Okazis la lerneja rekomenco en Francio. Ĉi tiun jaron, estas 4900 pliaj lernantoj kaj 1500 malpliaj klasoj. Ja okazas krizo, ĉu ne? Ni bezonas financan striktigon, kaj ŝrumpigon de ŝtataj elspezoj, kompreneble.

Samtempe, en la klaŭnado de antaŭbalotaj promesoj, nia prezidanto eteta, kiu kredas sin granda, promesas konstrui pliajn 30 000 prizonulajn lokojn, substrekante, ke li jam konstruigis 6 000 de kiam li prezidantetiĝis. Brave! Gratulojn!

"Malfermu lernejon, vi fermos prizonon" trafe skribis Viktoro Hugo en sia La Mizeruloj.

Sed por kompreni tion, oni devas legi librojn. Politikistoj ne havas tempon por tia ŝatokupo. Ili estas seriozaj homoj.