Hodiaŭ mi komencis uzi skajpon, malgrau ke mi estas veterano en Esperantio. Mi ankau estas fakulo pri informadiko, en mia firmao ni faras programojn por komputiloj. Sed kiel diras la popola diraĵo: "domo de feristo ilo el ligno".
Dekomence mi eniris publikan babilejon, ŝajnas ke la homoj fariĝis infanecaj kaj ne volas babili pri serioza temoj. Mi estas serioza homo, mi ŝatas ŝerci sed ne ĉiam. Paroli voĉe estis alia malfacileco, malmultaj volas praktiki la lingvon.
La afero maŝis malbone ĝis kiam mi trovis amikojn Attilio kaj Helena el Italio, ili akceptis min bone kaj donis al mi la adreson de japano (niponano) Tsukuru. Tsukuru esta tre agrabla persono kaj helpis min plene ĝui la novan mondon.
Post kelkaj minutoj mi ne plu timis paroli voĉe kaj tiam vere mi sentis la povon de tiu mirinda ilo kiu estas interreto.