cem. brw Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo ekestis la 2an de septembro 2013. Ĝi estas parto de la registrita regiona kultura neprofita organizaĵo Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz, kies prezidanto estas Halina Komar. La regionan buroon en Vroclavo estras Małgosia Komarnicka. Centro de Interkultura Edukado aktive partoprenas en la konstruado de nova, unuiĝinta Eŭropo por konservi ĝian multkulturecon kaj lingvan diversecon. Ekde la 17a de oktobro 2013 la Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo apartenas al la Malsuprasilezia Federacio de Neregistaraj Organizaĵoj - ligo de asocioj. La 4an de decembro 2013 ĝi subskribis Intencleteron pri kunlaboro kun la Vroclava Centro de Pliaĝuloj kaj la 21an de februaro 2014 Interkonsenton kun la Malsuprasilezia Publika Biblioteko Tadeusz Mikulski en Vroclavo. Laŭ la interkonsento en la biblioteko okazas E-kurso kaj E-renkontiĝoj (http://www.wbp.wroc.pl/index.php?option=com_content&task=view&id=5116&Itemid=704). Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo: Estraro: Małgorzata J. Komarnicka - direktoro Ewa Tracz - vicdirektoro Bogdan Dembiec - sekretario Orest Szczerba - kasisto Adreso: Centrum Edukacji Międzykulturowej - Biuro Regionalne Wrocław ul. Legnicka 65 54-206 Wrocław Retadreso: informado.eo@gmail.com Telefonnumero: +48 692 551 131(al la direktoro - Małgosia Komarnicka) kaj +48 602 156 920 (al la vicdirektoro - Ewa Tracz) Aliĝu al ni por kunlabori.