Zamenhofa Tago en IPERNITY.



Saluton karaj amikoj en Ipernity!
Honore al la memoro de la kreinto de Esperanto, en tiu Zamenhofa Tago, la 15a de Decembro 2010, mi preparis 15 bildojn, kaj kompreneble, ĉiuj ili temas pri la naskĝdatrevenanto!
Mi enmetos unu bildon pohore ekde la 9a ĝis la 23a horo (laŭ horo brazila) de la 15a de Decembro.
Kelkaj bildoj mi faris per Zamenhofaj fotoj kaj aliaj, nur dezegnoj.


La originala grandeco de la bildoj estas 33x44cm, kaj pro tio, kiam mi rearanĝis liaj grandecoj, kelkaj el ili restis iom malbone kvalitaj. Mi pardonpetas.


Mi faris tiujn bildojn dum tiu ĉi jaro post mi legi la libron "Vivo de Zamenhof", tiu kiu estas belega kaj inspira verko.
Sekve, mia amiko José Roberto Tenório, prezidanto de EASP(Esperanta Asocio de San Paŭlo) proponis fari ekspozicion en la sidejo de EASP por la Zamenhofa Tago. Bedaŭrinde, tio ne okazis nur pro simpla manko da tempo! Sed, ne gravas!


Tiel, mi decidis doni ĉiuj rajtoj rilate al la bildoj al EASP. Do, se vi volas uzi la bildojn, unue vi devas peti permeson al Esperanta Asocio de San Paŭlo per la retadreso: contato@easp.org.br
Bone! Tiel estis. Mi deziras ke miaj Zamenhofaj bildoj plaĉus al vi ĉiuj.


Feliĉan Zamenhofa Tago!!!




Amike kaj dankeme
Eder Benedetti