Leĝo de Hubble

Dum la unuaj du jardekoj de la dudeka jarcento, pluraj astronomoj studis la samformajn nebulozojn diskoformajn trovitajn  sur la ĉielo. Laŭgrade ke pli kaj pli informoj estis grupigitaj, ŝajnis ke ĉiuj moviĝis en nia direkto aŭ malproksimiĝis de ni je grandegaj rapidecoj. Tio estis malkovrita pere de spektroskopa analizo de la onda longeco de la lumo, simile al la tono en la sonaj fenomenoj. Ekzakte kiel la motoroj de la kuraŭtomobiloj kiuj donas akutan sonon kiam akceliĝas en nian direkton kaj malakutan kiam malproksimiĝas, la longeco de la ondo de la lumo flankeniras al la viola koloro en la ekstremo de la luma spektro kiam la fonto proksimiĝis al ni, kaj al la ruĝa kiam malproksimiĝas.
 Do, Edwin Hubble pruvis en 1920 jardeko ke la nebulozoj estis galaksioj malproksimaj, tre malproksimaj de Lakta Vojo. Li mezuris (kun sufiĉa precizeco) la distancon de kelkaj galaksioj pli proksimaj, pere de observado de la steloj ilin komponantaj, kaj malkovris ke la plej grandaj kaj la plej lumaj estis ĉiam tiuj kiuj estis je malpli granda distanco. La evidenta ekspliko estis ke ĉiuj galaksioj havas la saman grandecon kaj ke eblas taksi iliajn distancojn simple per la ŝajnaj grandecoj kaj lumecoj. Hubble komencis, tiam, observi ilin per spektroskopo por konstati je kioma rapideco ili alproksimiĝas aŭ forkuras de ni, kaj baldaŭ li faris unu el la plej gravaj malkovroj ĉiutempaj en astronomio. Averaĝe, kiom pli malproksima unu galaksio estas, pli granda estas la rapideco per kiu ĝi malproksimiĝas de ni. Tiu diraĵo estas konata kiel Leĝo de Hubble.
Unuavide ŝajnas ke ni estas ekzakte en la centro de la universo, kie ĉio malproksimiĝas de ni rapide. Tamen, tio ne okazas; la universo ŝajnigas sin sammaniere de iu ajn alia loko. En iu ajn parto de la universo, la galaksioj ŝajnigus malproksimiĝantajn unu de la aliaj. Ĝis malmulte da tempo oni kredis ke tiu ekspansio fariĝos pli malrapida pro la influo de la gravito kaj, ke iutagon  la tuta universo kolapsos, falante sur sin mem.  Tamen, nuntempaj observoj sugestas ke tio povas ne esti tute vera. Kontraŭe, la ekspansio ŝajnas okazi en pli granda rapideco, kiel se mistera forto okazigus forpuŝon inter la galaksioj.
La Leĝo de Hubble notindas ĉar ĝi konfirmas la teorion de Ĝenerala Relativeco de Einstein. En la originala versio de la teorio, la universo ne devus esti senmova: ĝi devus esti ekspansianta aŭ malplivastiĝanta. Einstein konvinkis sin mem ŝanĝi malmulte la teorion cele apliki ĝin al senmova universo, sed, kiam li ekkonis la malkovrojn de Hubble, diris ke la ŝanĝo, kiun li faris estis “la plej granda eraro en sia vivo” kaj tuj revenis al la originala versio. Do, kiel ĉiuj grandaj malkovroj, la Leĝo de Hubble aperigas pli grandajn demandojn ol tiuj, kiujn ĝi solvas.  Se la universo ne estas senmova, ĉu tio signifas ke ĝi havis unu komencon? Kaj ĉu ĝi havos unu finon? Tiuj diraĵoj superregas la kosmologion ekde tiam.

E. Hubble, Proceedings of the National Academy of Science, USA, 15, 168-173 (1929)