Multe pli juna ol oni kredas

Unu el la plej gravaj sciencaj verkoj de la dudeka jarcento estis la progreso de la kosmologio, la studo de la tuteco de la universo. En 1900, demandoj kiel “kiu estas la grandeco de la universo?” au “Kiu estas ĝia aĝo?” malfacile oni povus respondi. Cent jarojn poste, la kosmologoj estis donantaj sekurajn respondojn.
La indicoj por determini la aĝon de la universo venas el diversaj linioj de eksperimentoj kiuj ekaperis kunaj en la jardeko 1990. En la lastaj dudek jaroj de la jarcento, pluraj satelitoj astronomiaj estis metitaj sur orbiton, inklude la giganta spaca teleskopo Hubble, kio permesis al la astronomoj observi la malplej lumajn kaj pli malproksimajn objektojn kun klareco neniam antaŭe vidita. Tiuj iloj estis uzataj por respondi al la demando: Kiom foraj estas la galaksioj malproksimaj? Ĉiuj estas forirantaj de ni, kaj unu de aliaj, laŭgrade ke la universo ekspansias, do ni povas mezuri iliajn rapidecojn precize. Se ni scius je kiu distanco la galaksioj troviĝas, ni povas asocii tiujn informojn kun la rapideco de foriro, cele al kalkuli la rapidecon kiel la universo ekspansias, kaj sekve je kiom da tempo ĝi estis kun ĝia tuta maso koncentrita en unu sola punkto, en la komenco de la tempo. Pluraj skipoj de astronomoj uzadis plene similajn metodojn por alfronti la problemon. La plej granda studo estis efetivigita de unu skipo estrita de Wendy Freedman, en Cernegie Institution, en Whashington, kiu grupigis informojn pri eksplodoj de ia speciala klaso de steloj nomata “Supernovao tipo 1ª.” Tiuj eksplodoj estas ektreme brilaj, tiom ke oni povas vidi eĉ kiam ili okazas en malproksimaj galaksioj. Ankaŭ oni scias ke ĉiuj havas la saman brilon. Tiel oni povas mezuri la distancon de unu supernova0 1ª treege precize ekde ĝia vidita brilo.
Komence, la malsamaj studoj prezentis konflitantajn rezultojn. Kelkaj observoj sugestis ke la universo estas aĝa nur ok miliardoj da jaroj, kio sonoris strange, konsiderante la kredon ke la plej antikvaj steloj havis aĝojn superajn al dek du miliardoj da jaroj. Fine, la problemoj kun la diferenco estis solvitaj kaj, en 1999, Freedman anoncis ke ili alvenis al plena akordo. (Lia komuniko estis diskonigita en la tuteco en la sekvanta jaro.) La universo havas inter dek du kaj dek kvar miliardoj da jaroj. Kiel komparo, oni scias ke nia propra sunsistemo havas ĉirkaŭ 4,5 miliardoj da jaroj.
Tiu estas surpriziga informo. Kiam oni konsideras la vasteco de la grando de la universo kaj, kompare al, kiom nesigife malgranda estas nia sunsistemo, oni povas supozi ke la universo estas ege pli aĝa ol la tero. Sed ne – estas nur ĉirkaŭ tri fojo pli antikva. En la unuaj miliardoj da jaroj de sia historio, la universon konsistis el tri kvaronaj partoj de hidrogeno, unu kvarona parto de helio kaj tre malgranda parto de litio. La ceteraj kemiaj elementoj, karbono, oksigeno kaj pluraj metaloj nur ekaperis pli malfrue. Do, la Tero, kun ĉiuj siaj pezaj elementoj, povas esti ekaperinta nur en la unua aŭ dua generacio de solidaj planedoj.

W. Freedman et al, Physics Reports 333-334, 13-31 (2000)