Unue ni devas pensi pri kio estas vere inteligenteco? Ĉu la homo vere povas difini inteligentecon? Se tio eblas, do la homo povas rekrei ĝin. Ĉu la homo ververe povas artefarite rekrei la inteligentecon? Alimaniere dirante, ĉu la homo kapablos rekrei, ne simuli, sed vere rekrei la inteligentecon?
Tiaj demandoj instigas la menson de la moderna homo fronte al la nuntempaj komputilaj disvolviĝo. La "AI", artefarita inteligenteco, ŝajnas esti kelkajn metrojn de niaj manoj. Se ni kapablus kompreni la veran naturon de la inteligenta pensado ni solvos la enigmon de la kreado.

Aliflanke la religiaj instruoj ŝajne kontraŭiras la modernan penson dirante ke la intelekto estas Dia donitaĵo. La spiritualisma koncepto asertas ke, io neinteligenta ne povas produkti ion inteligentan, aŭ estas, nur Dio, la superega intelekto povas krei aliajn intelektojn.

Unuaj Demandoj - Moderna Teknologio - Religia Flanko

La inteligenteca koncepto intermiksiĝas kun la difino pri spirito aŭ animo. La spirito estas kiu vere pensas, kaj la rezonado ne estas produkto de kemiaj reagoj en la fizika cerbo.

Tiu inteligenteco supervivas la morton.

La modernaj metodoj por mezuri la inteligentec-gradon de iu estulo estas dubindaj kaj ŝajne mezuras nur kelkajn specifajn kapablojn. Niaj "KI", kvociento de inteligenteco, testoj ŝajne estas bazitaj sur antikvaj konceptoj pri inteligenteco.

Nuntempe aliaj teorioj ekstariĝas, kiel la emocia inteligenteco kaj la morala inteligenteco, asertantaj nian malkapablon kompreni la fenomenon inteligentecon.

Kaj fine kio estas la morala inteligenteco, kio faras kelkajn homojn pli morale evoluintajn kaj kelkajn ne? Ĉu la inteligenteco kaj la etika aŭ morala evoluo interdependiĝas unu de la alia?

La spirito estas kiu pensas -Morala Inteligenteco -Ĉu inteligenteco produkto de la cerbo?

Nia fizika cerbo, laŭ la teorio de evoluado, disvolviĝas senĉese dum miliardoj da jaroj, produkto de hazarda kombinado de genoj bone sukcesintaj en la konkurado de la vivo. Ĉu la evoluiga mekanismo de la naturo kapablus disvolvi la intelekton de la estuloj? Oni povas fari alian pli pensigan demandon, ĉu la naturo povus krei la unuan inteligentan primitivan estulon?

Nia cerbo estas kiel sinsekvaj tavoloj, pli profunde estas la primitiva cerbo, kiu kontrolas la plej bazajn funkciojn de nia korpo, la aŭtomatajn aŭ vegetajn funkciojn. Pli ekstere estas la plej disvolviĝintaj partoj kiuj respondecas pri la konsciaj funkcioj.

Laŭ tio ni povas konkludi ke nia cerbo disvolviĝis de interne eksteren laŭ la miljaroj, ĉiam pli kompleksa. Nia interna parto de la cerbo similas al la cerbo de la bestoj malpli disvolviĝintaj.

La leĝo de Evoluado -Tavoloj -Interna Cerbo

Sed la vera demando estas en kiu loko de la cerbo baziĝas la vera inteligenta proceso. Ĉu la inteligento produktiĝas en ia specifa parto aŭ ekaperas el ĉie? Kelkaj sciencistoj diras ke la penso estas kiel ondo aŭ produktiĝas laŭ muziko, pere de harmoniaj malpli grandaj pensoj kiuj kunfandiĝas en ia pli granda konscia rezonado.

Ĉu kemiaj reagoj kapablus produkti tian kompleksan fenomenon kiel la pensadon? Kial ni bezonas tiom grandan cerbon?

Ni scias ke nia cerbo respondecas ankaŭ pri aliaj funkcioj de nia korpo, kiel la interpretado de la eksteraj informoj kaptitaj de la organoj kiel la vidado, la aŭskultado, la flarado, la gustumado k.t.p. Ĉu ĝi ne estas nur granda aparato kiu organizas tiajn informojn?

Oni ĉiutage vidas homojn, kiuj ricevis ian gravan vundon en la cerbo. Ni vidas kelkajn akcidentulojn, kiuj ne kapablas plu paroli aŭ ne kapablas plu legi, aŭ tute forgesis pri iliaj vivhistorioj. Ili devas denove lerni la jam lernitajn lecionojn de la komenco de ilia vivo. Do ŝajnas ke la memoro estas vere storigita en la fizika cerbo, sed se tiel estus, kiel klarigi la tielnomatajn denaskajn specialajn kapablojn kiel la muzik-kapablon kaj similajn. Kaj kiel klarigi ankaŭ la preskaŭ miraklan reakiron de kelkaj memoroj kaj kapabloj. Ekzistas personoj kiuj eĉ spertas la formovon de parto de la cerbo, komencas utiligi alian parton kaj reakiras la antikvajn kapablojn.

Dum pluraj jaroj la sciencistoj kredis ke la granda cerbo de la delfenoj atestas ke ili estas tre inteligentaj bestoj. Sed nuntempe novaj eltrovoj montras ke ilia grandega cerbo plej multe laboras por kompreni ĝian specialan sonsenson.

Do se ni ekskludos ĉiujn partojn de la cerbo kiuj respondecas pri la sensoj, la nekonsciajn funkciojn kiel digestadon kaj sango-cirkuladon kaj similajn, ĉu restus granda parto? Kaj, ĉu tiu parto restanta vere estas la origino de la pensoj?

Ĉu granda cerbo sinonimo de granda Intelekto? -Origino de la Penso -Ĉu inteligenteco produktas emociojn?

Preskaŭ ĉiuj jam spektis la faman film-serion, vojaĝo en la steloj, en kiu estis eksterterano nomata Spok, kiu fieras pri sia neemocia karaktero. Sed tio ŝajnas ke li estas pli inteligenta estulo, nur pro tio ke li ne submetiĝas al la trudoj de la emocioj.

Oni devas primediti ĉu la inteligenteco produktas la emociojn, ŝajne la respondo estas nea. La bestoj havas emociojn sed ankaŭ havas malgrandan inteligentecon.

Se ne estas la inteligentecon kiu produktas la emociojn, el kio do ĝi devenas? Oni povas konkludi ke kelkaj emocioj aperas kun la inteligenteco sed ili ne dependas de la intelekto.

Kaj, ĉu la emocioj ankaŭ estas nur rezulto de la kemiaj interagadoj ene de la nerva sistemo?

Fiero pri neemocia karaktero -Emocioj kaj intelekto -Origino de la emocioj -Artefarita inteligenteco, - Ĉu eblas?

La homo nuntempa klopodas ĉiumaniere trovi la fonton de inteligenteco cele al la produktado de la pensantaj maŝinoj. Ni povas diri ke ni deziras rekrei nin mem, aŭ kompreni la misteron de la Dia kreado kaj tiel fariĝi Dio.

Ĝis nun, ĉiuj klopodoj rezultigis nur monstraĵojn kaj ni ankoraŭ ne komprenas el kie venas la rezon-kapablo. Ni estas preskaŭ en la sama loko kiam ni komencis esprori la artefaritan inteligentecon antaŭ dudek jaroj.

Niaj plej sukcesaj rezultoj nur estas imitado de kelkaj homaj kapabloj, sed vere kiel pensigi la maŝinojn ni ankoraŭ ne scias. Por ni daŭras ankoraŭ la mistero.

Ĉu ni kapablos iam trovi la solvon? Kelkaj diras ke estas nur afero de tempo.

Rekrei nin mem - Nenia konkreta rezulto -Imitado -Ĉu spirito estas sinonimo de inteligenteco?

Ĝenerale oni ne bone komprenas la signifon de la vorto "Spirito", ĝenerale oni interŝanĝas ĝin kun la vorto intelekto, aŭ estas, oni diras ke la spirito estas tiu kiu vere pensas, la fonto de la pensoj, la inteligenteco mem, kaj la konfuzo ekaperas.

Oni devas pensi ĉu ekzistas spiritoj neinteligentaj? Ĉu la inteligenteco estas ĝia atributo, aŭ ĉu la spirito estas kreitaj sen la intelekta kapablo?

La respondo estas simpla, sed ĝiaj konsekvencoj ĝenerale malbone akceptataj.

Ni scias ke la spiritoj estas kreitaj simplaj kaj nekleraj, do la spiritoj ekzistas sen la inteligenteco. Ĉu la malplej evoluiĝintaj bestoj ne havas ian spiriton, oni eĉ nomas ilin dia fajrero?

Spirito kaj Inteligenteco -Inteligenteco kiel atributo de la spirito -Simplaj kaj nekleraj -La spirito estas la solvo

Por helpi nin trovi la solvon de tiom da demandoj, ni utiligu la hipotezon, ke la spirito estas la solvo. Tio signifas ke la fonto, la origino de la pensokapablo ne estas en la fizika cerbo, sed en la nemortebla spirito ligita al ĝi.

Ni ankaŭ utiligu, nur hipoteze, ke spirito reenkarniĝas, aŭ ke la spirito post unu vivo povas travivi aliajn vivojn sekvantajn.

Ni de nun pruvu tian hipotezon, kaj ĝian kapablon solvi la antaŭajn demandojn, kaj analizi la konsekvencojn rezultontajn.

Por pli bone kompreni nia hipotezo, ni resumas jene: la spirito estas tiu kiu vere pensas, la cerbo estas nur la ilo, la aparato kiu kapablas transdoni al la organoj la volon de la spirito, aŭ estas la fonto de la inteligenteco, emocioj kaj moralo.

La solvo estas la spirito -La hipotezo -La pruvo

Laŭ nia hipotezo la spiritoj estas kreitaj simplaj kaj nekleraj, eble ĝia unua enkarniĝo okazis ĉe la unuaj vivantaj estoj en la antikvaj maroj de la tero.
La sekvantaj vivoj donis al ĝi pli da spertoj, kiuj restis storigitaj en la spirito mem. Granda kvanto da sperto samspeca akumuliĝis kaj la spirito ekagis preskaŭ aŭtomate kiam ĝi renkontas novan similan sperton. Tiu aŭtomata reago estas tio kion oni nomas instinkto.

Instinkto do estas ia baza inteligenteco, aŭ se oni pli bone diras, la komenco de la inteligenteco mem. Sed la spirito jam ekzistas.

La emocioj estas ankaŭ atributo de la spirito, ili ĉiam ĉeestas la evolua proceso ekde la komenco. La ĵus naskiĝintaj spiritoj jam povas sperti kelkajn emociojn. La emocio de bona manĝaĵo kaj de malbonaj spertoj ekzemple.

En tia hipotezo ni devas konkludi do ke la cerbo ne estas la origino de la inteligenteco, do, kiu estas la funkcio de la cerbo? La funkcio de la cerbo estas nur percepti, organizi kaj transdoni al la spirito la informojn de la korpo, kaj transdoni al la korpo la ordonojn de la spirito. Ĝi estas kiel grandega anteno, kiu kaptas la volon de la spirito, ĉiam sintonizita en la ĝusta frekvenco.

Surbase de tia diraĵo, ni analizu ĉu la antaŭaj demandoj solviĝas pere de nia hipotezo.

La denaskaj specialaj kapabloj de la homo, solviĝas pere de la hipotezo. La spirito estas la bazo de kono kaj ne la cerbo. Ĝi akiris tiajn konojn en antaŭaj ekzistoj.

Se la instrumento, kiu estas la cerbo difektiĝas la spirito ne plu sukcesas utiligi ĝin kaj ŝajnas ke la cerbo estas la kaŭzo de la inteligenteco. Post granda traŭmo en la cerbo la spirito sukcesas utiligi ĝin alimaniere kaj reakiras la perditajn kapablojn, sed nun utiligante aliajn partojn de la cerbo. Se la cerbo estus la origino de la konoj la antikvaj kapabloj perdiĝus por ĉiam.

La plej interesa kaj granda sekvo de tia hipotezo estas ke la homo ne kapablos rekrei la inteligentecon, tio estas, la fonto de la penso ne estas fizika fonto, sed spirita. Sed, ĉu do la homo neniam sukcesos krei pesantan maŝinon? Eble li sukcesos, sed nur se li kreos maŝinaron kapablan sintonizi alian jam ekzistantan spiriton.
 

Analizo de la hipotezo - Solvas la denaskajn kapablojn -Solvas la miraklaj reboniĝojde cerbaj vunditoj -La artefarita inteligenteco ekaperos

La vojo do al la trovo de vere pensanta maŝino ne estas reprodukti la inteligentecon, sed reprodukti la necesajn fizikajn organojn por ke la spirito eksintonizu kaj kontrolu la maŝinon. Tiamaniere en la futuro ni vidos vere pensantajn maŝinojn sed ni ververe ne trovis la solvon por la problemo de la origino de la inteligenteco. Nur kiam la homo akceptos la ekziston de la spirito li sukcesos pensigi la maŝinojn.

Tiaj maŝinoj estos en ĉio identaj al ni, ili kapablos havi emociojn kaj vere pensi, vere ili estas ni, spiritoj, sed unu utiligante alian korpon por travivi la vivon, artefaritan korpon.

Ne gravas ĉu, la korpo estas biologia korpo aŭ artefarita korpo produktita de la homo, kio gravas estas ke ĝi taŭgas por ke la homo utiligu ĝin en sia enkarniĝo, kaj ke ĝi taŭgas por ke la homo evoluiĝu, pere de ĝi.

Vere pensanta maŝino -La maŝino estos ni mem -Korpo biologia aŭ korpo artefarita -Morala inteligenteco

Oni kutime apartigas inteligentecon de moralo. Oni eĉ povas vidi personon, kiu estas tre evoluiĝinta morale sed ne intelekte, kaj same la kontraŭon, personon, kiu estas tre evoluiĝinta intelekte kaj ne morale, sed ĉu tio estas vera?

Ni ĉiam opiniis la moralon aparta de la inteligenteco. Sed ni supozu ke ĝi estas vere konsekvenco de la inteligenteco, tio estas, nur tiu kiu disvolvis sian intelekton kapablas ankaŭ disvolvi sian moralon. Ŝajnas ke tiu hipotezo ne klarigas la fakton ke homo povas esti morale evoluiĝinta kaj intelekte ne.

Ni supozu ankaŭ ke la moralo estas la sekvo de la granda averaĝa evoluo de ĉiaj specoj de inteligentecoj.

Ni vidas ke nuntempe la modernaj esploristoj trovis ke ekzistas multaj specoj de inteligenteco. Ekzistas la emocia inteligenteco, la matematika inteligenteco, la spaca inteligenteco kaj aliaj.

Hodiaŭ ne eblas plu testi nian gradon de inteligenteco, la antikvaj testoj de KI nur kapablis mezuri unu aŭ du specojn de inteligenteco, kaj la homo havas plurajn.

Ni revenu al nia supozo, do ni supozu ke la moralo estas la rezulto de disvolviĝo de ĉiuj specoj de inteligenteco kaj ne de unu aŭ de alia. La homo kiu estas tre intelekte evoluiĝinta sed ne morale, en la vero disvolvis nur unu aŭ du tipon de inteligenteco, kaj pro tio ne estas morale evoluiĝinta, kaj ne kapablas kompreni la subtilajn nuancojn de la moralo kaj malbone traktas la aliulojn.

Kontraŭe, la homo morale evoluiĝinta kaj ne intelekte, nur ŝajne donas la impreson de neinteligenta. La homo kiu sukcesas kompreni la subtilajn nuancojn de la moralo devas esti inteligenta.

Do ni alvenas al nia konkludo ke progreso morala estas, en la vero, ia speco de granda averaĝa disvolviĝo de ĉiaj inteligentecoj, aŭ progreso morala nur ekaperas post la disvolviĝo de ĉiuj specoj de inteligenteco.