Makaronioj kun ŝampinjonoj kaj kremsaŭco


(por du personoj)


Ingrediencoj


  • 200g da ŝampinjonoj
  • 300g kuiritaj makaronioj
  • 60g da butero
  • 2 tomatoj
  • 2 tek da citronsuko
  • iom da blanka vino
  • 150g da kremo
  • salo
  • nigra pipro el la muelilo
  • 1 tek da hakita bazilio

Preparo

Fandu 20g da butero en pato kaj enmetu la diskigitajn ŝampinjonojn. Surverŝu la citronsukon, iom da blanka vino, spicu kun salo kaj pipro, tiam stufu kun surmetita kovrilo dum 8 minutoj.

Aldonu dolĉan kremon kaj reboligu la ekestintan saŭcon sur malgranda flamo.

Tranĉu la tomatojn en pecetojn, salu kaj pipru ilin, stufu la tomatojn en alia pato kun 15g da butero dum 5 minutoj. Poste metu ilin en la saŭcon.

Varmigu turnmove la kuiritajn makaroniojn en la cetera butero.

Laste miksu la varmajn makaroniojn kun la saŭco. Garnu kun hakita bazilio.

Konsiloj

Laŭplaĉe ŝutu iom da raspita fromaĝo sur la pretan manĝon.

Al tio gustas ruĝa seka vino, aŭ ĉeriza suko por infanoj.


Bonan apetiton deziras Donjo!