donjokuirreceptoj.blogspot.de/2014/04/hepatogulaso-kuirrecepto.html







Hepatogulaŝo

(por tri personoj)


Necesas


400-500g da hepato
1 supk da faruno
40g da butergraso
100g da cepoj
¼ l da buljono
125g da dolĉa kremo
1-2 glasoj kun ŝampinjonoj
20g da butero
1/2 tek da salo
1/2 tek da pipro


Preparoj


Distranĉu la hepaton en kubojn, metu kaj turnu ilin en faruno sur telero.

Varmegigu la buteran grason kaj rostu turnmovante la hepaton ĝis bruneco.

Aldonu la cepopecetojn kaj kunrostu ilin ĝis orflavo.

Enverŝu duonon de la bulonjo kaj kuiru ĝin dum du aŭ tri minutoj. Poste surverŝu la dolĉan kremon.

Kunbrezu mallonge la kremon, tiam enverŝu la bulonjan restaĵon, kuiru ĉion sur malgranda flamo.

Nun rostu la pecetigitajn ŝampinjonojn en butero, donu la fungojn al la gulaŝo.

Spicu per salo kaj pipro.

Konsilo


Al tio gustas terpoma kaĉo, buteraj nudeloj, rizo kaj legoma salato.

Bonan apetiton deziras Donjo!