http://donjokuirreceptoj.blogspot.de/2014/05/spagetoj-kun-tomatosauco-kuirrecepto.html





Spagetoj kun tomatosaŭco

(por kvar personoj)

Ingrediencoj


por la spagetoj:

  • 500g da spagetoj
  • 2 supk da butero
  • 1 tek da salo
  • raspita fromaĝo

por la tomatosaŭco:

  • 1 cepo
  • ajlobulbero
  • supk da olivoleo
  • 1 kg da maturaj tomatoj aŭ ladkonservujo kun ŝeltomatoj
  • 1 tek da bazilio
  • salo
  • nigra pipro

Preparo

Antaŭe:


Senŝeligu la cepon kaj la ajlobulberon kaj tranĉu ilin en malgrandajn pecojn.


Lavu kaj distranĉu la tomatojn.


Preparo de la tomatosaŭco:


Brezu la cepon kaj la ajlobulberon en olivoleo.
Aldonu la tomatojn kaj kuiru ĉion dum kelkaj sekundoj.
Stufetu per milda flamo dum 45 minutoj.
Verŝu ĉion tra kribrilo kaj spicu per bazilio, salo kaj pipro.
Stufetu plu sur milda flamo ankoraŭ 10 minutojn.

Preparo de la spagetoj:


Ŝutu la spagetojn en grandan poton kun 4 ĝis 5 litroj da salita bolanta akvo kaj tuj turnmovu ilin kaj de tempo al tempo turnmovu la spagetojn.

Ŝutu la spagetojn post 8 ĝis 10 minutoj en grandan kribrilon kaj lasu traflui la akvon.

Donu 2 supk da butero en la ankoraŭ varmegan poton, enmetu la spagetojn kaj miksu ĉiojn.

Metu la varmegajn spagetojn sur profundan teleron kaj aldonu la tomatosaŭcon kaj la raspitan fromaĝon.


Bonan apetiton deziras Donjo!