http://donjokuirreceptoj.blogspot.de/2014/04/prunkuko-bakkuirrecepto.html



Prunkuko


Ingrediencoj

  • panfermenta pasto
  • 2 kg da prunoj
  • butero
  • sukero
  • cinamo

Preparo


Knedu la paston kaj lasu kuŝi ĝin en varma loko dum 15 minutoj. Senkernigu la prunojn kaj duonigu ilin.

Platrulu la paston kaj aranĝu ĝin poste sur grasumita bakpleto. Surmetu la prunojn kun la haŭtflanko malsupren. Baku la kukon en antaŭhejtita bakforno dum 40 minutoj ĉe 200 gradoj da Celsio. Laste ŝmiru buteron sur la varman bakitaĵon kaj tuj surŝutetu sukeron kaj cinamon.


Bonan apetiton deziras, via Donjo!