Mi ĵus finlegis la tre legindan romanon La princo ĉe la hunoj fare de Eugène de Zilah.
Ĝi estas interesa verko, kiu bonege priskribas kiel estis la vivo de tiuj azianoj, kies atakoj al la ĉinoj kaŭzis, ke tiuj lastaj konstruis la Grandan Muron.
La aŭtoro prezentas la vivajn trajtojn de la hunoj sen montri sian moralan vidpunkton. Estas interese, kiel finfine oni alkutimiĝas al la fakto, ke viroj havas plurajn edzinojn, ke oni havas gesklavojn kaj rabas alitribajn knabinojn, ktp.
La romano estas sufiĉe longa (600 paĝoj) kaj havas amason da roluloj. Kelkfoje oni bezonas konsulti la rolulan indekson, ĉar foje estas duboj, ĉefe kiam temas pri (por mi) tute fremdaj nomoj.
La lingvaĵo de Zilah estas sufiĉe neologisma, sed multaj el la vortoj, kiujn mi devis serĉi vortaren, fakte estis fakaj vortoj pri rajdado, pelto, brutbredado, ktp.
Surprizis min la uzado de nova sufikso (nova por mi, kompreneble). Temas pri “im”, kies signifo mi kredas, ke estas simila al “aĵ” sed iomete pli preciza: eble ĝi signifas “bato de...” aŭ “frapo de...” ofte metafore. Mi notis kelkajn el ili: vipimo, gongimo, generimo, rigardimo, sabrimo. Sed eble, estas pli bone, ankaŭ skribi la frazon, kie la verkisto aperigas ilin por pli bone kompreni ilian signifon:
[p.373] … diris intendanto Lin ankaŭ alveninta pro la gongimo.
[p.378] Ŝi konsentis kaj ĉesis reciti la magiajn vortojn post generimoj, por ne naski ‘vintran infanon’.
[p.424] Baltu simple kapjesis post rigardimo al la du falditaj folioj...
[p.466] Same, sabrimo horizontala, celanta gorĝon, frapas la ringon kaj ne kaŭzas vundon.
[p.579] Preterpasante, per malforta vipimo li vekis sian kamaradon dormantan en selo...
Ĉu vi jam vidis aliloke tiun sufikson? ĉu vi taksas ĝin interesa?
www.ipernity.com/doc/53089/12550667
Mi opinias, ke ofte la sufikso -imo estas anstataŭigebla per -bato (vipbato, sabrobato) aŭ prefikso ek- (ekrigardo)
Mi ne trovis taŭgan anstataŭaĵon por koŭtoŭi (adorkliniĝi...respektkliniĝi...?)
Mi malkovris interesan uzon: la verbo isti.
Viktoro has replied to TjeriTjeri has replied to ViktoroViktoro has replied to Tjeri-im': sufikso esprimanta unu solan agon (ĝi estas la Wüster'a -ir', kiu tamen ne enradikiĝis pro la ĝena homonimeco kun la vaste uzata iri; vidu paragrafojn 434 kaj 435 de PAG); ĝi devenas el la latinaj minimus kaj imus, signifantaj pli malpli “kvante kaj kvalite la plej malalta, plej malgranda”; en la cititaj latinaĵoj enestas tamen krome eĉ ia partitiva senco: vipimo sekve estas la plej malalta kvanto da vipado, do unu sola vipobato; vipimi-vipi-vipadi; li ricevis dudek kvin vergimojn; ŝi sendis al li ardan okulimon; paĝranda krajonimo de la koncerna alineo.
Karolo Piĉ, Lingvaj rimedoj de la esperanta prozo
Bernardo has replied to desespero"-im - suf. esprimanta unu solan agon: vipimo = unu sola vipo-bato, klavimo = unuklava frapo (Piĉ)"
kaj indikas kiel fonton: Piĉ, Obsedo - poemaro. Saarbrücken: Iltis 1984.
Viktoro has replied to BernardoDankon.
Ĉu vidis tiajn vortojn aliflanke?
Ĉu vi taksas ĝin vere bezonata?
Viktoro has replied to desesperoViktoro has replied to desesperoDenove mi dezirus legi vian recenzon en Radio Muzaiko.
En la teksto mi farus kelkajn bagatelajn ŝanĝojn, ekz: "kaj rabas knabinojn el aliaj triboj, ktp." por ke la teksto estu pli klare legebla kaj komprenebla.
Pri la sufikso "im" mi pensas, ke ĝi estas superflua kaj ne utila, ĉar vortkunmetoj aŭ sintagmoj estas pli klaraj kaj kompreneblaj, ankaŭ pli kutimaj: sortobato, skurĝobato, aliflanke "ĵeti rigardon al" ktp.
Viktoro has replied to V I Z I László*V I Z I László* has replied to ViktoroViktoro has replied to V I Z I László*V I Z I László* has replied to ViktoroSign-in to post a comment.