Fojfoje, la nova ideo estas antaŭ ni, sed ni ne kapablas vidi ĝin. Mi, kiel inventisto, ja scias, ke oni devas havi paciencon. Ne eblas rapidi, kiam temas pri kreivo. Oni ne povas esti premita tiusence. Mi memoras mian instruistino dirante: “estu spontanea, ek!” kaj mi nur kapablis ridi. Oni ne povas agi spontanee laŭ ordono, nek krei. Malgraŭ, ke la brila ideo ekaperas subite, ni ĉiuj scias, ke tio ne estas la vera vero. Ni estas kiel kamparanoj: ni devas kulturi nian menson kaj animon kiel tero kaj, post multe da tempo kaj de konstanta flegado, subite, ideo burĝonas.
Tio okazis al mi kiam mi vidis tiujn fotojn (taso, kaj virino kun taso).
Mi de ĉiam havis deziron helpi malplimultajn grupojn, tio estas la “konstanta flegado”, kiu permesis al mi rimarki, ke la tasoj estas faritaj por dekstramanuloj: la tenilo estas je la dekstra parto de ĝi! Tio kaŭzas, ke la malplimulta maldekstramanularo havu problemojn pri tio. Ekzemple: se la enhavo estas tre varma ĝi povas vundi la manan haŭton. Krome, maldekstremanuloj ne povas sekvi la bonajn morojn kaj kutimojn, kiam temas pri preni tasojn (imagu kiel terura estus tiu bildo, se temus pri tre formala tea ceremonio, ekzemple).
Do, mi inventis la tason kun maldekstra tenilo (maldekstrateniltaso®) kaj mi planas lanĉi la novaĵon kiel eble plej baldaŭ. Ne estos facila afero: oni devas modifi la maŝinojn (ĉefe inversigi iliajn partojn), por ke la tenilo aperu je la maldekstra flanko. Sed mi kredas, ke mi sukcesos ĉar la minorigita maldekstramanularo dankos min pro tiu nova kreaĵo kaj amase aĉetos la novan tason.
[bonvolu korekti miajn erarojn]

Tamen mi havas problemeton ke vi eble povas solvi : kuleroj kaj forkoj estas por destruloj aŭ ?...
Viktoro has replied to Danilo-MGHmm, pripensinda afero...
PS: kaze de kolora taso : ruĝmaldektreteniltasokunvarmakvo
blu
verda...ktp.
Viktoro has replied to Danilo-MGViktoro has replied to Danilo-MGĉu "maldekstreteniltaso" aŭ "maldekstrateniltaso"?
Viktoro has replied to Éva JuhászMi konsentas kun vi ke ideo devas ĝermi ,se ĝi ekflorus unue kiel belega burĝono.
pri gram.eraroj- multe da tempo kaj/DE konstanta flegado..., povas vundi manan ....,haŭton/ haŭton de la mano....,eble mi uzos futuron anstataŭ volitivo havu problemojn /havos problemojn...,mi ĉiam havis deziron/ mi ĉiam havas deziron,se vi deziris diri mi de ĉiam ! Ili dankos min/dankos al /kiu/ mi
Viktoro has replied to jadranka miricmi havas kelkajn dubojn:
-kiu estas la malsameco inter "vundi manan haŭton" kaj "vundi la haŭton de la mano"?
-volitivo/futuro: mi ne klare vidas, ke tiu frazo funkciu "Tio kaŭzas, ke la malplimulta maldekstramanularo havos problemojn pri tio." ĉar la problemojn jam ili havas nun. Do eble pli taŭgas "havas problemojn...", ĉu?
-"[ili] dankos min pro...", kial ne? ("mi volas daaanki vin, sinjoro Ludovikoooooo, mi volas daaanki vin peeer ĉi tiuuu kant'")
jadranka miric has replied to ViktoroViktoro has replied to AnteoAnteo has replied to ViktoroViktoro has replied to Erzsébet TubolyPavla - la Maldekstromanulino
Viktoro has replied to Pavla DvořákováSign-in to post a comment.