October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

October 2008 (4)
July 2008 (4)
June 2008 (1)

October 8, 2008

Gratuloa Letero de Probal al La Dua IKEF-CHINIO KONGRESAS EN URBO XIAMEN

Karaj kongresanoj,

Mi tre ghojas audi, ke IKEF-Chinio kongresas de
11 gxis 13 oktobro 2008 en la chemara urbo
Xiamen.

La komerca flanko de la vivo en niaj landoj
tre gravighis en la lastaj jardekoj, kaj pri tio
Chinio bonvene funkciis kiel tre atentinda
motoro. Mi gratulas vin chiujn pro via progreso,
kaj mi ghojas, ke ankau la chinaj esperantistoj
partoprenas ghin.

Amike salutas vin en la nomo de UEA

Probal

prezidanto, Universala Esperanto-Asocio


poshta adreso:
Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India

Published at 16:07 / 0 comments / 97 visits
This post is public

October 8, 2008

Gratula Letero de Silvio Kniess Mates al La Dua IKEF CHINA KUNVENO EN URBO XIAMEN



Karaj gesamideanoj kaj E-komercistoj,
Mi, Sílvio Kniess Mates, kiel estrarano de IKEF, kaj nome de IKEF kaj brazilaj E-komercistoj salutas vin ĉiuj.
Hodiaŭ estas speciala tago.
Komerco estas sango de la mondo: Se ne estas komerco, ne estas prospero, se ne estas prospero, estas malriĉeco, se estas malriĉeco, estas malsato, se estas malsato, estas malfeliĉo.
Komerco ankaŭ estas heroldo de la paco: Se ne estas komerco, ne estas stabileco, se ne estas stabileco, estas malpaco, estas milito, homo mortigas homon, kaj estas ega malfeliĉo.
Hodiaŭ estas speciala tago.
Estas speciala tago ĉar, ĉi-tie kunvenas homoj, kiuj estas gravaj por la prospero de la homaro.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo ne estus la sama.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malprospera.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malsata.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malstabila.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malpaca.
Kio estas la celo de la vivo?
Oni eĉ povas opinii ke tia demando estas mult-responda.
Oni eĉ povas opinii ke tia demando estas kompleksa.
Tamen, laŭ mi estas simpla respondo.
Iel aŭ aliel, homo ĉiam kaj ĉiame serĉas la FELIĈON.
Neniu volas esti malfeliĉa.
En la pasintaj tempoj, la komerco estis tre-tre sensignifa, pro tio homoj multe militis.
En la nunaj tempoj, la komerco estas tre vigla en la mondo: preskaŭ la tuta mondo estas je paco.
Komerco portas prosperon, stabilecon kaj riĉecon al la tuta homa socio.
Komerco portas feliĉon al la homaro. Komerco plenigas la celon de la vivo.
Hodiaŭ estas speciala tago,
Estas speciala tago ĉar esperanto estas la lingvo de la paco. Kaj ni E-komercistoj estas duoble pacemuloj, kaj kiel Esperantistoj kaj kiel Komercistoj.
Mi gratulas al vi ĉiuj, ĉar vi estas gravuloj por la prospero de la mondo. Vi estas E-komercistoj!
Mi ankaŭ gratulas Sron Ĉielismo kaj ĉinaj kolegoj pro sia iniciatemo rilate al tia grava okazaĵo: IKEF-Ĉinio!
Mi samtempe gratulas al S-ino Fabina kaj lokaj esperantistoj pro sia dediĉemo organizi la kunvenon en Xiamen.
Kaj laste, nome de IKEF, mi gratulas al kunveno kaj deziras plenan suksecon al ĝi.
Samtempe mi esperas ke ĉinaj samideanoj povos daŭrigi sian kontribuon al esperanto favore al internacia komerco.
Sílvio Kniess Mates
IKEF-250
Published at 16:13 / 0 comments / 122 visits
This post is public

October 8, 2008

Gratula Letero de Lee Jung- kee al La Dua IKEF CHINA KUNVENO EN URBO XIAMEN



Aplauxdo al la avangarda iniciato de IKEF-Cxinio
LEE Jung-kee (prez. de KAEM)
Okaze de la jarkunveno de cxinaj E-komercistoj kaj entreprenistoj, nome de KAEM mi kore
gratulas kaj sendas varman aplauxdon por gxia sukcesa okazigo.
La tri sloganoj de KAEM estas 'Verdigi Azion, Vigligi fakan movadon kaj Kuragxigi junularan movadon.
Via hodiauxa renkontigxo havas simbolan signifon por konkretigi la sloganon 'Vigili fakan movadon'.
Vere via iniciato estas lerninda kaj imtinda por cxiuj,kiuj aktivas en fakaj kampoj en Azio.
Mi esperas,ke 'IKEF-Cxinio 2008' progresos kiel starto-punkto por 'IKEF-Azio'.
Jen mi proponas al vi konkrete tiel, ke 'IKEF-Cxinio' iniciatu okazigi fakan kunsidon nome 'IKEF-Azio' en la 6-a Azia Esperanto-Kongreso,kiu okazos en Ulanbatoro, Mongolio (2010.6.19~23).
Esperante fruktplenan renkontigxon, mi kore dankas kaj salutas al S-ro WANG Tianyi, estrarano de IKEF kaj cxiuj motoroj de la 'IKEF-Cxinio 2008'.
Sukceson al vi,
LEE Jung-kee (prez. de KAEM)
Published at 16:17 / 1 comment / 185 visits
This post is public

October 8, 2008

IKEF-China 2008 (Jarkunveno de chinaj E-komercistoj kaj entreprenistoj)

IKEF-China 2008 (Jarkunveno de chinaj E-komercistoj kaj entreprenistoj)
Dato: 11 - 13 Okt. 2008
Loko: cxemara urbo Xiamen, meze de Shanghai kaj Kantono
Aligxkotizo: 20EUR (kunvenejo, akcepto/sendo en la urba stacio, memorajxoj)
Hotelo: 7EUR/tago/unu( 21EUR/unu por 3 tagoj)
Mangxo: 7EUR/tago/trifoje( 21EUR/unu por 3 tagoj)


Cxefa programo:
1, interkonatigo de komercistoj kaj entreprenistoj chinaj kaj eksterlandaj
2, kunsidoj tri fakaj: internacia komerco
china komerco kaj banka/investa afero
3, titoligo al elstaraj komercistoj, kompanioj kaj entreprenoj


Precipe, eksterchinaj delegitoj estas varme bonvenaj.
propono: esperantistoj kuragxe konduku al la kunveno komercistojn, kiuj deziras uzi vian servon per Esperanto por konatigxi kun chinaj komercistoj kaj entreprenistoj.


Published at 16:24 / 6 comments / 624 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...