Fabina Published on October 8, 2008
by Fabina

Fabina's blog

Browse posts
IKEF-China 2008 (Jarkunveno de chinaj E-komercistoj kaj entreprenistoj)
Posted on October 8, 2008
6 comments (latest 9 months ago)
Gratula Letero de Lee Jung- kee al La Dua IKEF CHINA KUNVENO EN URBO XIAMEN
Posted on October 8, 2008
1 comment (latest 10 months ago)
Gratula Letero de Silvio Kniess Mates al La Dua IKEF CHINA KUNVENO EN URBO XIAMEN
Gratuloa Letero de Probal al La Dua IKEF-CHINIO KONGRESAS EN URBO XIAMEN
Posted on October 8, 2008
Dolcxajxo......
Posted on July 11, 2008
7 comments (latest 14 months ago)
Unika Naskigxitago
Posted on July 11, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
La amo de Patrino estas la plej alta monto de la mondo!
Posted on July 4, 2008
10 comments (latest 16 months ago)
Eterna Amikeco
Posted on July 2nd, 2008
5 comments (latest 10 months ago)
S-ro GaoJingsu donacas pentrajon al mi !
Posted on June 30, 2008
6 comments (latest 15 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 117 times

Gratula Letero de Silvio Kniess Mates al La Dua IKEF CHINA KUNVENO EN URBO XIAMEN

Wednesday October 8, 2008 at 04:13PM



Karaj gesamideanoj kaj E-komercistoj,
Mi, Sílvio Kniess Mates, kiel estrarano de IKEF, kaj nome de IKEF kaj brazilaj E-komercistoj salutas vin ĉiuj.
Hodiaŭ estas speciala tago.
Komerco estas sango de la mondo: Se ne estas komerco, ne estas prospero, se ne estas prospero, estas malriĉeco, se estas malriĉeco, estas malsato, se estas malsato, estas malfeliĉo.
Komerco ankaŭ estas heroldo de la paco: Se ne estas komerco, ne estas stabileco, se ne estas stabileco, estas malpaco, estas milito, homo mortigas homon, kaj estas ega malfeliĉo.
Hodiaŭ estas speciala tago.
Estas speciala tago ĉar, ĉi-tie kunvenas homoj, kiuj estas gravaj por la prospero de la homaro.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo ne estus la sama.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malprospera.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malsata.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malstabila.
Se ne estus homoj kiel vi ĉiuj, la mondo estus pli malpaca.
Kio estas la celo de la vivo?
Oni eĉ povas opinii ke tia demando estas mult-responda.
Oni eĉ povas opinii ke tia demando estas kompleksa.
Tamen, laŭ mi estas simpla respondo.
Iel aŭ aliel, homo ĉiam kaj ĉiame serĉas la FELIĈON.
Neniu volas esti malfeliĉa.
En la pasintaj tempoj, la komerco estis tre-tre sensignifa, pro tio homoj multe militis.
En la nunaj tempoj, la komerco estas tre vigla en la mondo: preskaŭ la tuta mondo estas je paco.
Komerco portas prosperon, stabilecon kaj riĉecon al la tuta homa socio.
Komerco portas feliĉon al la homaro. Komerco plenigas la celon de la vivo.
Hodiaŭ estas speciala tago,
Estas speciala tago ĉar esperanto estas la lingvo de la paco. Kaj ni E-komercistoj estas duoble pacemuloj, kaj kiel Esperantistoj kaj kiel Komercistoj.
Mi gratulas al vi ĉiuj, ĉar vi estas gravuloj por la prospero de la mondo. Vi estas E-komercistoj!
Mi ankaŭ gratulas Sron Ĉielismo kaj ĉinaj kolegoj pro sia iniciatemo rilate al tia grava okazaĵo: IKEF-Ĉinio!
Mi samtempe gratulas al S-ino Fabina kaj lokaj esperantistoj pro sia dediĉemo organizi la kunvenon en Xiamen.
Kaj laste, nome de IKEF, mi gratulas al kunveno kaj deziras plenan suksecon al ĝi.
Samtempe mi esperas ke ĉinaj samideanoj povos daŭrigi sian kontribuon al esperanto favore al internacia komerco.
Sílvio Kniess Mates
IKEF-250

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...