Jen artikolo, kiun mi verkis por la sendependa revuo Monato, en ties marta numero.

Kurioza vilaĝo

Jen verŝajne la plej nekutima vilaĝo de Francio, kaj eble de Eŭropo.
Ĝi troviĝas meze de la montoj Pilat (Pila') laŭlonge la rivero Rodano sude de Liono. Preskaŭ ĉiuj ĝiaj konstruaĵoj datiĝas de la dek-tria jarcento, sed la vilaĝo mem ekzistas nur de la fino de la dek-oka.


Fakte temas pri eksmonahejo kartuziana, fondita en 1280. Kartuzianoj bezonas grandajn loĝejojn, ĉar ili preskaŭ neniam eliras, kaj pasigas sian tutan tempon ene de tiuj loĝejoj, solaj, preĝantaj kaj meditantaj. Aliaj servantaj monahoj nepastraj laboras kaj nutras ilin, kompreneble sen neniam alparoli ilin. Tial kartuziaj monahejoj estis tre grandaj, eĉ kiam la nombro de monahoj estis tre malgranda. Ili ankaŭ estis izolitaj en dezertaj regionoj por trovi kvietecon.
Tiel pasis jarcentoj en tiu loko, ĝis okazis la franca revolucio kaj ĝiaj renversoj. Monahoj ne plu estis respektindaj. Tiam, en 1792, oni forpelis la monahojn, ŝtatigis la monahejon, kaj popece vendis ĝin al proksimaj terkultivistoj, kiuj tuj enloĝiĝis en tiujn konstruaĵojn multe pli konvenajn ol siaj domaĉoj. Tiel la monahejo fariĝis vilaĝo, kies nuna nomo estas Sainte-Croix-en-Jarez (Sent'kroa an ĵare'). Strange tiu vilaĝo havas unu solan imponan enirejon, tiun de la monahejo, kiu kondukas al la korto de la Fratoj (servantaj monahoj), kie troviĝas la urbodomo kaj iuj loĝejoj. La lernejo kaj aliaj loĝejoj troviĝas en la malantaŭa korto de la Patroj (preĝantaj monahoj), inter ili staras la preĝejo, kiu daŭras kiel preĝejo.
Oni povas viziti restaŭritan monahan loĝejon, kaj en la malnova alia preĝejeto, kiu brulis en la dek-sepa jarcento, ankoraŭ videblas interesaj murpentraĵoj inspirataj de Giotto. La belaj ĉirkaŭaĵoj de la montoj Pilat pliigas la plezuron de la vizito.



kopirajtoj ĉe FEL