Ĵaŭdon dum kunsido ĉe mia banko mi mensciis mian emon al Esperanto kaj kvankam ŝi ne sciis multon pri Esperanto, mia "mon-konsilantino" rakontis al mi, ke ŝi legis belegan kaj inspiran libron, en kiu Esperanto ludis etan rolon, metante etan knabon en centro de la atento de granda grupo.

Ŝi diris, ke la libro titolas (germane) "Populärmusik aus Vittula" kaj la aŭtoro estas Mikael Niemi, kaj mi notis la titolon, pensante, ke mi eble iam povas serĉi ĝin en urba biblioteko aŭ en ia vendejo.

Vendredon estis "el magazena vendado" ĉe libro-kluba-vendejo en Hamburgo, kaj kvankam mi estis laca post streĉa laboro, mi decidis tamen viziti tiun raran eblecon eble trovi belegan libron favorpreze - kaj al dua aŭ tria libro, kiun mi prenis de la tabloj por pli detale alrigardi estis la libro, pri kiu mi ĵus la antaŭa tago aŭdis.