Unu asteroido atingas la teron

 
La dinosaŭroj ĉiam fascinis nian imagon. Ili komencis evolui antaŭ ĉirkaŭ 170 milionoj da jaroj kaj superregis la animalan regnon dum la sekvantaj 110 milionoj da jaroj. Tiam, ek, antaŭ ĉirkaŭ 65 milionoj da jaroj, ili estingiĝis, kune kun proksimume duono de ĉiuj vivantaj specioj de animaloj kaj maraj plantoj. (Kurioze, la plejmulto el la teraj plantoj supervivis.) Oni proponis multajn teoriojn por klarigi tiun amasan estingiĝon, kelkajn tute fantastajn, antaŭ ol la plej propabla kaŭzo estas trovita.
 
     En 1980, la geologo Walter Alvarez studadis rokojn kalkajn en Italio, kune kun lia patro Luiz, iam eminenta fizikisto, sed jam oficiale emerita. Ili studadis rokojn kun fosiliaj restaĵoj de planktono kiuj kuŝiĝis en antikva maro ĉirkaŭ la periodo en kiu okazis la granda estingiĝo. Ekzakte en la epoko de la estingiĝo estis interrompo en kalko signita de argila tavolo unu centimetron longa. Oni malkovris ke tiu argilo enhavis, nenormale, grandegajn kvantojn da iridio, rara metalo, ĝenerale asociita al asteroidoj. Alvarez studis rokojn en aliaj lokoj, en Danlando kaj Nov-Zelando, kaj ĉie li trovadis la saman anomalion. En la momento en kiu la dinosaŭro estingiĝis, unu subita okazo de iridio aperis en la mondo.
     Alvarez konkludis ke ekzistis unu sola ebla klarigo por la iridia tavolo. Sesdek kvin milionoj da jaroj antaŭe, ia asteroido kun diametro dek kilometrojn longa aŭ pli atingis la teron, kaŭzante eksplodon egalan je cent milionoj da TNT-tunoj, elirantan pulvoran nubon kiu eniris en la eksteran atmosferon kaj disvastiĝis tra la tuta globo. La suna lumo estis tute blokita dum pluraj jaroj. Ankaŭ estas eble, ke la brulantaj fragmentoj faladis sur la tutan mondon, mortigante ĉiujn terajn bestojn, tro grandajn por sin defendi. Estas eksterordinare ke iu vivanta esto supervivis.
 
     Oni ne admiru ke pluraj sciencistoj kontestas tiun draman rakonton. Ĝi tro similas al scienc-fikcio aŭ mitologio. La estingiĝo de la dinosaŭroj ŝajnas abrupta, ili diradis, sed reale ĝi etendiĝis dum ĉirkaŭ unu aŭ du milionoj da jaroj. La plej probabla kaŭzo estas ke gravaj ŝanĝoj okazis en la monda klimato, eble kaŭzitaj de multaj vulkanaj erupcioj kiuj ekzistis en Hindio tiuepoke. Tamen, tiuj kritikistoj estis tute silentigitaj kiam la geologoj anoncis esti trovinta la lokon de la kolizio. En la marbordo en Yukatan, Meksikio, estas kratero de iu meteorito ducent kilometron diametra, nun plena je sedimentoj kaj rokoj. En 1991, oni kalkulis ĝian aĝon, oni trovis ke estis ĝuste 65 milionoj da jaroj. Eĉ la plej hardigita skeptikisto devis konsenti ke tiu kolizio estas la plej probabla kaŭzo de la iridia tavolo kaj eble kaŭzis ian holokaŭston de la vivantaj estoj en la tuta terglobo.
 
     Tiu malkovro igis la sciencistojn demandi: ĉu tio povas okazi denove? Kaj se ni ekvidas asteroidon alproksimiĝantan al la tera direkto, ĉu ni povas eviti esti atingitaj? La plej multo el la esploroj pri asteroidoj nuntempaj celas respondi tiun demandon.
 
 

L.W. Alvarez et al, Science, 208, 1095-1108 (1980)