http://donjokuirreceptoj.blogspot.de/2014/04/rostajo-lau-turingujo-kuirrecepto.html


Rostaĵo laŭ Turingujo


(por kvar personoj)

Ingrediencoj

  • 800g da nukoviando de porko
  • 30g da porkograso
  • 1/2l da hela biero
  • 400g da cepoj
  • 400g da acidaj kukumoj
  • salo
  • nigra pipro
  • majorano
  • karvio
  • mustardo

Kuirado


Tranĉu la nukoviandon en stekojn kaj iom frapu ilin.

Faru marinaĵon el biero, mustardo kaj la spicoj.

Metu la stekojn en la marinaĵon kaj lasu ilin stari dum kvin horoj.

Sekigu iom la marinaĵon per mola suĉpapero.

Varmegigu la grason en pato kaj rostu la stekojn (plej bone sur rostkrado) ĝis ili estos brunaj sur ambaŭ flankoj, fine iom rostu la cepojn.

Metu la rostitajn cepojn sur la stekojn kaj garnu ilin per acidaj kukumoj.

Konsilo


Al tio gustas freŝa pano aŭ rostitaj terpomoj aŭ terpoma salato.




Bonan apetiton deziras Donjo!