La “molekulo de la vivo”

En la unuaj dekoj de la dudeka jarcento estis, klare, akceptita ke la genoj de iu organismo estas lokitaj en siaj kromosomoj. Sed el kio ili estas faritaj? Strange, la sugestoj ke ili povus esti formita el DNA (desoksiribonukleata acido, por doni ĝian tutan nomon) estis faritaj en la malproksima jardeko 1880, sed neniu tiam prenis ĝin serioze. Oni sciis ke la kromosomoj estis el proteinoj kaj DNA, sed la personoj opiniis ke la genoj estis lokitaj en la proteina porcio. DNA ŝajnis esti neinteresa molekulo, konsistigita nur el ses partoj: ribozo, fosfato, kaj la kvar “bazoj” – gvanino, citosino, adenino, timino. Kiel iu kemia substanco tiom organizita povus transporti ĉiujn informojn necesajn por la konstruado de ia viva organismo? Multaj eble, diris, la DNA ebligas ian ŝtuparon al la kromosomoj, kie estus organizitaj la genoj formitaj el proteinoj.

Ofte okazas en sciencaj esploroj, ke la vero ekaperas el diversaj pecoj da evidencoj. La unua, la plej grava, estis donita de kuracisto esploristo, Oswald Avery, kiu en 1944 laboradis, en Usono, kun Diplococcus pneŭmoniae, en la bakterio kaŭzanta la pneŭmonio. Tiu estis esploro plej grava tial, ĉar antaŭ ol la apero de la antibiotikoj, la pneŭmonio estis la plej granda nura kaŭzo de morto en la okcidenta mondo. Avery estis traktinta tiun problemon dum pluraj jaroj kaj estis preskaŭ emeritonta. Li provis trovi manieron bridi la malsanigon de la malsano kaj li sciis ke la bakterio manifestiĝadis dumaniere: la ordinara, mortiga, kun ekstera glata kovraĵo, kaj la mutacia formo “malglata” kiu estis multe malpli malsaniga – se ĝi troviĝus sola. Tamen, oni jam sciis antaŭ ĉirkaŭ dek ok jaroj ke la bakterioj “malglataj” necesas nur interkontakti kun la “glataj” bakterioj por reakiri sian “glatan aspekton” kaj sian malsanigan kapablon. Ankoraŭ pli strange, la “glata” bakterio havis tian efekton transformigan eĉ se mortinta. La malglataj bakterioj povus evidente iĝi glataj elprenante ian substancon el la mortintaj bakterioj, kiam do ĝi transdonas tiun glatan aspekton akiritan al la idaroj. Kiel difino, tion kion la bakterioj absorbis devus esti la geno de la glata karaktero. Avery kaj unu skipo de kunlaborantoj eklaboris por malkovri el kio la geno konsistis.
Tio estis grandega tasko. La mortintaj bakterioj enhavis proteinojn, grasojn, karbohidratojn, nukleatajn acidojn, inklude DNA-n, kaj multe pli. La metodo elektita de Avery estis eltiri aŭ detrui ĉiun el tiuj komponaĵoj el la miksaĵo, unu post alia, ĝis trovi la kulpinton. Baldaŭ li ekskludis la proteinojn. Li traktadis la glatajn mortintajn bakteriojn per potencaj enzimoj, kiuj kapablas frakasi iun ajn proteinon kaj la miksaĵo rezultanta, tute malstrukturigita, ankoraŭ portis sian transformigan kapablon. La enzimoj frakasadis grasojn aŭ karbohidratojn, kaj estis same neefikaj. Fine, Avery provis unu enzimon kiu frakasas la DNA-n. Tuj la mortintaj bakterioj iĝis sendanĝeraj. Avery estis modesta homo kaj la artikolo anoncanta la rezulton de lia laboro ne diris ke “genoj estas formitaj el DNA.” Sed ne necesis. Ĉiuj vidis ke nur povas esti tio.

O.T. Avery et al, Journal of Experimental Medicine, 79, 137-157 (1944)