Krabosalato kun aneto



Ingrediencoj

  • 150 g da kraboj
  • 2 supk da hakita aneto
  • duono de askalano (bongusta franca cepo) hakita en malgrandajn kubetojn
  • 1 supk da citronsuko
  • 1 ovo
  • 150 ml da sunfloroleo
  • ½ tek da salo
  • 1 tek da sukero
  • branĉeto da aneto

Preparo


Donu la citronsukon, ovon, salon kaj sukeron en miksujon.

Miksu ĉion tion per elektra miksilo kiel eble plej forte.

Aldonu iom post iom la oleon ĝis ĉio havas kreman majonezan aspekton.

Enmiksu la krabojn, la askalonkubetojn kaj la aneton.

Ornamu la salaton per branĉeto da aneto.

Konsilo


La olekvanto decidas pri la firmeco de la majonezo. Sed la oleo havas multajn kaloriojn. Se vi volas redukti tiujn kaloriojn, uzu malpli da oleo kaj aldonu por tio iom da natura jahurto.



Bonan apetiton deziras Donjo!