Tiu alvoko estis publikigita la 28-an de junio 1919, post la unua mondmilito, kaj subskribita de intelektuloj, inter kiu troviĝis Albert Einstein, Romain Rolland, Hermann Hesse, Bertrand Russell, Stephan Zweig ...(originala teksto kaj kompleta listo de subskribintoj: fr.wikipedia.org/wiki/Déclaration_de_l%27indépendance_de_l%27Esprit#/media/File:Fière_déclaration_d%27intellectuels_1919.jpg
)
Mensaj laboristoj, kamaradoj de kvin jaroj disigitaj tra la tuta mondo de la armeoj, de la cenzuro, de la malamo inter militantaj nacioj, ni adresas al vi, je ĉi tiu momento, kiam bariloj detruiĝas kaj landlimoj malfermiĝas, alvokon por reformi nian fratecan kuniĝon, sed novan kuniĝon, pli fortikan kaj pli sekuran ol tiu, kiu antaŭe ekzistis.
La milito ĵetis konfuzon en niajn vicojn. La plejparto de intelektuloj uzis siajn sciojn, siajn artojn, siajn prudentojn por servi la registarojn. Ni volas akuzi neniun, sendi neniun riproĉon. Ni scias la malforton de individuaj animoj, kaj la primaran forton de la grandaj kolektivaj fluoj: ĉi lastaj forbalais la antaŭajn, tuje, ĉar nenio estis antaŭpreparita por rezisti tion. La sperto almenaŭ utilu por estonteco!
Unue, ni konstatu la ruiniĝon al kiu kondukis la preskaŭ totala rezigno de la monda saĝo, kaj ĝia memvola submetiĝo al furiozaj fortoj. La pensuloj, la artistoj aldonis al plago, kiu ronĝas Eŭropon en ĝia substanco kaj en ĝia spirito, ne kalkuleblan sumon de venena malamego. Ili serĉis en la provizejo de siaj scioj, de siaj memoroj, de siaj imagopovoj, kialojn historiajn, sciencajn, logikajn poeziajn por malami. Il strebis por detrui komprenemon kaj amon inter homoj. Kaj tion farante, il malbeligis, malnobligis, degradis la Menson, kies simbolo ili estis. Ili faris el ĝi (eble nekonscie) ilon por la pasioj kaj egoismaj interesoj de iu politika aŭ socia klano, ŝtato, patrujo aŭ klaso. Kaj nun, el tiu sovaĝa batalo, el kiu ĉiuj nacioj venkintaj kaj venkitaj eliras vunditaj, malriĉigitaj, kaj en la fundo de sia koro – eĉ kiam ili ne agnoskas tion – hontaj kaj humiligitaj de sia freneziĝa krizo, la Menso kompromitita en ilia batalo ankaŭ eliras, kun ili, kadukiĝinta.
Stariĝu! Ni liberigu la Menson el tiuj kompromitaĵoj, el tiuj humiligaj aliancoj, el tiuj kaŝitaj sklaviĝoj! La Menso estas nenies servisto, ja ni estas servistoj de la Menso. Ni ekzistas por porti, por defendi ĝian lumon, por varbi al ĝi ĉiujn misvojiĝintaj homoj. Nia rolo, nia devo estas plu gardi fiksan punkton, montri la polusan stelon meze de la nokta kirliĝo de pasioj. Inter tiuj pasioj pro orgojlo kaj por reciproka detruo, ni ne elektas. Ni forĵetas ĉiujn el ili. Ni honoras nur la liberan veron, sen landlimoj, sen ia ajn limoj, sen antaŭjuĝoj pri rasoj aŭ kastoj. Certe, ni ne malinteresiĝas pri la homaro. Por ĝi ni laboras. Sed por ĝi tuta. Ni ne konas popolojn. Ni konas nur la popolon, unikan, universalan, la popolon, kiu suferas, kiu falas kaj restariĝas, kiu ĉiam antaŭeniras sur malfacila vojo kovrita de ĝia ŝvito kaj sango, la popolon de ĉiuj homoj, ĉiuj same niaj fratoj. Tiel ili konscienciiĝas, same kiel ni mem, pri tiu frateco, kiun ni metas super iliajn blindajn batalojn, la Kesto de Interligo, la libera Menso, unu kaj multa, eterna.

Al intelektuloj, kompanoj disigitaj tra la mondo, disigitaj de antaŭ kvin jaroj de la armeoj, de la cenzuro kaj la hato de la militantaj nacioj, ni al vi sendas, en ĉi tiu horo kiam la bariloj disfalas kaj la landlimoj remalfermiĝas, helpvokon por restarigi nian fratecan unuiĝon, – sed unuiĝon novan, pli firman kaj pli fidindan ol tiu kiu ekzistis antaŭe.
La milito konsternigis nin. La plimulto de la intelektuloj submetis sian sciencon, arton, racion al la registaroj. Ni volas nek kulpigi iun, nek riproĉi iun. Ni scias la malforton de la solaj animoj kaj la elementan forton de la amasaj voloj : tiuj ĉi balais la aliajn, fulmorapide, ĉar nenio estis projektita por rezisti. La nuna sperto almenaŭ utilu por la estonteco !..........
Jen tradukprovo por kompari.
Libereco :
La libereco estas la stato de homo aŭ popolo, kiu ne suferas de devigoj, de submetiĝoj aŭ de servodevoj uzitaj de alia homo, de tirana potenco aŭ alia potenco, kaj ankaŭ la libereco estas la stato de homo aŭ popolo kiu uzas tiun rajton sen transiri la liberecon de la aliaj.
Please sign-in to write a comment.