La skeleto de ia antaŭ-homa prapatro

Ekde la 1920-jardeko, ĉiufoje pli la sciencistoj konstatadis ke la homa raso originis el Afriko kaj ne el Eŭropo aŭ el Azio, kiel estis antaŭe supozita. La plej antikva homa esto estis Homo habilis, li vivis en orienta Afriko ĉirkaŭ du milionoj da jaroj antaŭe. Oni kredas ke ĝi estas ido de ia specio de simio nomata Aŭstralopitekoj.

Ŝajnas esti estinta almenaŭ tri specioj de aŭstralopitekoj, eble eĉ pli. Kelkaj estis el peza konsisto, kun fortaj makzeloj, krome aliaj estis pli maldikaj kaj similaj al la homoj. Tamen, ĝis la jardeko 1970 nia scio pri tiuj estoj estis tre malgranda, la plejmulto akirita el fragmentoj kraniaj. Ostoj el aliaj partoj de la korpo estis pli malfacile studi, precipe ĉar neniu ankoraŭ estis trovinta ion kiel kompletan skeleton.

Tio ŝanĝis en 30 de Novembro de 1974. Tiutage, Donald Johanson, de Cleveland Museum of Natural History, estris ekspedicion en Hadar, Etiopio. Provante alfronti paperaron en sia tendo, li eliris kun Tom Gray, iu helpanto lia studento, serĉe al fosilioj en la fundo de proksima rivero. Ĉirkaŭ tagmezo, sub netolerebla varmo, neatendite ili ektrovadis oston post osto. Ilia ekscito estis granda kiam ili perceptis ke ĉiuj ostoj apartenis al la sama individuo. Baldaŭ ili estis la duono de kompleta skeleto de malgranda femalo de Australopiko afarensis, ia primitiva specio kiu vivis antaŭ ĉirkaŭ kvar milionoj da jaroj. Tuj ili donis al ĝi la nomon “Lucy”, elprenita el la kanzono de The Beatle “Lucy in the Sky with Diamonds.” Lucy instruis al ni pli pri niaj prapatroj antaŭ-homaj ol iu ajn alia fosilio.

La fakto plej notinda pri Lucy estas kiom ĝi ŝajnis homa. Ĝia kapo rememorigis pri ĉipanzo kaj havis kurbajn fingrojn por preni branĉojn de arboj, sed la formo de ĝia pelvo kaj de ĝiaj femuroj montradis ke Lucy marŝadis tiom erekta kiom iu moderna homo, malgraŭ ke la kruroj estis ege mallongaj. Do, por respondi al la malnova demando – “Kiam la homaro malsupreniris el la arboj?” – ni povas nun diri ke estis niaj pra-patroj antaŭ-homaj kiuj tion faris kaj eble Lucy vivis en la epoko kiam tia transiro okazis.

Estas grave ankaŭ demandi: Kiom proksima Lucy estas de la mito “ĉenero perdita” inter la homoj kaj la primatoj? Tamen la sciencistoj antaŭ longe ĉesis paroli pri perdita ĉenero tial, ĉar eble estis pli ol unu. Unu specio nomata Homo habilis, kiu vivis antaŭ ĉirkaŭ du milionoj da jaroj, eble estas proksima de la ĉenero inter Aŭstralopitekoj kaj la homoj. Tamen, ni havas nenion ankoraŭ kio proksimiĝus de la prapatroj de la hominideoj kaj de niaj plej proksimaj parencoj vivantaj, la ĉipanzoj. Genetikaj analizoj sugestas ke la linioj kiuj portas la ĉipanzojn kaj la homojn apartiĝis antaŭ ĉirkaŭ ses milionoj da jaroj, blanka periodo por la fosiliaj registroj. Ververe, ni ne havas iun ajn eron de la prapatroj de la ĉipanzoj – almenaŭ ke, kiel opinias kelkaj, ili estas la idoj de la Aŭstralopitekoj kiuj revenis grimpi sur la arbojn.

 

D.C.Johanson e M.Taieb, Nature, 260, 293-297 (1976)