŝto, ni havas la putinojn”. La amuzita reĝo respondis, “¡ah, veo que aquí tienen de todo!” (“Mi vidas, ke ĉi tie vi havas ĉion!”).

La novan koncepton ke mi volus proponi (eble ĝi jam ekzistas sed mi neniam aŭdis pri ĝi) estas simila al falsamikeco kaj al salamandreco. Oni povus diri ke ĝi troviĝas inter tiuj du konceptoj. Ofte, ajnlingve, vorto havas kelkajn aŭ multajn sencojn, t.e., la semantika kampo de tiu vorto estas granda. Sed tiu semantika kampo ne nepre devas esti la sama en aliaj lingvoj. Mia nova koncepto temas pri kiam oni uzas iun tradukitan vorton kiun ŝajne havas la saman semantikan kampon sed, vere, nur havas kelkajn komunajn partojn de tiu semantika kampo. La fakto, ke ekzistas komunaj partoj inter la semantikaj kampoj de la du lingvoj, plifortigas en la parolanto, la senson ke oni korekte uzas la vorton, sed kiam oni jam estas sekura, uzas tiun vortojn ĝuste en la parto de la semantika kampo kie ne rajtas. Ekzemple, kelklingve, la vorto kontroli regas la semantika kampo de konfirmi, inspekti, reguli, vigli (kiel en Esperanto) kaj ankaŭ havas la sencon de moderigi, reteni, regi, ktp. Do, kiam oni esperante uzas la vorto kontroli en tiuj lastaj sencoj, tio ne ekzakte estas falsa amiko ĉar en la aliaj sencoj ĝi estas vera amiko, ĝi funkcias nur tiukaze (aŭ kelkkaze) falsa amiko. Kiam amiko foje estas kaj vera kaj falsa, ne povas esti nek vera nek falsa amiko. Mi proponas nomigi ĝin perfida amiko.

Falsa amiko, ŝajnas amiko, sed baldaŭ oni komprenas ke ĝi neniam estas amiko kaj ke ĝi, kompreneble, ne devas esti plu uzita (kiel amiko). Sed perfida amiko, ne nur ŝajnas vera amiko sed multkaze funkcias kiel vera amiko.

La perfidamikeco estas malpli facila afero ol la falsamikeco aŭ la salamandreco ĉar la lernanto de nova lingvo devas, unue, kompreni ke ĝi ekzistas, due, bone analizi la semantika kampo de la vorto sialingve (normale, oni neniam avertis tion) kaj, poste, bone uzi ĝin alilingve.

[Mi estas komencanto, bonvolu pardoni miajn erarojn]

9 Comments / add your comment?

Karulo (Karles) * says:
Amuza anekdoto :DD kaj interesa rezonado kaj propono pri lingv(mal)(perfid)amikoj. Cetere, tio memorigas min pri la diraĵo: Mia Dio liberigu min de miaj amikoj ĉar pri miaj malamikoj mi mem povas elturniĝi :)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Stanislao says:
La amuza anekdoto kaj la teksto atestas pri tio, ke Viktoro estante ankorau, kiel Li mem skribas - la komencanta sciipopvanto de Esperanto, ne rest/ad/os tro longtempe komencanto kaj CERTE post iomdaura tempo Li havos nenion komunan kun tiel nomataj - eternaj komencantoj.
Kaj tion ni ĉiuj bondeziru al nia amiko Viktoro, kiu jam nun preskau ne faras erarojn kaj tiuj, kiujn Li ekfaris en sia teksto, estas nur erarEToj, ĉu ne?
Kun estimvortoj al Viktoro kaj al Lia Familio!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Viktoro replies:
dankon, kara Stanislao!
Mi deziras esti baldaŭ eks-eternkomencanto.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Mi konsentas kun Stanislao. Kaj erareti estas normale ĉe bonaj scipovantoj de la lingvo. Per konstanta legado kaj praktikado la fuŝetoj pli kaj pli maloftos.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Ankaŭ dankon al vi, Karulo!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
Mi memoras alian amuzan konfuzon inter la kastilia kaj la kataluna. Antaŭ multaj jaroj, direktoro de nuklea elektrejo en Taragono komentis antaŭ ĵurnalistoj ke ili havis problemojn en la elfluejo de la malvarmiga akvo, pro la "musclos". Kompreneble, temis pri la mituloj, kiuj tie amasiĝis pro la varma akvo. Sed sekvonttage la ĉefa ĵurnalo de la provinco titolis la novaĵon hispanlingve ke ekzistis problemo rilate al la "músculos" (muskoloj).

Sed tio ne estas salamandraĵo, nur falsa amiko.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Tre amuza sed komprenebla eraro ĉar en la kataluna mitulo estas "musclo" (elparolata kiel 'mUsklu') kaj muskolo estas "múscul" ('mUskul'), do, du ŝajnaj vortoj facile konfuzeblaj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Mi aldonas eĉ pluan tre karakterizan fenomenon por la Eo lingvouzantoj. Ĉ. 70% el la vortostoko de Esperanto devenas el la latina lingvo. Sed en Eŭropo multaj popoloj transprenis aron da latinaj vortoj, kiujn adaptis al siaj lingvoj. Sekve, la sama latina vorto povas aperi en pluraj lingvoj inklusive en Esperanto en iom diversaj formoj: ekz. en multaj lingvoj oni skribas "egzamen...", "egzist...", dume en Esperanto oni uzas "ekzamen_", "ekzist_", ktp. Tial iuj ofte pretas uzi en Esperanto la pli konatan vorto-radikon el la patrina lingvo.
Ekz. mi ĉiam pretas diri "intestino", anstataŭ "intesto", ĉar la samdevena vorto en la angla lingvo havas la radikon "intestin_", sed en Esperanto ĝi sonadas iom amuze...
Temas do pri vortoj kiuj havas tute saman komprenon, ili eĉ sonadas kaj skribiĝas sufiĉe simile, sed tamen ne tute!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Vi pravas, Laszlo!
Posted 15 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...