Frititaj nudeloj (Bami Goreng)


(por kvar personoj)

Ingrediencoj


  • 400g da brusta fileo de juna kokaĵo
  • 250g da aziaj ovonudeloj
  • 300g da ĉina brasiko
  • 150g da kuiritaj pizoj
  • 150g da poreo
  • 2 cepoj
  • 2 ajlobulberoj
  • 75g da sojaj ŝosoj
  • 6 supk da soja saŭco
  • 5 supk da oleo
  • salo, pipro

Preparo

Lavu la viandon kaj la ĉinan brasikon per flua akvo, forigu la akvon per suĉpapero kaj tranĉu la viandon kaj la brasikon en mallarĝajn striojn.

Kuiru la nudelojn en salita bolanta akvo, sed nur tiom, ke ili estos ankoraŭ sufiĉe firmaj ĉe la mordoprovo.(itale: al dente)

Elverŝu la nudelan akvon.

Purigu la poreon, senŝeligu la cepojn kaj distranĉu la legomojn en pecetojn.

Senŝeligu kaj dispremu la ajlobulberojn.

Varmegigu la oleon en uoko (ĉina pato) kaj rostu la viandon dum kelkaj minutoj sur granda flamo.

Aldonu la cepojn kaj la ajlon kaj kunrostu ilin 2 minutojn.

Aldonu la ĉinan brasikon kaj la poreon kaj kunrostu ilin dum 1 minuto, poste kunrostu la pizojn dum 1 minuto.

Finfine aldonu la sojajn ŝosojn kaj la nudelojn kaj kunrostu ĉion dum 1 minuto.

Spicu per soja saŭco kaj en okazo de bezono per salo kaj nigra pipro el la muelilo.

Rimarko

Bami Goreng estas indonezia manĝaĵo kaj tre konata en Eŭropo. Bami Goreng signifas en Esperanto frititaj nudeloj.


Bonan apetiton deziras Donjo!