jen poemo de Jules Supervielle (Ĵul' Sjupervjel' ) franca-urugvaja poeto (1884-1960), kiun mi provis traduki

Ribelo

Mi vidis bonajn homojn perei pro torturo,
Infanetajn ridetojn viŝitaj de teroro
Kaj bluegajn okulojn pograde estingiĝi
Ne sciantaj mensogi nek kapablaj ŝajnigi.

Mi vidis parfumojn de vento balaitajn
Velkintajn rozojn kaj foliarojn mortajn,
Ankaŭ brulantajn plorojn, tro grandajn kordolorojn
Tro da sango elflui el honestulaj koroj.

Mi vidis por nutri sin virinojn devigitaj
Prostituiĝi, kaj ve! morti infanoj multaj
Ĉe laboro, oldulojn kun senkarnaj vizaĝoj
Daŭre strebantaj apud siaj atendantaj tomboj.

Kaj ĉar mi ĉiam sentas malsaton kaj maljuston
Ĉar mi vidas etulon premita de grandulo
Kiam juro forsvenis pro forto kaj malvirto,
Mi ne kredas je io, ja krom je nenieco