Hodiaŭ mi aŭdis jenan historion.
Dum la dua mondmilito germana leŭtenanto veturigis sian gravedan edzinon al plej bona akuŝkliniko. Li prizorgis, ke ŝi havu bone ekipitan ĉambron, ke nenio manku al ŝi kaj al atendata filo. Subite sur la muro de la ĉambro li ekvidis krucon. Kolerigita li diris al apudstaranta flegistino:
- Demetu tion! Mi ne volas, ke mia filo ekde la unua momento de sia vivo rigardu tiun judon!
La flegistino diris, ke ŝi ne povas fari tion mem, sed ŝi diros pri la afero al ĉefflegistino.
Sekvan tagon la leŭtenanto eksciis, ke lia edzino naskis filon. Li telefonas al kliniko, demandas kuraciston, kiel fartas la edzino kaj la filo.
Kuracisto respondas:
- Via edzino fartas tre bone, ŝi naskis sanan fortan filon. Estis neniuj problemoj dum la akuŝo. Sed... realiĝis via deziro - via filo estas blinda...
Send a message
Search for members
Maria W. says:
Vemer says:
Alno says:
Stanislao says:
František Horáčekpro says:
...KIA ESTAS LA VERO? Eble sonas tio profete, sed ...povas esti, ke pli aŭ malpli frue alvenos tago, kiam ĈIU DEVOS RIGARDI EN SIAN INTERNON KAJ RESPONDI AL SI...
František Horáček edited this comment 5 weeks ago.
Manfredo says:
Se ĝi ne estas vera, tiam ĝi estas bone elpensita.
Stanislaw Rynduch replies:
ne miru pri tio preskaŭ tuta biblio, kiu estis verkita post multaj jaroj estas elpensita aŭ troigita.
Intenco tamen estis bona.
Estas ege interese kompari legendoj de kelkaj pli altaj religioj kiel nia. Per komparo kaj logika pensado vi trovos respondon.
Sincere Stanislavo
xxx says:
Martin Strid #ЄЭ# says:
Respektinda dio neniam farus tian brutalaĵon kontraŭ senkulpulo. Eklezio krucifiksa admonas al blinda obeo, ne al homa digno kaj demokratio.
Vladimír Türk*pro says:
Martin Strid #ЄЭ# replies:
GiTa says:
La supra rakonto pri la novnaskita bebo mi opinias esti ege trista.
Amike
GiTa
Mike59pro says:
Laŭ mia vidpunkto, ĝi ankaŭ temas pri la absurdeco de nia mondo, kie tro da homoj ne estas toleremaj... kaj ĉiam la senkulpa infano estas la kompatinda viktimo de ilia stulteĉo.
Kunihiko Zinguu says:
"Bonvole alportu tiu ĉi enkondukaĵo kun vi kaj foru el ĉi tie al aliaj akuŝkliniko."
Se ĝin okazus en mia kuracejo, mi neple dirus tiel supre al la kompatindaj gepatroj.
Alie, la komuna opinio medika en tia tempo eble ne direktis kuracistojn pensi efikan okulebleĉon akiras beboj tuj poste de sia naskiĝo. Oni ofte pensis beboj akakiris okulebeĉon pli poste da tagoj tiel ĉirkaŭ unu monato. Nuntempe multaj aksistioj pensas ili povas havi okulebeĉon kaj povas ĉirkaŭrigardi sian novan mondon.
La deferenco en religio, kaj koloro de haŭtoj estus malfacila en vivmedio antaŭjuĝa.
Permesi al mi demandi al ĉiuj, kiom multe vi pensas la korolon nigran estus aŭ reprizentus malpureĉon?
Laŭ mia regiolo (la Ŝintoo de janano) sia karaktero singifas vivon. Eble ĝi estus tute kontraŭ aspekton de blankan mondon, ĉu ne.
Kunihiko Zinguu edited this comment 4 weeks ago.
Martin Strid #ЄЭ# replies:
Reza says:
Ĉu la Dio ne kapablis rekte instrui la patron? kiun pekon faris tiu bebo?
:)
Helena Tylipska says:
Se temas krucojn en italaj lernejoj,en nunaj tempoj tiuj lernejoj estas frekventataj de infanoj diversreligiaj, do oni metu simbolon de ĉies religio, aŭ neniun. Fakte diskuto pri tiu temo estis, sed krucoj pendas kie pendis. Mian opinion mi tenas por mi...
Razeno says: