Fritbuletoj por franduloj

por kvar personoj)


Ingrediencoj

1 malfreŝa bulko (ne pli olda ol du tagojn)
ĉ. 1/8 da lakto
500g da vianda haketaĵo
1 ovo
1 cepo
2 ĝis 3 ajlobulberoj
2 supk. da butero
1 fasko da petroselo
1 tek. da mustardo
kelkaj ŝprucaĵoj da Vorcester-saŭco
salo
pipro
papriko
kajena pipro (el ruĝa kapsiko)
oleo aŭ likva butera graso

Preparo


Trempu la bulkon en varmegan lakton.

Elpremu bone la lakton el la bulko.

Donu la elpremitan bulkon, la ovon kaj la viandan haketaĵon en pelvon.

Stufu en butero la kubetigitajn cepojn kaj ajlobulberojn en pato.

Aldonu la petroselon freŝe pecetigitan per lultranĉilo kaj stufu ĉion ĝis moleco.

Donu nun la tuton al la vianda hakitaĵo en la pelvon kaj spicu ĉion forte per mustardo, vorcestersaŭco, salo, pipro, papriko kaj kajena pipro. Per la manoj bone knedu ĉion kaj formu la fritbuletojn (kiel tablotenisajn pilkojn)

Fritu ilin en varmega oleo aŭ likva butero dum kvin ĝis 8 minutoj.

Turnu ofte la buletojn, ĝis ili ambaŭflanke bruniĝos.


Mia konsilo


Manĝu la buletojn varmaj. Sed la restintaj buletoj ankaŭ fridaj ankoraŭ plu bone gustas. Kompletigu la manĝon per terpoma salato aŭ terpoma kaĉo aŭ vespere per pano.

Bonan apetiton deziras Donjo!