- EN FILMO REGAS BILDOJ - INTERVJUO KUN ROMAN DOBRZYŃSKI


De pasinta jaro la Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo forte kunlaboras kun la neesperanta organizaĵo Vroclava Centro de Pliaĝuloj. Ĉiumonate okazas prelego kadre de la Akademio de Pliaĝuloj sub komuna titolo: „Kia grandioza estas la mondo”. La ĉefa celo de la programo estas stimuli aktivecon de la pliaĝuloj, vigligi la kunlaboron kun neesperantaj medioj kaj disvastigi Esperanton. De tempo al tempo en la „Vroclava Gazeto”, kiu atingas grandan nombron da legantoj aperas informoj pri nia ciklo. La informoj estas transdonataj ankaŭ interrete al multaj vroclavaj organizaĵoj.



Klakante la ligon

www.seniorzy.wroclaw.pl/index.php/component/content/article/48-cykl-jaki-wspaniay-jest-ten-wiatq/1331-w-filmie-cay-utwor-organizuj-zdjcia-wywiad-z-romanem-dobrzyskim.html

vi povas tralegi la intervjuon kun Roman Dobrzyński pole kaj klakante la ligon

www.seniorzy.wroclaw.pl/index.php/component/content/article/48-cykl-jaki-wspaniay-jest-ten-wiatq/1368-en-filmo-regas-bildoj-intervjuo-kun-roman-dobrzyski.html

vi tralegos la intervjuon Esperante.

De tiu momento ni povas ĉiujn informojn pri niaj prelegoj enmeti en la lingvo Esperanto en la paĝaron de la Vroclava Centro de Pliaĝuloj.



Por la estraro de la Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo

Małgosia Komarnicka