Mi ĉiam malfruas. Estas neevitebla fakto. Ne ĉiam estas mia kulpo (kiam estas la trajno, kiu malfruas aŭ kiam mi restis fermita ene de malfunkcianta lifto), sed plejfoje mi devas agnoski, ke ja estas mia responso.

Aldone, mia edzino estas tre (laŭ mi tro) akurata. Do, ni ĉiam havas problemojn pri tio. Se ni interkonsentis renkontiĝi en konkreta loko kaj horo... ŝi ĉiam alvenas tien 10 minutojn antaŭ la interkonsentita horo. Mi, kiel kutime, alvenas 10 aŭ 15 minutoj malfrue. Tio ĉagrenas ŝin. Sed mi klopodas konvinki ŝin, ke la duono de la kulpo estas ŝia: se ŝi ne alvenus 10 minutojn antaŭe, ŝi ne devus atendi min 20 minutoj! Sed bedaŭrinde, la socia vidpunkto estas, ke ne taŭgas malfrui. Do la ununura kulpulo estas mi.

Kiam pro stranga astra pozicio, mi havas sufiĉan tempon por alveni ĝustatempe al antaŭvidita loko, tiam, mi profitas la okazon por fari aliajn aferojn, ekzemple, mi memoras, ke mi bezonas libron kaj iras al la apuda librejo kaj, finfine, mi alvenas malfrue (sed kun la nova libro en la poŝo!).

Mi, fakte, ne multe suferas pri tio, sed mi rimarkas, ke miaj proksimuloj ne nur fojfoje ĉagreniĝas, sed ankaŭ okazas kurioza fenomeno: ekzistas kontaĝo de malfrueco! Homoj kiuj estas kun mi, finfine, pro mia kulpo, malfruas. Mi havas teorion pri tio: tre akurataj homoj, kiam mankas 30 minutoj por foriri jam nervoziĝas, kaj tro akurataj homoj, kiam mankas 30 minutoj, por ke alia foriru ankaŭ maltrankviliĝas. Mi neniam perdas la kalmon: nek kiam mi devas foriri, nek kiam aliaj ĉeestantoj devas. Pro tiu senstreĉigo, kiun mi kreas, ŝajne, oni diras, ke mi kontaĝas la malfruecon. Nuraj ekskuzoj.

Mia patrino —kiu plej suferis mian malfruecon krom mia edzino— kiel kutime montris al mi la certa vero de la afero: “vi naskiĝis 15 minutojn malfrue, kaj tiun malfruon vi portadas dumvive”.



[aliaj blogoj]

[bonvolu korekti miajn erarojn]