Do, nun mi jam havas 5-monatan studentan libertempon! Mi tre ĝojas pro tio. Mia la plej longa libertempo en la vivo:)) Dum la pasinta tempo mi ekŝategis historion, neniam mi pensis, ke ĝi estas tiel interesa. Mi tute alimaniere rigardas nun la mondon.

Verdire ĉiuvendredaj vojaĝoj al Krakovo iom lacigis min, do nun kun plezuro mi brodos, naĝos, legos ne-historiajn librojn ktp., mi havos tiom da tempo! Kompreneble mi plu laboras en lernejo. Post du monatoj komenciĝos lerneja libertempo, tio signifas ke mia libertempo estos duobla. Ĉu la vivo ne estas bela?